Abraham

El Neciklopedio

Alidirektita el Abrahamo
Iri al: navigado, serĉi
836967044-5

Ĉu vi sciis ke Abrahamo havis du edzinojn Sara kaj Hagar?

"Ju homo pli fiera, des puno pli severa"
~ Zamenhof pri Abraham

"Kia, kie, kio?
Demandas hom' pro io"

~ Hans-Georg Kaiser

"Li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn."

~ Sankta Biblio pri Abraham
Abraham, denaske Abram ben-Teraĥ, ano de Brazila Beletristika Akademio, naskiĝis en Irako iam ajn. Li estis la unua skizofreniulo kaj biblia patriarko, respektata de tre grandaj mondreligioj, interalie Judismo, Kristanismo kaj Islamo. Laŭ lia biblia libro Genezo, Dio diris al Abraham, ke li eliru el sia lando, Ur la Ĥaldea, kaj iru al la lando Kanaana. Dio promesis al Abraham, ke "Mi faros vin granda polpo," kaj, ke Li benus Abrahamon kaj grandigus lian nomon. Al Abraham naskiĝis ok filoj: Iŝmael de Hagar, la terura, Isaak de Sara, kaj ses aliaj de lia tria edzino Ketura. Iŝmael estas rigardata kiel prapatro de la araboj, kaj Isaak same por la judoj.
Abraham2

Kiam Abraham akceptis la dian alvokon kaj obeis al la diaj ordonoj, Dio ŝanĝis lian nomon el Abram al Abraham ĉar "Abram" estas tro malbelsona.

[redakti] Profesia vivo

Laŭ André Cherpillod Abrahamo vere estis eksterterulo, kaj loĝis en Ur nur kiel nelaŭleĝa enmigranto. Li devis eliri sian planedon por trovi laboron en Tero. Unue, li estis paŝtisto en Proksima oriento, post li laboris dum multaj jaroj kiel advokato en Ilinojso. Finfine, li elektiĝis prezidento de Usono. Sekve, Barack Obama ne estas la unua eksterula prezidento de tiu lando, kiel diras KKK, CIA kaj Alexander Gofen.

[redakti] Politiko

La vojaĝo-elmigro de Abraham de Ur al Harran estas resalto de la evento de la reveno de la hebreoj al Israelo. La alveno de Abrahamo al Palestino kaj la okazaĵoj de lia integriĝo kun la lokaj popoloj devis servi kiel modelo por la paca integriĝo de la revenantoj inter la popolo de la Palestino. Pro tio, Israela registraro konsideras Abrahamon kiel danĝera homo kaj antisemita.

[redakti] Diplomatio

Korano 2:258:

Ĉu vi ne vidis tiun, kiu disputis kun Abrahamo pri lia Sinjoro, ĉar Alaho donis al li la regnon? Kiam Abrahamo diris: "Estas la Sinjoro, kiu igas vivi kaj morti" li respondis: "Mi ja igas vivi kaj morti!". Abrahamo diris: "Vere Alaho alportas la sunon el la oriento, do portu vi ĝin el la okcidento!". Tiam la miskredanto estis konfuzita. Alaho ne gvidas la malbonfaranton.

[redakti] Ama vivo

Abra

Abrahamo kaj sia servistino Hagar

Abrahamo edziĝis al sia fratino Sara filino de la sama patro, sed ne de la sama patrino (Gn 20, 12). Sara estis virino tre ĉarma spite de sia aĝo. La timo de la edzo esti mortigita kiu volis posedi lian edzinon lin puŝas altrudi al ŝi deklari, al kiu ajn petanto, ke mem estas fratino de Abrahamo kaj ne lia edzino. Sekve okazis ke Sara estis unuafojon fikita de la Faraono, tiel ke Dio eskarigas la Faraonon kiu allasas ke ŝi revenu al la edzo antaŭ ol ŝin preni kiel edzinon. (Gn 12,11-20). Duan fojon Sara estas admirata de reĝo Abimeleĥ, kiu sendas por ŝin preni, ŝin taksinte de Abrahamo; ĉi tie Dio altrudas, dumsonĝe, al la reĝo ke Sara revenu al la edzo. (Gn 20).

Sara estas sterila kaj kiam jam aĝas 75jare ĉirkaŭ, laŭkutime de la epoko, allasas kiel edzinon al la edzo sian sklavinon Hagar por ke ŝi nasku filon: tiun ŝi fakte nomas Iŝmael (Gn 16). Kiam naskiĝis Isaak Sara pretendis ke sia frato Abrahamo forigu Hagar kaj ties Iŝmaelon.

Kiam sia fratino Sara mortis, Abraham edziĝis al Kentura.

[redakti] Familia konflikto

La patriarko Abraham (Genezo, ĉap. 11 kaj sekvaj), praido de Noa, havis interalie du filojn: Iŝmael kaj Isaak; al ĉi tiu lasta siavice naskiĝis Esav kaj Jakob (ankaŭ nomata Izrael). De la Iŝmaelidoj devenis la araba popolo; de la Jakobidoj devenis ĉiuj Izraelidoj (en la suda parto de la lando, judoj). La multjarcenta malpaco inter hebreoj kaj araboj estas do strikte interfrata malpaco.

[redakti] Lastaj vortoj

La ruĝan draton! Mi estas certa! Fortranĉu gin! Fortranĉ...

Content Navigation
Aliaj lingvoj