Afganio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Afganio
Militplena Pelmelo de Afganujo
Afganio; Afgania Batalkampo

Af.gif 1757.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: "Iru For"
Himno: "La Espero"
Mapo.jpg
Ĉefurbo Kabulo
Plejgrada urbo Ĉu?
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Gne?
Tipo de Ŝtato Eterna Milito
Suprema Gvidanto Barack Obama
Suprema Edz(in)o Hillary Clinton
Naciaj Herooj Osama Bin Laden; Rambo; George Bush
Krima kvociento 0%
Monunuo Afganio
Klimato Tro varma, tro seka, tro danĝera
Religio Islamismo
Loĝantoj  ?
Analfabeteca kvonciento 100%
Inteligenteca kvonciento 0%




Espcover02.jpg
"Mi kredas, ke Afganujo povas farighi oazo de paco, demokratio, prospero, islamo kaj afganaj tradicioj, kiu prezentos sekvindan modelon al tuta mondo"
~ Bush pri Afeganio en 2001

"Afganio estas en Azio"

~ Wikitravel pri Afganio

"Du kontraŭ unu prezentas armeon"

~ Zamenhof pri Afegana milito

"Tre bona kaj interesa artikolo. Gratulon!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Mi vere shatus vojaghi tien...kaj poste verki mian personan poemon pri tia sperto"

~ italo pri Afganio

"Niaj idistaj frati en desfortunoza landi bezonas nia tota helpo e nia tota kompato"

~ idisto

"Estas ridinde ke vi ne komprenas tiom evidentan logikon. Ŝajne io blindigas vin, kara amiko!"

~ Afgano

AfganioAfganujo (ankaŭ Afganistano, paŝtoe kaj perse ) افغانستان [afghanestan]) estas ekzotika lando, kiun foraj popoloj amas invadi. Ĝia ĉefurbo estas Kabulo.

Afganio estas la nura lando kiu estas sia propra monunuo: 1 afganio = 100 puloj.

Alia trajto de Afeganio estas la manko de maŝinoj, kio estas rezulto de la opinio de multaj Afeganoj, ke maŝinoj estas potenciale danĝeraj. Tiu lasta aspekto de Afeganio montras influon de la teorio pri evoluismo de Charles Darwin.

[redakti] Geografio

Afganio signifas io de Afegano.

[redakti] Memmortigo

La alteco de memmortigo estas nekonata en la ekstremisme islama lando, sed evidentas, ke virinoj, kiuj ne rajtas forlasi la domon, ne rajtas labori, ne povas acheti medikamentojn kontraŭ deprimoj, iras en situacion, kie la vivo apenau havas signifon.

[redakti] Etnoj

Krom afganoj mem ekzistas multe de aliaj nacioj aŭ triboj kun siaj propraj kutimoj, ekzemple beluĝoj, ege militozaj triboj ĉiam vagantaj limon de Afganio kaj Pakistano.

La loĝantoj de Afganio estas fame intermilitemaj, kaj ili ne parolas la saman lingvon, kaj la tieaj lingvoj estas parolataj ankaŭ en najbaraj landoj.

02273 o.jpg

[redakti] Sansistemo

En unu el la malmultaj hospitaloj por virinoj, raportisto trovis virinojn, kies aspekto estis pli morta ol viva. Silente ili sidas sur la lito, rifuzas manĝon, faras nenion krom vegeti la tempon. Aliaj kriegas au sidas timema en anguloj. Kuracisto diris, ke kun malmulte da medikamento, kiu restis, li volas iri kun la virinoj al la prezidanta residenco por ke li sciu, kio okazas, kaj kiel lasta formo de silenta protesto.

[redakti] Historio

Aleksandro la Granda, Persoj, Mongoloj, Britoj, Sovetio, Usono, Rambo kaj eĉ Doktoro Watson, kunulo de Sherlock Holmes, invadis ĝin. Kiam Afeganio estas libera, ĝin estas estrita de strangaj diktaturoj, kiel Talibano.

0326 o.jpg

[redakti] Durana Imperio

Durana ImperioAfgana Imperio estis monarkia ŝtato regata de la dinastio de Ahmed Sah Abdali kaj ties posteuloj de 1747 ĝis 1823. Ĉi tiu familio apartenis al la Sadozajoj de la tribo AbdaliojDuranoj, kiuj estis la duaj regantoj el la paŝtoj de la provinco Kandahar, Afganio. Ĉi tiu imperio inkluzivis la nunajn Afganion, Pakistanon kaj parton de orienta Irano kaj okcidento de Barato.

