FANDOM


"Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Neniam ĉesu pri mem-plibonigado, kaj ĉiam esprimu viajn verajn sentojn kaj opiniojn."

~ Avo Frosto

"Ĉiu kredebla afero estas bildo de la vero"

~ William Blake
Afero

AFERO signifas "Association Française d'Etude et de Recherche sur l'Obesité". Alie, afero (ho, spirito de Zamenhof!), estas peco de afo. Afo estas komuna brazila ekkrio, affffffffff!, uzata en komputilaj ludoj simile al ve!.

Li afis kiam mi pafis lin. Sed lia afo estis tranĉita per morto, do li nur diris afero.

Sekve, afero estas A. Ĉu vi komprenas nun? Nek mi.

Io estas iu afero. Specife, io estas la afero de perfidistoj; vidu Idon.

Certe, ĉio ĉi estas malgravaĵo, tamen amuza kaj agrabla.

Aferoj estas aferojEdit

Sinjorino funebre vestita eniras anoncoficejon de ĵurnalo:

- Kiom oni devas pagi por funebra anonco?

- Dependas de la longo. Minimume cent eŭrojn.

Ŝi prenas la formularon kaj skribas:

“Mario Rossi mortis”.

La oficisto rimarkigas al ŝi, ke por cent eŭroj, ŝi povas skribi ĝis dek vortoj.

Ŝi reprenas la plumon kaj aldonas:

“oni vendas lian aŭtomobilon en bonega stato”.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj