Adulto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ju pli da babilado, des pli da pekado"

~ Zamenhof pri adulto
Kiel fiki dum geedziĝo

"La vojo al la domo de iu amiko neniam estas longa"

~ dana proverbo pri adulto

"Adulti (GV, *) sekse malfideli, trompi (Kp: kokri)"

~ vortaro pri adulto

"Amu vian proksimulon tiom rapide kiom eblas"

~ anonimulo pri adulto

"Preskaŭ ĉiu ino estus volonte fidela al viro. Estas nur tiom komplike trovi iun, al kiu oni povus esti fidela"

~ Marlene Dietrich

"Ĉiuj viroj serĉas la idealan inon – precipe post la nuptofesto"

~ virino pri adulto

"La putinojn ĉiujn fiku,
kaj edzinojn eĉ adulte"

~ Hans-Georg Kaiser

"Fidu al neniu krom al via edzino kaj al mi"

~ Mi

Adulto estas fikado post la geedziĝo. Ĝenerale ĝi okazas per amikoj, sed ofte al servistoj kaj helpantoj, kiel leterportistoj, sekretariinoj, flegistinoj, plumbistoj, ktp. Plejparto de la homaro naskiĝis pro adulto.

Enhavo

[redakti] Amikoj kaj adulto

En la klubaj salonoj oni dece festas la alvenon de la Nova Jaro; la atmosfero estas plena de alkoholo kaj gajeco kaj bruo. Longe post la noktomezo, gasto rapidas kurbvoje al la klubestro kaj sciigas al li: “Mi ĵus vidis vian edzinon; ŝi sidas kun via plej bona amiko kaj kisas lin.”
La klubestro ekstaras ruĝa pro kolero kaj iras el la salono. Post minutoj li revenas kaj ridetas: “Mi estis certa, ke vi eraras; mi eĉ ne konas tiun viron.”

F127.jpg

[redakti] Pertelefone

Geamantoj petole amuziĝas en la lito. Eksonoras la telefono. La virino levas la aŭdilon.

-- Jes...Salut'...Chu?...Jes... En ordo.
-- Kiu vokis? - demandas la viro.
-- Mia edzo. Li renkontis vin, kaj vi nun kartludas. Mi konsentis, ke li ĝis noktomezo forestu kun vi. Tiel mi lin ne devas lin atendi, mi povas libere enlitiĝi.


[redakti] Najbaro

Edzo revenas hejmen tre laca kaj petas sian edzinon:

-- Diru al mi ion, kio samtempe kaj ĝojigus kaj malĝojigus min!
-- Nu bone -- respondas la edzino. -- Imagu, la virilo de nia najbaro estas ridinde malgranda!

[redakti] Najbarino

-- Ĉu vi estas grave malsana, sinjorino najbarino?
-- Tute ne, kial vi pensas?
-- Mi vidas, ke ĉiutage venas al vi la kuracisto.
-- Nu, kaj? Ankaŭ vin vizitas ĉiutage fajrobrigadano, tamen mi ne demandadas vin daŭre, ĉu brulas la domo.

[redakti] Nekonatuloj kaj adulto

Hejmrevenanta edzo trovas viron sub sia lito. Indigne li demandas al la edzino kion faras tiu ulo sub la lito. Respondas la virino:

- Sub la lito mi ne scias, sed sur ĝi li faras mirindaĵojn!

[redakti] Venĝemo

Sinjorino eniras apotekon kaj petas cianon. Demandas ŝin la apotekisto, por kio ŝi bezonas cianon. La virino sincere konfesas, ke ŝi volas veneni la edzon. La apotekisto indignas:

-- Kion vi imagas, sinjorino? Se mi donus al vi cianon, mi iĝus krimpartnero, kaj ni ambaǔ estus enkarcerigitaj.

La sinjorino eltiras el sia teko foton, sur kiu videblas ŝia edzo kun la edzino de la apotekisto en nemiskomprenebla situacio. La apotekisto ekkrias:

-- Ho, sinjorino, sed vi ne diris, ke vi havas ankaǔ preskribon!