[redakti] Emirlando Afganio

La emirlando Afganio (1823-1926) estis absoluta monarkio de Centra Azio, kies kapitaloj estis Kabulo kaj Peŝavaro.

En kunteksto de kreskantaj eŭropaj geopolitikaj interesoj en la regiono, la emirlando daŭrigis sian militon kun la Sika Imperio kaj establis siajn limojn al la nivelo de la montpasejo de Khyber. En 1926, la emirlando estis renversita kaj la reĝlando Afganio estis fondita.

[redakti] Ridinda Reĝlando

La reĝlando Afganio (paŝtoe: د افغانستان واکمنان, perse: پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de la Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando 7 jarojn post sia preno de la potenco.

[redakti] Sovetia invado

370 n.jpg

En Afganujo estis marasma regado de Zakir-ŝaho, kiun detronigis lia nepo (aŭ alia parenco), oni jam ne memoras lian nomon. Ties regado estis eksterordinare korupta kaj malpopulara, kaj finfine ankaŭ tiu reĝimo estis renversita. Kiam la lasta reĝo Mohamed Zakir regadis la landon, oni finis la konstruadon de akvoservaĵo en Nanhangaran-a regiono. Fakte homoj, [kiu]]j sekvadis la reĝon - fratoj Amin, Karmal kaj aliaj jam havis bonan rusan edukaton kaj bone scipovis la rusan.

Sovetio havis bonajn rilatojn kun ĉiuj tiuj sinsekvaj reĝimoj; la radikala ŝanĝo estis la ŝtatrenverso fare de Taraki kaj poste Amino. Tiuj ŝajne estis sinceraj marksistoj, probable ili estis tro radikalaj laŭ la opinioj de Moskvo, kiu ĉiel provis bridi ilian troan radikalismon. Oni ne kredas ke la sinsekvaj ŝtatrenversoj fare de Taraki kaj Amino estis faro de Moskvo -- ambaŭ estis klare maloportunegaj por Sovetio ĉar ili kompromitis Sovetion. Finfine Sovetio renversis Aminon -- tio estus simila al forpelo de Pol Poto aŭ Idi Amino (kia koincido!) en Afriko. Ilin anstataŭis Barak kaj poste Naĝib. Nur tiuj du lastaj estis konformaj al la Sovetia politiko.

Soveta armeo invadis en Afganio ĉar iu en Kremlo kakulis sin je nova Napoleono. Kaj eraris. Soveta Unio perforte invadis ĝin kaj komencis sendi knabinojn al lernejoj. Rusa armeo invadis en Afganistanon, por ke afganoj vivu civilizitan vivon. Se rusoj estus venkintaj tiam, la afganaj virinoj estus same liberaj kaj feliĉaj kiel ekzemple uzbekaj. Sovaĝaj moĝahedoj ne povus rezisti al soveta armeo sen senprecedenta milita helpo de Usono. Sed pagis pri tion simplaj soldatoj per siaj vivoj.

Naĝib sola, sen ajna ekstera subteno, regis Kabulon ankoraŭ du jarojn post kiam ĉiuj Sovetiaj trupoj estis retiritaj kaj ĉia ajn helpo el Sovetio estis ĉesigita (dum la Okcidento kaj Pakistano plu subtenis la ribelon kaj la talibojn). Tiutempe - fine de 1980-aj kaj en komenco de 1990-aj - post retiro de sovetaj milittrupoj de Afganio, la homoj ekkredis, ke la mondo komencas vivi laŭ aliaj reguloj: la militaj blokoj devus esti disigitaj, la armomerkato devus esti reguligita laŭ komunaj konvencioj, devus estis kreita unueca internacia sistemo de sekureco kaj devus esti malpermeso de uzado de forto por solvado de internaciaj konfliktoj. Virinoj ĝuis relativan liberecon labori, vesti sin ĝenerale laŭplache kaj stiri aŭton kaj aperi solaj en publiko nur ĝis 1996.

[redakti] Talibano

Junaj.jpg

Antaŭ kelkaj jaroj la usona registaro donis miliardojn da dolaroj por helpi la talibanon kaj aliajn ribelantarojn forĵeti la sovetunian tiranon el Afganistano. Kiom surpriza, ke ili ne ĉesis kiam la sovetaj eliris...

