Afrodita (mitologio)

El Neciklopedio

(Alidirektita el Afrodita)
Iri al: navigado, serĉi

"Atentu!"

~ Zamenhof

AfroditaAfrodito estas la plej konata diino de nuda kaj nudmama banado. En bildoj kaj skulptaĵoj, ŝi kutime estas aŭ sin banonta, aŭ bananta, aŭ ĵus baninta. Kelkfoje ŝi kaŝas sin per la manoj; kelkfoje malkovras kun rideto...

La diino estis adorata ĉefe en klasika Grekio kaj Atlantido.

Enhavo

[redakti] Temploj

Ŝiaj temploj estis tre popularaj, ĉar loĝis tie allogaj dancistinoj, ludemaj pastrinoj, vendistoj de ekscitaj fotoj, kaj bakistoj de pico.

Pro mia Zamĉjo! Vidu ĉefan artiŝokon: Afrodita de l' Pugo (adoro).

[redakti] Mitologio

La diino sin malkovras..

Laŭ atlantida mito, Afrodita havis la pugon ege belan. Se iu ajn ĝin tuŝus, tiu persono havus bonan ŝancon. Sed la diino kiam juna estis tre fiera, do al ŝi alproksimiĝi malfacilis, eĉ por dioj. Nur unu malfortecon havis la juna Afrodita -- ŝi ege ŝatis naĝi kun aliaj knabinoj. (Ŝi estas do konsiderata la diino de banado kun amiko.) Neptuno, la mara reĝo kun akra lanco, eksciis, kaj faris planon.

Unufoje, Afrodita banadis en la maro, portante etan jupon, faritan el maralgo, kaj kolĉenon de perloj. (Laŭ Platonismo, tio kostumo estis la unua bikino.) Ŝi renkontis du sirenojn kun fiŝaj vostoj. Ili invitis ŝin naĝi kun ili; sed ili logis ŝin en la reton de Neptuno. Dum la sirenoj rigardis kaj subridis, Neptuno ektenis la jupon kaj kolĉenon de Afrodita; sed la diino eskapis senvesta, kaj fornaĝis. Estis tiel, ke ŝi iĝis la patrona diino de nudnaĝantoj.

Post ke ŝi elvenis el la maro, la diino estis malvarma kaj embarasita. Kompata picobakisto pruntedonis al ŝi simplan veston, sidigis ŝin apud fajro, kaj alportis nove bakitan marfruktan picon. Kiam ŝi estis ree varma, ŝi forprenis la pruntitan veston kaj dancis nuda por la bakisto kaj liaj klientoj. Poste ŝi lasis ĉiujn tie aŭ bateti aŭ pinĉi al ŝi la malkovritan pugon.

La diino diris adiaŭ al la bakisto, kaj malaperis. Poste li ekvidis, ke lia ligna dometo jam ŝanĝiĝis en grandan templon kun ŝtonaj kolonoj -- la unua atlantida templo de Afrodita de l' Pugo.

[redakti] Fontoj

La plej grava klasika fonto por la atlantida mito pri Afrodita estas La Respubliko Senvestigita de Platono.

[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas pedantan artikolon pri Afrodita.