Advokato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj"

~ Zamenhof

"advokato.com. 322. Buy this domain."

~ interreta reklamo pri advokato

"Advokato kontora - advokato veiklos vieta, biuras (patalpos)"

~ krokodilo pri advokato
Flagokreintoj.jpg

"Ilia celo estas nobla, sed la rimedoj estas stultaj, laŭ mi"

~ Usonano pri advokatoj

"Memoru ne matene juĝi, ne cedigi. Raru bele, ine. Neniel ebura rigidec' eniĝu. Jen eta menuro mem"

~ advokato pri iu ajn

"Ta es omni to ke Vu truvas a me dicas"

~ idista advokato al esperatista advokato

Advo-kato (bonalingve propalolanto, ankaŭ ŝtelmensogulo; ) estas profesio, nomo de juristoj, kiuj konstante kaj jure reprezentas en ĵuĝejo la interesojn de krimulo aŭ rabas monon de senkulpuloj kaj batalas obstine kontraŭ la faktoj. Advokato estas persono oficiale rajtigita por defendi en ĵuĝejo la interesojn de procesanto aŭ akuzato, se tiuj ne kontraŭas siajn proprajn interesojn.

Post ribelo de Satano, Dio decidis procesi la diablon pro ĉiuj malbonoj kiujn li kaŭzis al la homaro. Kiam la diablo eksciis pri dia intenco, li ridegis kaj diris: - Vi povas procesi min, sed mi dubas ke vi trovos bonan advokaton, kiu jam ne apartenas al mi!!!

Sekve, Dio bezonis krei la inferon por diablo kaj liaj advokatoj.
B,mn.jpg

Enhavo

[redakti] Eterna misio

Iu tago, Dio promenas en Ĉielo. Li ne havas difinitan celon, kaj trovas Sin apud Infero. Estas tie barilo inter Ĉielo kaj Infero tiu, kiu Dio konstruis je la Kreo. Sed nun la barilo estas malnova. Iuloke ĝi preskaŭ kolapsas.

Dio krias "Diablo! He Satano! Venu ĉi tie!"
12651070445.jpg

La Diablo venas kaj diras, "Kion Vi deziras?"

"Mi ĵus notas," diras Dio, "ke tiu barilo preskaŭ kolapsas. Oni devas ripari ĝin. Ĉar mi konstruis ĝin je la Kreo, decas, ke vi riparu ĝin."

La Diablo diris, "Tute ne! Se vi deziras, ke la barilaĉo ripariĝas, ĝin riparu mem!"

Dio ĉagreniĝas. "Satano, estas via vico ripari la barilon! Se vi ne riparas ĝin, mia advokato kontaktos vin!"

Kaj la Diablo diras, "Fi! Kie vi trovos advokaton?"

[redakti] Laboro

Arestis advokaton.gif

Se advokato ne sukcesas pruvi la nekulpecon de sia kliento, tiu devas minimigi la punon. Ekzemple:

Juĝisto al advokato:
- "Via kliento murdis siajn gepatrojn. Ĉu vi povas prezenti iujn faktojn, kiuj mildigus lian kulpon?"
- "Jes, sinjoro juĝisto; li estas kompatinda orfo."

[redakti] La advokato de ratoj

Chassié, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo, ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo. Tio ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili ne venis, kaj ĉiu pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassié aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en leĝa ordo.

— Kaj kiel oni tion ĉi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco la advokato respondis :

— Oni albatu la inviton al la pordoj de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la libereco de la vojoj.

— Tio ĉi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro.

— En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita juĝa decido, respondis Chassié kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.

Ne kulpa.jpg

[redakti] Profesia ĝentileco

Unu advokato, tre malgranda, venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis : — Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kaŝi en mian poŝon! — Vi povas, trankvile diris tiun, kaj tiam en via poŝo estos pli da saĝo, ol en la kapo. [M. Solovjev.]

Pruvo.jpg

[redakti] Nokta laboro

-- Mi jam komencas kredi, ke mia advokato esta iom monavida.
-- Kial vi supozas tion?
-- Li fakturis al mi sesdek mil forintojn pro nokta laborsekcio, dirante, ke nokte li vekiĝis kaj pensadis pri mia afero.

[redakti] Advokato kaj aliaj profesiuloj

Advokato kaj kuracisto disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam al Piron kaj petis lin solvi la disputon. — La fripono iras ĉiam antaŭe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo.

[redakti] Advokatoj kaj artoj

[redakti] Pentrado

En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin perdis. — Mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo.

[redakti] Kuirarto

Advokato estas grava ingredienco de bonega, tamen iom multekosta kanibala manĝo. Mi mem tre ŝatus manĝi advokatinon, sed neniam sukcesis pro tro alta kusto.

[redakti] Advokato kaj amo

596004 enlrg.jpg

Mezaĝa viro staras en poŝtoficejo ĉe tablo kaj kurioze agas. Li zorge afiksas "Amajn" gluetikedojn sur helaj rozkoloraj kovertoj, kiuj montras multajn "korojn". Sekve li ŝprucas la kovertojn per botelo de parfumo.

Alia ulo tre scivolemas pri la agado kaj alfrontas la okupata viro. "Kion vi faras? Devas estis centojn da Sankta Valentena kartoj, kiujn vi traktas tiel!"

"Fakte estas 1000 kartoj kaj mi subskribas ĉiun Diveni kiu?" diris la aganto.

"Sed kiel? Mi ne povas kredi ke vi amas tiom da personoj!"

"Vi pravas, amiko. Mi estas eksedziga advokato."

[redakti] Klara respondo

— Sinjoro advokato, mi volas disiĝi de mia edzino.
— Bone! Kaj pro kiu kaŭzo?
— Ĉar ni estas geedzoj!

[redakti] Ho, ve!

292070367 n.jpg

Ulo batadas perpugne la vandon en la malliberejo.

-- Mi volas paroli kun mia advokato! Mi volas paroli kun mia advokato!

Lin alparolas la provoso:

-- Homo, vi batadas eraran muron, la sinjoro advokato sidas en la aliflanka ĉelo.

[redakti] Aliflanke

Sonoras la telefono en la advokata oficejo, la sekretariino ploretante prenas la aŭdilon:

-- Halo! Bonvolu! Advokata oficejo.
-- Mi deziras paroli kun sinjoro advokato.
-- Ĉu jam denove vi telefonas? -- ekploregas la sekretariino. -- Nun mi diras jam la kvinan fojon al vi, ke la sinjoro advokato hieraŭ suferis akcidenton, kaj li mortis.
-- Mi scias, mi scias, sed tiel bone estas aŭdi tion!

[redakti] Vivbazo

— Diru al mi, Johano, el kio vi vivas, ĉar vi ja tute ne havas ian profesion?

— Se mi bone pripensas, ankoraŭ ĉiam el tiu florpoto, kiu dum la printempo falis sur mian kapon.

[redakti] Aŭtomobile

Du aŭtoj kunpuŝiĝis. Baldaŭ la fajrobrigadistoj alvenas kaj ili komencas savi la homojn, kiuj estas premiĝintaj en la aŭton.

-- Sinjoro, ĉu via vundiĝo estas grava? - demadas fajrobrigadisto de la ŝoforo.
-- Mi ne scias, ankoraŭ mi ne parolis kun mia advokato.
wikia