Okcidento faris gravan eraron, kiam ĝi helpis al afganaj moĝahedoj. Tiuj moĝahedoj estis simple banditoj, kaj ili interbatalas ĝis nun. Oni ne faru nun similan eraron. Ne subtenu barbarojn, sadistojn, narkomafiulojn. Intertraktadoj kun ili estas senutilaj kaj malutilaj, kion pruvis la Hasavjurta "packontrakto" inter Lebedj kaj Mas'hadov.

Ek de 1996 kiam "Talibano" konkeris la potencon, virinoj devige devas surhavi tutkovritan vestaĵon por ke oni ne mortbatu ilin au ŝtonumu ilin publike. Unu virinon mortbatis kolera hordo da fundamentistoj nur pro la fakto, ke montriĝis hazarde la "nuda brako" stirante la auton. Alia virino estis ŝtonumita, ĉar ŝi promenis sur la strato kun viro kiu ne apartenis al la familio. Virinoj ne plu rajtis labori kaj ne rajtas forlasi la domon sen akompano de vira familiano. Profesiulinoj kiel profesoroj, doktoroj, juĝistoj, artistoj verkistoj perforte estis forpelataj de la laborloko kaj malliberigitaj en sia domo.

[redakti] Usona invado

Rifuzo de talibano produkti kaj eksporti opion kaŭzis heroinan krizon en Usono kaj multaj aliaj landoj, kaj multaj gravaj homoj perdis grandan monon. Konsekvence, estis decidite detrui talibanan reĝimon por restaŭri la produktadon. Kiam Talibano regis Afganistanon, ĝi malpermesis al la farmistoj plantadi la opiopapavon. Kaj kiam venis la usonanoj, la plantado tuj ege kreskis. Usono poste reinvadis ĝin kaj vidu kiu estas la situacio nun. Jes, la invado en Afganujon mortigis milojn la senkulpuloj. Tamen Usono ne atakis kontraŭ Afganujo por feliĉigi la afganojn. Nur la ĉefministro Blair babilaĉadis pri io tia.

En Afganio nun oni vivas tiel malbone kiel antaue. La plimulto el la virinoj vivas egale, ĉar la vera ŝanĝo, la socia shangho ne okazis. En Afganio nun estas tiel da malsekureco ol antaue, la propran ĉefministron devas protekti usonaj militistoj por eviti ke oni mortigu lin. La liberigo kaj demokratiigo de Afganujo (kiu estis kion oni ripetis daŭre por rajtigi la militon) estis grandega malsukceso.

Komencante ĉirkaŭ 2009, serio da ŝajnaj veneniĝoj en knabinaj lernejoj en tuta Afganio komenciĝis esti raportita, simptomoj inkludis kapturnon, svenadon kaj vomadon. La Unuiĝintaj Nacioj, Monda Organizaĵo pri Sano kaj NATO aranĝis enketojn de la okazaĵoj dum multoblaj jaroj, sed neniam trovis ajnajn signojn de toksinoj aŭ veneniĝo en la centoj da sango, urino kaj akvoprovaĵoj kiujn ili testis. La konkludo de la enketistoj estis ke la knabinoj suferis de tumoropsikogena malsano. Malgraŭ tiuj trovoj, afganaj oficialuloj ofte kulpigas la okazaĵojn sur la talibano, akuzante ilin je poluado de la akvoprovizado de la lernejo aŭ uzado de venena gaso.

El Kuraan.jpg

Afegana poŝtamarko

[redakti] Politiko

Tiu, kiu povas, survivas. Nur en la ĉefurbo ekzistas relativa plibonigo de la situacio. En la ceteraj urboj kaj vilaĝoj de la landoj ili vivas tute same, kun malpli da sekureco, ĉar ne ekzistas vera povo kiu povas regi la landon. En multaj lokoj okazas daŭraj atencoj kaj perfortaj luktoj. Kaj ankoraŭ la milito daŭrigas. La promesita demokratio estis granda mensogo.

[redakti] Registraro

En Afganio, prezidenton elektis (kaj gardas) usonaj aŭtoritatuloj (kaj li cetere regas nur en Kabulo; la ceteran parton de la lando oni ŝajne cedis al la lokaj militestroj). Se oni dubas, ke temas pri vera respubliko, ekzistas ankaŭ parlamento, la Loja Ĝirga (se mi ne misprononcas la nomon), kies anoj libere elektiĝis elinter kandidataro selektita kaj aprobita de la usonaj aŭtoritatuloj. Simile, la siatempa Sovetio estis respubliko. Tre simile.

