Acido

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu vi intenciis: amiko"

~ Vikicitaro pri acido
Cicuta2

Industria produktado de acido

"Niaj ĉefaj importoj estas basbal-ludistoj kaj acida pluvo"

~ Pierre Elliott Trudeau pri Kanado

"La maksimuma rapido al kiu guto de pluvo povas fali estas de 28 km/h"

~ aŭtomata tradukilo pri supra diraĵo

"Miatempe la "tradicia nomo" de tiu acido nacilingve estis "valeriaanzuur""

~ Leo De Cooman pri sia tempo

"Formiato: salo de formika acido"

~ Nguyen Xuan Thu pri formikoj

"Mi dirus: acido-mezurilo. Kion vi opinias?"

~ Renato Corsetti pri sia dirmaniero

"Se vi volas scii, kio estas acidulo, jen vizitu gramatikiston kaj demandu lin pri la verkoj de aliaj gramatikistoj"

~ Hans-Georg Kaiser pri acideco

"En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj"

~ Fundamento de Esperanto pri acidoj

Acido (el erinacido) estas pika kemiaĵo.

Nitrataacido

En nitrata acido, multaj herboj bone kreskas.

[redakti] Kultura graveco

Acidoj popularas inter murdistoj, frenezaj sciencistoj, hipioj, kaj pluraj specioj de mikrobo.

[redakti] Acida pluvo

Acida pluvo, el acidaj nuboj, estas granda problemo ĉe la planedo Venuso.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Ld Uus Umo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Historio

Galileo estis la unua homo, kiu regardis tiajn substancojn tra mikroskopo. Li ekvidis molekulojn, kiuj similis etajn erinacojn, kun pikiloj tre akraj. Li konkludis, ke haŭta kontakto kun acidoj estas evitinda.

[redakti] Sekura konsilo

Se oni lasas vinon en malfermita botelo, la alkoholo iĝas aceta acido. Aceta acido gustas aĉe, kaj povas difekti la stomakon kaj korodi la dentojn. Do ne lasu vinon, sed trinku nun.


La tielnomataj intelektuloj ĉe Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri acido.
Content Navigation