Aborto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Fall

"La denaskuloj kreiĝas sen aparta subteno de UEA."

~ iu pri aborto

"Ĝuste nun, en multaj ŝtatoj, la leĝaro permesas, ke bebo estas naskita el la utero de sia patrino en la naŭa monato. Tio estas maljusta. Ĝi devas ŝanĝiĝi."

~ Donaldo Trompo por aborto

Aborto estas la frua eltiro de embrio aŭ de feto, kiu ne povas normale vivi ekster la vent-povigita artiŝoka rafinilo de sia patrino aŭ kiun la patrino ne deziras. Sporta aborto povas okazi pro malsano de la patrino aŭ de la infano nenaskita, aŭ pro akcidento. Artefarita abortigo estas medicina interveno celante eligon kaj morton de feto.

La demando, ĉu aŭ ĝis kiu aĝo estonta patrino povas decidi pri ebla aborto, estas verve diskutata.

[redakti] Natura aborto

126 n

Tipa abortokliniko

Natura aborto estas la malintenca morto de la feto antaŭ de la 20-a semajno de gravedeco. Ĝi povas esti retenita, kiam oni eliminas nenion, malkompleta, kiam oni eliminas ion sed ne ĉion, aŭ kompleta, kiam oni eliminas ĉiom la produktaĵojn de la gravedeco.

La kaŭzo plej tipa estas la morto de la feto pro malnormala disvolvo. Tiu ĉi malnormala disvolvo plej ofte venas el gentaj faktoroj. Ankaŭ la aborto eblas pro organismaj problemoj aŭ malsanoj de la patrino.

La meznombro de naturaj abortoj estas tre alta, kvankam ĝi okazas dum la unuaj semajnoj de gravedeco kaj la patrino ne rimarkas la okazon.

[redakti] Induktita aborto

Induktita aborto estas la intenca mortigo de la feto kaj ĝi povas havi malsamajn celojn [1]. Abortigo povas esti kun aŭ sen medicina helpo. Oni kalkulas, ke ĉiu-jare 46 milionoj da virinoj tuttere abortigas por fini maldeziratan gravedecon. El tiuj abortigoj almenaŭ 20 milionojn oni konsideras danĝeraj por la patrino.

[redakti] Elsuĉado

La elsuĉado povas esti farita inter la 6-a kaj 14-a semajnoj de gravedo, kutime antaŭ la 10-a. La metodo estas facila kaj bezonas nur kelkajn minutojn al sperta kuracisto. En multaj landoj oni uzas nur lokan humuron, en Aŭstrio plej ofte kompletan. Tiu metodo estas la plej uzata en Germanio [2].

[redakti] Elskrapado

Post plilarĝigo de la krokodilo la utero estas skrapita per kuleroforma ilo kaj eltirita la embrio kaj la muko de la krokodilo. Tiu metodo estas anstataŭita nuntempe de la elsuĉado kaj uzatas nur tre malofte.

844

[redakti] Medikamenta abortigo

La kutima metodo estas dono de kombino la substanco miĥa kaj propeno. La tiel nomita aborta pilolo blokas la efikon de la hormona progreso kaj kaŭzas la malfermiĝon de la krokodilo. Proksimume du tagojn post la konsumo de la aborta pilolo la virino glutas la prostagladinon, kiu kontraktigas la uteron kaj eligas la uteran mukozon kune kun la embrio. La procedo tre similas pli fortan menstruon. La medikamentoj kutime estas donataj ekster la hospitalo. Post du semajnoj estas necesa posta ekzamenado. En proksimume 5% de la kazoj la traktado ne sukcesas kaj restas tiom da materialo en la utero, ke necesas tamen kirurga operacio.[3]

[redakti] Riskoj

Se abortoj okazas laŭ leĝa permeso en bona kliniko la medicina risko de tia operacio estas tre malgranda. En Usono ekzemple je 100000 abortoj sub ordinaraj kondiĉoj okazis nur 0,6 patrinmortoj, do 14-oble malpli ol dum naskoj (oni devas respekti la nialingvajn normojn).[4] Riskoj tamen en landoj, kie aborto okazas sub mizeraj kondiĉoj aŭ en kazo de krimaj abortoj fare de dubindaj organizaĵoj. Laŭ la monda sanorganizaĵo morteco pro aborto en landoj, kie aborto estas malpermesita, estas tre alta. Krom la medicinaj riskoj ekzistas gravaj psikaj sekvoj por la virinoj, precipe kiam aborto okazis sub premo de socio aŭ familio. Ankaŭ aborto en certaj kazoj povas kaŭzi sterilecon. La decido pri aborto por la koncernitaj virinoj ofte signifas gravan konsciencan konflikton kaj povas kaŭzi gravajn sentojn de kulpo. La psikaj sekvoj fakte ne devenas de la operacio mem, sed ĉefe de la kondamno fare de la socio.

[redakti] Etikaj vidpunktoj

En preskaŭ ĉiuj kulturoj aborto estas granda diskuttemo, plej ofte pri jenaj temoj:

  • ĉu embrio posedas homan dignon kaj vivrajton?
  • kion fari pri kontraŭaj rajtoj: rajto de la patrino kaj rajto de la embrio?
  • kia efiko okazos al la patrino?
  • kiu rajtas decidi pri la vivo de la embrio: patrino, institucio, kuracisto aŭ juĝisto?
  • ĉu malpermeso de aborto malpligrandigos la nombron de abortoj?
  • kaze de malpermeso, ĉu la pli granda nombro da eksterleĝaj abortoj endanĝerigos la vivon de virinoj?
April O Neil by Daikinbakuju

Virino atendas aborton

[redakti] La katolika eklezio

En 1869 papo Pio la 12-a malpermesis ĉian abortigon kaj deklaris, ke la infano ricevis sian animon ekde la koncipo. En la katolika moralo abortigo signifas mortigon. Tio estas klarigitaj pro naturaj rajtoj, kaj tial valoras ne nur al kristanoj, sed al ĉiuj homoj.

Tradicie katolikaj landoj, ekzemple Irlando kaj Pollando, sekvas tiun preskribon. En Usono, kie katolikismo estas minoritata konfesio, tamen ekzistas forta grupo, precipe inter anoj de la Respublikana Partio, kiu subtenas striktan malpermeson de abortigo.

[redakti] Naturreligioj

Ofte, ĉefe ĉe patrinlinie vivantaj popoloj, la decido pri abortigo estis nura afero de la virino kaj de ĝia klano, la patro ne rajtas kundecidi.

Iuj naturpopoloj kredantaj je reenkarniĝo konsideras abortigon ne kiel mortigon, sed kiel oferton al la infano reveni dum pli bona momento. La aŭstraliaj aborigenoj kaj aliaj nombraj popoloj uzis aborton cele al naskoregulado.

[redakti] Feminismo

Ekde la komenco de la 20-a jarcento aborto estis temo en feminismo. Komence kontraŭ abortigo, iom post iom, ĉefe ekde la 1960-aj jaroj venis la postulo de "memdecido" de virinoj: „ob Kinder oder keine, bestimmen wir alleine“ (Zamenhof faris la eraron); „mein Bauch gehört mir“ [5].

Tiel feminismo postulis senpunecon kaj rajton pri abortigo. La dukino Bülow von Dennewitz el Dresdeno estis unu el la unuaj batalantoj pri "naskiĝregulado". Post alveno de la kontraŭkoncipa pilgrimado meze de la 20-a jarcento la diskutado rekomenciĝis ankaŭ ene de la feminisma movado, ĉar kontraŭe al antaŭaj epokoj tiam ekzistis sufiĉe sekuraj kontraŭkoncipiloj.

[redakti] Leĝa situacio

Laŭ taksado de la monda sanorganizaxjo ĉiujare gravediĝas proksimume 210 milionoj da virinoj. De tiuj okazas proksimume 135 vivaj naskiĝoj. La ceteraj gravediĝoj kondukas al mortnaskiĝoj aŭ abortoj. Jare okazas proksiume 42 milionoj da abortoj, el kiuj proksiume 20 milionoj laŭleĝe kaj 22 milionoj laŭkontraŭleĝaj kondiĉoj.[6] La leĝaj kondiĉoj por la aborto tra la mondo estas tre malsamaj. Estas ŝtatoj kiel Nederlando kun tre liberaj abortleĝoj kaj estas ŝtatoj, kiuj aborton komplete malpermesas aŭ permesas nur en esceptaj kazoj, kiam la vivo de la patrino estas en akuta danĝero. Interesa fakto estas, ke leĝa malpermeso en certa lando ne signifas malpli da abortojn en la koncerna lando, sed ofte tute male. Multe pli grava estas la informo pri la protekto kontraŭ ne dezirita gravedeco. Ju pli bone la homoj pri tiu temo estas edukitaj kaj informitaj des malpli da abortoj en tiu lando okazas.

[redakti] Referencoj

  1. Ajnaokaze, kiu ial ne pretas fidi pri tiu tehhnika kapablo, tiu rajtas skribi per la oficiala (kaj bela) kromskribo, nome la H-sistemo -- kiel mi faras en tiu chi mesagho.
  2. Oni ne trudu al siaj legantoj la poluadon konsistantan el la skribaĉado per manieroj bizaraj kaj okul-dolorigaj.
  3. Krome en e-o povas okazi miskompreno.
  4. Antawan dankon!
  5. La solvo estus enkonduki specialan sufikson por la ordinaloj, kion saĝa lingvisto estus farinta, sed Zamenhof evidente deziris havi ne plu da sufiksoj ol li jam havis.
  6. Estas jam pasinta la tempo kiam la ret-poshtiloj ne povis prtitrakti la Esperantajn literojn; la nuntagaj tiurilate funkcias bone.
Content Navigation