[redakti] Ŝtato

04d9b o.jpg

Se la registaro ne kapablas ech regi sian propran landon tio pruvas ke la ŝtato simple ne ekzistas. Se estas la propraj usonaj militistoj kiuj devas protekti la prezidenton de Afganujo ĉar oni ne fidas je naciaj militistoj por tiu tasko, tio pruvas ke ne estas tiel akceptata la novan reĝimon.

[redakti] Homaj rajtoj

Homaj rajtoj ne ekzistas por virinoj en Afganio. En Afganistano la knabinoj ne rajtas ĉeesti lernejojn kaj virinoj ne rajtas ĉeesti universitatojn.

Edzoj havas la potencon pri morto kaj vivo pri siaj virinaj parencoj, precipe pri siaj propraj edzinoj, sed grupo da frenezaj perfortuloj senprobleme ŝtonumas aŭ mortbatas virinojn, kiuj, se pro hazardo, montras parton de la korpo nuda, aŭ kiuj eĉ plej milde ofendetis ilin.

[redakti] Estonto

06 oaa.jpg

Nur nova armea invado povos ŝanĝi la situacion. Sed neniu deziros sendi sian armeon al tiu barbarejo, plenplena de armiloj. Sola lando, kiu povus fari tion, estas Rusio.

1) Multaj afganoj ghis nun scietas rusan lingvon.

2) Multaj afganoj havas bonan memoron pri rusoj.

3) Rusa armeo bone konas kondiĉojn de Afganistano. Tial plej bona solvo estus, se UN komisius al Rusio konkeri Afganistanon, restarigi tie homajn rajtojn kaj normalan vivon. Kompreneble, en tiu okazo Afganistano devus fariĝi Rusia provinco. Sed antaŭe Rusio devas reunuiĝi kun Kazaĥstano, Uzbekistano, Taĝikistano...

[redakti] Religio

Afeganoj kredas al difinita religio priskribita en sankta libro nomata Korano. Granda profeto en ĉi tiu religio estas Mohamedo.

En la 54. ĉapitro de Korano estas frazo: "Ĉiuj veraj kredantoj malfermu ovojn ĉe la konvena parto." Problemo pri kiu parto estas konvena estas fonto de grava religia skismo. Antaŭe estis tradicio malfermi ovoŝelojn ĉe la larĝa parto. Sed unu imperiestro, tiutempe estante infano, vundis sian fingron malfermante ovoŝelon ĉe la larĝa parto; kaj lia patro, tiutempa imperiestro, dekretis edikton, ke ĉiuj afeganoj estas divigita malfermi ovoŝelojn ĉe la pinta parto. Tial "larĝaparta" versio de la religio estas malpermesa en Afganio, sed adeptoj de ĉi tiu versio ekribelas de tempo al tempo.

Al domoj, en kiuj vivas virino, oni devas farbi la fenestrojn, por ke oni ne povu vidi ŝin deekstere. Ili devas porti "silentajn ŝuojn", por ke oni ne aŭdu ilin; virinoj en Afganio vivas en konstanta timo. Iu ajn erareto kontraŭ la islama leĝo povas kaŭzi mortpunon.

[redakti] Lingvoj

0768.jpg

Ne ekzistas tiel nomata "afgana" lingvo. En Afganio oni parolas la pashtuan kaj la persan. Nek la Persa nek la Paŝtua estu nomata “la afgana lingvo”. Tia nomo ne estas uzata en Afganujo, ĉar kvankam la Paŝtua estis proklamita kiel “nacia lingvo” en 1964, ĝi ankoraŭ estas - ĝenerale - malpli grava ol la persa. Interlingvao estas la tradicia prestiĝa lingvo.

Post la invado de Sovetio, la rusa iĝis oficiala, nuntempe, post la usona invado, la angla iĝis oficiala lingvo. Granda parto de la popolo estas dulingva.

Taliboj, same kiel vaĥabistoj, komprenas nur lingvon de armiloj.

