Adamo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Feliĉa estis Adamo... sen bopatrino kaj sen kamiono!"

~ Brazila proverbo

"Homo estas farita de bildo de li, ĉu ne?"

~ Usonano pri Adamo

"Mia frato estas geja"

~ Adamo pri sia frato

"Ĉiu familio havas sian kriplulon"

~ Zamenhof pri Adamo
Adamo jam mortis, li estis la unua homo. Laŭ la Biblio, Dio kreis lin laŭ sia bildo je la sesa tago de Kreo. Adamo loĝis en la paradiza Edeno kun sia edzino Eva. Kiam li kaj Eva malobeis Dion kaj manĝis la frukton de la arbo de sciado pri bono kaj malbono, Dio elpelis ilin el la ĝardeno.
La puno de Adamo

[redakti] Familia vivo

Dio faris Evon el ripo de Adamo. Pro tio, Eva foje demandas al Adamo: - Kial ĉiutage vi alvenas malfrue hejmen? - Ne prizorgu, Eva! En la tuta paradizo ekzistas apenaŭ mi kaj vi. - Vi tute pravas, Adamo. Do, venu dormi. Sed kiam Adamo ekdormis, Eva eknombras ĉiun ripon de Adamo!