Aerarmeo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila"

~ Zamenhof pri Aerarmeo
1725905686 n

"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"

~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"Aceptez Iesu Kristo kom vua salvero"

~ kristana idisto pri io ajn

"Mi ne emas verki enciklopedion, nek neciklopedion (kion ajn tio signifas). dankon"

~ Mi

"Mi skribas nur verojn, laŭ' mia kompreno"

~ Renato Corsetti
140

Tipa aerarmeano

Aerarmeo estas milita grupo de armataj homoj organizita por batali sur la ĉielo kontraŭ nifoj. Multaj nacioj havas aerarmeojn por defendi siajn terojn kaj elstarigi sian povon. Ano de aerarmeo normale nomiĝas aviadisto.
9794

[redakti] Oftaj armiloj kaj aliaj iloj

Ĝenerale ili uzas aviadilojn, zepelinojn, flugantajn subtasojn kaj kosmoŝipoj, sed bonalingvaj aerarmeanoj uzas nur flugmaŝinojn kaj aerŝipojn.

Ofte aerarmeo uzas Nifo-detektilojn, sed uzas ilin nur por pafi veterbalonojn.

Herooj, anoj de la usona aerarmeo, esploras la galaksion per Stargate.

[redakti] Armea aerbazo

Armea aerbazo (oficiale militista armea aerforta aerodroma aerbaza flugbazo) estas aerodromo uzita fare de armeaj fortoj por la operacio per militaviadiloj.

La aerbazo tipe havas kelkajn instalaĵojn similajn al civila flughaveno - ekzemple vendejoj, manĝejoj kaj kinoj. Armeaj flughavenoj havas pasaĝerajn instalaĵojn; ekzemple RAF Brize Norton en Anglio havas terminalon uzita fare de pasaĝeroj por la flugoj de Royal Air Force fare de TriStar al la Falklandinsuloj.

Multaj aerbazoj estas situantaj malproksime de loĝitaj areoj, pro tio al ili iras specialaj taksioj.

Kelkaj aerbazoj havas fortigitajn aŭ subterajn hangarojn, por protekti aviadilojn kontraŭ amikaj atakoj de Usono kaj NATO. Batalaviadiloj postulas stokadon de aviadilaj provizaĵoj. Aerbazo povas esti defendita fare de kontraŭusonaj armiloj kaj protektaj fotoj.

[redakti] Informemo

Fojon, dum Dua Mondmilito, raporto aperis en la Ottawa Journal pri Aŭstralianoj en Kanado. La raporto enhavis faktojn ne antaŭe eldonitajn. La Kanada ĵurnalisto kiu verkis la artikolon diris ke li ricevis la informaĵon de la Aŭstralia Aerarmea Misio. La AŭsA oficiro kiu respondecis pri disdonado de informaĵoj diris ke li tute ne parolis al ĵurnalisto. La nura persono al kiu li donis tiun informaĵon estas la “Auditor General" (Ĉef-Kontrolisto de Kontoj). En la Kanada elparolmaniero “Ottawa Journal” tre similas al “Auditor General” en la Aŭstralia!
Content Navigation
Aliaj lingvoj