[redakti] Lingva Historio

De 1978 ĝis 1979, la Khalq-parto de la Popola Demokrata Partio de Afganio agnoskis ankaŭ la uzbekan, turkmenan kaj nudistan lingvojn kiel oficialajn lingvojn.

[redakti] Esperanto

Instruado de Esperanto al rifuĝintoj, kiuj jam emas reiri siajn hejmojn, garantias la ekziston kaj vivon de Esperanto en Afganujo.

Nur por doni ekzemplon de la situacio, en Irano kaj Pakistano loĝas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifuĝintoj. La plejmulto estas analfabetoj sed ekzistas inter ili instruistoj, inĝenieroj kaj okulkuracistoj, kiuj en sia lando havis bonan vivon sed pro la longa milito rufuĝis al Irano. Similaj estas la kondiĉoj en aliaj najbaraj landoj.

La kampanjo, kies nomo en la persa (vaste parolata en ĉiuj landoj de tiu mondo-parto) kaj en Esperanto estas "Zaban-e-Salam/Lingvo de Paco", konsistas el tri eroj:

1 - kursoj de Esperanto por afganaj intelektuloj en la najbar-landaj rifuĝejoj;

2 - kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn rifuĝintojn;

3 - materia helpo al la rifuĝintoj;

Al tiuj tri eroj laŭgrade aldoniĝos kvara ero, tio estas la starigo de ret-listo "dialogo inter civilizoj" por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter azianoj kaj eksterazianoj.

La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifuĝintoj kostas 100 usonajn dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj, ktp.). Jam estas planataj du kursoj en Teherano kaj Maŝhado. Perkoresponda kurso de Esperanto por afganaj rifuĝintoj, anoncota pere de lokaj gazetoj, kostas po 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj sendokostoj). Ankaŭ ĝi komenciĝos en januaro.

Alfabetigo de unu analfabeta afgana rifuĝinto kostas 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj vojaĝado al la tendaroj de la rifuĝintoj). Ĉi tiu agado komenciĝos tuj, kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj volas fariĝi subtenanto de unu afgana analfabeto, kiu lernu legi kaj skribi.

Materia helpo al la rifuĝinto estas libervola. La mono kolektota en la Esperanto-movado estos rekte aŭ prefere en formo de materialoj bezonataj transdonita al la rifuĝintoj.

[redakti] Pakaĵoj

1 o1.jpg

En la kontraŭterorisma batalo de Usono en Afganio, la humanismaj manĝaĵ-pakoj kaj krozmisiloj estis samtempe ĵetitaj sur la afganan teritorion. Ĉiu pako estis tegita per flava papero kun desegno de usona nacia flago. En la pakoj estas tomata saŭco, fazeolo, vinagrita terpomo, rizo, biskvito, dolĉaĵoj kaj maizoleo, tamen ne estas viando nek vino. Ĉiu pako kostas 4.25 usonajn dolarojn. Sur la pakoj de manĝaĵoj kaj medikamentoj estas skemo en Esperanto, la angla, franca, hispana kaj loka lingvoj. Kaj sur ĉiu legiĝas ankaŭ la vortoj : "Donaco de Usono".

La Pantagono diris, ke tiuj manĝaĵoj estas donacitaj al la afgana popolo, ĉar UN diris, ke afganoj suferas de morta malsato, kaj plie, la usona aktivado celas spliti la talibanajn aŭtoritatojn interne de Afganio por ke oni ne rigardu tiun kontraŭterorisman batalon milito inter la Okcidento kaj islama mondo.

En la unua tago de la bombado Usono ĵetis 37 mil pakoj de manĝaĵoj kaj en la dua tago la saman kvanton.

[redakti] Ekonomio

Vivo de simpla popolo en Afganio ĉiam estis malriĉa kaj severa ĉar 90% de tereno estas nur montoj. La komercomerkato ekzistas ĉefe el limoj de najbara Pakistano. La narkotaĵoj fluas el Afganujo eĉ pli intense ol en la taliba epoko (laŭ la statistikoj la arestoj kaj konfiskadoj ĉe la Afgania-Taĝikia limo).

En 2004 plej grandan kvanton de heroino oni produktis en Afganujo. La plej granda opio-produkta lando de la mondo estas Afganistano (2006).