[redakti] Infanece

Promenas en la urbo patro kun sia fileto. La etulo subite komencas diri:

-- Atentu paĉjo, ĉu vi konas tiun homon, kiu tie venas?
-- Neniam mi vidis lin.
-- Tamen li ĉiam venas al ni vespere, kiam vi laboras nokte. Li tiam gardas panjon, por ke ŝi ne timu la mallumon en la dormoĉambro. Tiel ankaŭ mi trankvile dormas en mia ĉambro.

[redakti] Zoofilio

-- Imagu vi! Mi trovis golfpilkon hejme en la ĉambro. Verŝajne mia edzino kokras min kun golfisto.
-- En la ŝranko de mia edzino mi trovis piedpilkon. Certe ŝi trompas min kun futbalisto.
-- Bedaŭrinde la mia trompas min kun ĉevalo. Hieraŭ vespere mi trovis sub ŝia lito ĵokeon.


[redakti] Aliflanke

Nokte sinjoro sonĝas :

-- Eva, Eva!

La edzino (nomata Karla) furioze vekas lin:

-- Kiu estas tiu Eva, pri kiu vi sonĝis?
-- Oh! ... nur nomo de konkursĉevalo!

Sekvatage post laboro la sinjoro rehejmiĝas. Lin atendas la edzino:

-- Telefonis via ĉevalino!

[redakti] Suspekto

Suspektema edzo al la edzino:

-- De kie vi havas tiun chi belegan kolĉenon, kara?
-- De la malantaŭa sidloko en via aŭto, kara!

[redakti] Ĉu?

Viro kaj virino litumas, kiam ili ekatentas pri la knarado de la enirpordo.

-- Ho, rapide malaperu, tiu estas tutcerte mia edzo! -- flustras la virino.

La viro kaptas siajn vestaĵojn, li jam ekelanus al la fenestro, tamen li haltas dirante:

-- Ho-ho, por momento! Sed via edzo estas MI MEM!

[redakti] Koincido

-- Imagu! Mi havis tiel trafan koincidon!
-- Kial?
-- Hieraŭ, kiam mi promenadis kun mia amatino, ni renkontis la edzinon!
-- Kaj?
-- Ankaŭ ŝi ne estis sola.

[redakti] Atestantoj

-- Vi estas neeltenebla! -- diras la juna edzo verve al sia edzino. -- Vi estas malkapabla feliĉigi viron!
-- Ĉuu? -- redemandas milde la edzino. -- Vi bezonas kiom da atestantoj?

[redakti] Genetiko

-- Kiel belajn okulojn li havas! Tutcerte de la patro!
-- La okuloj, lipoj kaj la nazo estas de la patro. Nur la nomo ne. Tiu estas de mia edzo.

[redakti] Sonanbulismo

Noktmeze en mallumo la sonambulo ellitiĝas. Kun etenditaj manoj li ekiras 0al la alia ĉambro. Baldaŭ tie aŭdeblas forta vangofrapa klako. Reveninte al sia loko li plendas al la edzino.

-- Kial vi ne diris, ke la servistino ĉinokte estas libera, kaj en ŝia lito dormas via patrino?

[redakti] Orgasmo

Geedzoj umas, kaj li demandas: "Karinjo, chu vi povos diri al mi kiam vi orgasmos?" Ŝi dubemas: "Chu vi vere volas ke mi telefonu al vi en via laborejo?"

[redakti] Sperto

Viro al sia amiko:

-- Mi tre zorgas. Mi kokris mian karan edzinon. Kion mi faru?
-- Rakontu al ŝi la veron . Ofte eksterfamilia kontakto tre utilas al la geedza kunvivo.

La edzo hejme:

-- Mi devas ion rakonti al vi sincere. Kelkaj opinias, ke ekstergeedza aventuro utilas al la paroj en la geedza vivo.

La edzino interrompas:

-- Forgesu tiun stultaĵon. Neniam kredu al misklarigoj. Mi jam multfoje provis, kaj neniam utilis. Ĉio restis, kiel pli frue.

[redakti] Idismo kaj adulto

Du viroj interparolas.
- Ivan, ne essas bona, ke Vu sexumas kon mea edzino.
- Vin, idistojn, oni ne eblas kompreni! Ŝi diras, ke estas bone, vi - ke ne bone...

[redakti] Mensogemo

-- Imagu, mia edzino trompas min.
-- Neeble, Kial vi suspektas.
-- Mi estas certa. Aldone ŝi mensogas.
-- Ĉu vi estas certa pri tio?
-- Jes. Hodiaŭ matene ŝi venis hejmen kaj diris, ke shi dormis ĉe sia fratino.
-- Tio ne devas esti nepre mensogo.
-- Mi dormis pasintnokte ĉe ŝia fratino.

[redakti] Bone

-- Ĵoĉjo, kiu estis tiu fremdulo, kiu ĵus elvenis el la apartamento de mia edzino?
-- Ho, sinjoro, tiu ne estis fremdulo, li jam du jarojn frekventas nin. Sed li venas ĉiam, se vi, sinjoro ne estas hejme.

[redakti] Plibone

-Ĉu vi audis, kia malfeliĉo okazis hieraŭ vespere en nia strato?
- Kio okazis?
- Sinjoro Melono forveturis, sed neatendite, li revenis. Kaj li trovis sian edzinon en la lito kun sia plej bona amiko.
- Kaj?
- Kaj li elpoŝigis revolveron kaj mortpafis ilin ambaŭ, fine ankaŭ sin mem.
- Terure! Sed povus okazi eĉ pli tragike!
- Kiel?
- Se li venus hejmen antaŭhieraŭ, tiam mi estis kun ŝi

[redakti] De superfluo malboniĝas la ĝuo

829015186 n.jpg

Bela juna virino vizitas Banikon.

— Sinjoro, vi ne konas min, sed mi scias, ke via edzino estas la amatino de mia edzo. Mi decidis, ke ni ambaŭ venĝu nin.

Tiel estas farite.

— Ni ankoraŭ foje venĝu nin.

Tiel estas refarite.

— Ni venĝu nin denove.

Baniko dediĉas sin al la tria kompensaĵo. Sed, kiam la juna virino instigas lin al plua venĝado, li murmuras:

— Mi sentas, ke mi jam ne estas tiom kolera...

[redakti] Ne tiel, sed tiel ĉi!

S-ino Kruko riproĉas s-inon Baniko:

— Vi havas ĉarman edzon. Kial vi trompas lin tiel?

— Kiel do mi trompu lin?

[redakti] Ho ve!

S-ino Baniko: — Mia edzo diris, ke li mortigos min, se mi denove trompos lin.

S-ino Kruko: — Nu, kion vi faros?

S-ino Baniko: — Mi kaŝos lian revolveron.

[redakti] Nur unu!

Baniko fanfaronas:

— En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.

S-ino Baniko modeste diras:

— Sed mi faris nur unu.

[redakti] En juneco logas, en maljuneco tedas

60-jarulo surprizas junulon, kiu eliras el lia dormoĉambro, butonumante sian pantalonfendon. Sur la litrando sidas la samaĝa edzino kun embarasita mieno.

La 60-jarulo diras al la junulo per riproĉa voĉo:

— Mi ne komprenas, ke tion faris vi, kiu ne estas devigita.

[redakti] Mastro en vojo — servantoj en ĝojo

Riĉulo, revenante de vojaĝo, vidas en la salono sian serviston trinkanta konjakon kaj fumanta cigaron. Li skoldas la serviston:

— Mian konjakon, miajn cigarojn! Kial ne mian edzinon?

Sinjoro, bedaŭrinde ne mi, sed la ŝoforo gajnis ŝin ĉe pokerludo.

[redakti] Ne ekzistas terno sen nazo

Baniko vespere revenas hejmen kaj diras al sia edzino:

— Mi estas maltrankvila. Jam de du semajnoj, kiam mi eliras el mia oficejo, iu nekonato preterpasas kaj rikanas: «Kokrito, fia kokrito».

— Karulo, — respondas s-ino Baniko. — Vi scias, ke mi amas vin. Ne atentu la stultaĵojn de nekonata ŝercemulo.

La sekvan tagon, kiam Baniko forlasas la oficejon, la nekonato flustras al li:

— Denuncanto, fia denuncanto.

[redakti] Skandalo

-- Imagu, hodiaŭ mi kaŝe audis,kiel la librotenisto flustre promesis al mia edzino, ke li forrabos ŝin, kaj ili kune sekrete fuĝos al la vasta mondo.
-- Memkompreneble vi grumblis, kaj tuj maldungis lin. Kia skandalo!
-- Ne. Mi kvazaŭ nenion aŭdinta la ŝlosilon de la kaso intence lasis sur la tablo en la kancelario videble. Nome li menciis, ke li planas iumaniere akiri monon por si antaŭ foriĝo.

[redakti] Eklezie

En la almozkeston de la preĝejo jam delonge oni ne metis eĉ moneron. En iu tago la sakristano afiŝis sur la pordego anoncon kun grandaj literoj:

"Edzo el la komunumo tenas intiman rilaton kun fraŭlino. Se ĝis morgaŭ mi

ne trovos almenau unusolan centdolaran bankbileton en la almozkesto, mi estos devigate malkovri lian nomon antaŭ la publiko!"

Sekvatage matene li trovas dudekon da centdolaraj bankbiletoj kaj unusolan kvindekdolaran kun slipeto:

-- Donu al mi ankorau unusolan tagon, por ke mi povu skrapkolekti la restaĵon.

[redakti] Fideleco

- Mi edziĝis antau dudek jaroj, kaj mi eĉ nun ankoraŭ amas la saman virinon, kiun tiam.
- Mi gratulas. Tiu estas tre laŭdinda fideleco.
- Jes. Mi dankas. Sed tiel vivi estas tre danĝere. Se mia edzino ekscius, ŝi mortbatus min.

[redakti] Kiel hundo

En tribunala divorca debato plorante plendas la edzino:

-- Mia edzo traktis min kiel hundon!

La juĝisto kompreneme:

-- Ĉu li batis vin?
-- Ne, sed li volis, ke mi estu fidela!

[redakti] Post la morto

Mortas kvin edzoj, kaj ili komune aliĝas ĉe Sankta Petro.

-- Levu la manon tiuj, kiuj trompis la edzinon! -- komencas Sankta Petro. Kvar levas la manon.

Sankta Petro atendas iom kaj diras:

-- En ordo. Iru en la purgatorion kaj kunportu ankaŭ tiun ĉi surdulon!

[redakti] Okulvitroj

Du najbaroj interparoladas:

-- Atentu, najbaro! Kiam vi havas naskiĝtagon?
-- Kaj kial vi demandas tion?
-- Mi deziras donaci al vi belan kurtenon por la fenestro, por ke mi ne devu vidi, kion vi aktivas kun via nuda edzino.
-- Aha... Kaj kiam estas via naskiĝtago?
-- Kaj kial vi tion demandas, najbaro?
-- Mi donacus al vi okulvitrojn, por vidi, kies edzinon vi vidas en mia loĝejo.

[redakti] Zorgemo

-- Mi ĉiam afliktiĝas, kiam semajnfine vi foriras kun viaj kompanoj -- diras la juna, ĉarma edzino al la edzo.
-- Ne ĝenu vin karulineto, mi revenos pli frue, ol vi supozas -- trankviligas ŝin la edzo.
-- Nu, sed temas ĝuste pri tio!
Aliaj lingvoj
wikia