[redakti] Idistaj mensogoj

L'ekonomio di Afganistan riestablisas sun de yardekoi de konfliktoi. L'ekonomio kreskis signifikante pos la falio di talebana rejimo ye 2001, kun la rekupero di agrokultivo kae kun extera helpo de CIA. Reala KLP kreskis plu kam 22% ye 2009. Malgre ta, l'ekonomio di lando esas kruda, kun KLP per persono proxim 1.000 Dolaroi ye 2010.

Kriminozeso, nesekureso, febla guvernerio kae la nekapableso di Afganistana guvernerio por extensari dominacon di lego al tota lando esas la precipuaj defioi por futura ekonomiala kresko di lando.

[redakti] Afgana afganio

Afgana afganio estas valuto de Afganio kaj mem nomo de la lando.

1 afganio egalas al 100 puloj. Fine de 2002 oni ŝanĝis la malnovan afganion al la nova afganio je la ŝanĝa rilato de 1:1000.

Banknotoj ekzistas en valoroj de 1, 2, 5, 10, 20, 50, 100, 500 kaj 1000 afganioj. La monon eldonas la Banko de Afganistano (Da Afghanistan Bank).

Por afganio ne ekzistas oficiala deviza kurso.

[redakti] Kabul Bank

La institucio Kabul Bank estas la plej granda banko de Afganio. Fondinto kaj bankestro estas Ŝer Ĥan Farnud.

La plej sukcesa vendaĵo de la banko estas la "bakht"- aŭ pli esperantlingve baĥt-konto. Bakht (en angla latinliterigo, prononco baĥt, perse "riĉeco") estas islama financa produktaĵo: Po 5000 afganaj afganioj enkasigataj en baĥt-konton la enpaginto ricevas lotumilon - en lotuma ceremonio okazanta ĉiun trian monaton elektiĝas gajninto kiu ricevas ĉekon pri miliono da afganaj afganioj. La ŝtata afgana televido dissendigas ĉiun lotuman ceremonion. Ekde la enkonduko de la lotuma konto, la banko kvarobligis sian klientaron.

[redakti] Kulturo

4374.jpg

Afegana samideanino

Afganoj kondutas laŭ ordonoj de Allaho (kiel ili kredas), kaj opinio de ne-islamanoj tute ne gravas por ili. Precipe edukitaj virinoj suferas pli pro la mallibereco ol la aliaj, ĉar iam ili vivis en formo de baza homa libereco kaj nun suferas la subhoman traktadon.

[redakti] Parenteco

Dum televida programo, ĵurnalisto intervjuis okcidentan "aventuriston", kiu multfoje vojaĝis en Afganujo kaj konas persone la talibanajn regantojn. La aventuristo sciiĝis pri interesa edzparenco inter la talibana chefo kaj Usama Bin Ladin: Bin Ladin estas la bofilo de la ĉefo -- kaj samtempe ties bopatro! Verŝajne Bin Ladin edziĝis filinon de la ĉefo kaj, reciproke, la ĉefo edziĝis filinon de Bin Ladin.

[redakti] Festoj

La dancaj festoj estas nur kun viroj, sen virinoj.

[redakti] Vundiĝemo

Kial la afeganoj havas vundetojn kaj grataĵojn en la vizaĝo?

Ĉar dimanĉe ili provas manĝi per forko kaj tranĉilo.

[redakti] Seksuma vivo

En la (afgana) kulturo la amo kun virinoj estas ne pura, sed la amo de knaboj estas "tre pura" kaj "nobla". Seksa agado ekster geedziĝo estas kontraŭleĝa en Afganio. La minimuma aĝo de geedziĝo en Afganio estas 18 por viroj kaj 16 por virinoj.

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Flago

Antaŭ nelonge Afganistano ricevis ne nur novan registaron, sed ankau novan flagon. Afgania Nacia Flago nuntempe reprezentas la sidejo de loka Esperanto-Klubo.

Ĝi similas tiun, kiun la lando posedis dum sia monarkia periodo, inter 1930 kaj 1973; la nura malsamaĵo estas la aldono de la shahadah ĉe la pinto de la emblemo de Afganio, en la mezo de la flago. La blazono centre montras Esperanto-klubo kun sia lernoĉambro.

Aperas tri strioj: nigra (kiu simbolas la ĝistiamajn flagojn), ruĝa (kiu simbolas la sangon elverŝitan dum la milito por sendependiĝo) kaj verda (koloro de Esperanto).

[redakti] Blazono

La blazono de Afganio en sia nuna formo enkondukiĝis 2004 omaĝe al Esperanto.


Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation