Afrodita de l' Pugo (adoro)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo"

~ Zamenhof pri tute alia afero

Afrodita de l' Pugo, ankaŭ konata kiel Belpuga Afrodita aŭ la Puga Diino, estas diino, kies pastrinoj ne portis kalsonetojn.

En la klasika epoko de Atlantido, statuoj de la diino tute mankis en la temploj. Oni diris, ke en pli frua epoko, statuoj estis ja faritaj, sed ili ĉiam mirinde ŝanĝiĝis en vivajn inojn, kelkfoje tuj post kiam la skulpisto finis sian laboron.

Nova statuo viviĝante.

Enhavo

[redakti] Kiel ŝi povis beni

Oni kredis, ke la diino povas protekti nudajn naĝantojn kontraŭ la pikoj de meduzoj, ĉeval-rajdantojn kontraŭ faloj, kaj sidiĝantajn homojn kontraŭ pingloj.

Krome, ŝi helpis artistojn elekti la plej interesajn aĵojn de la korpo por pentri.

Ŝi estis ankaŭ la diino de masaĝa terapio.

[redakti] Ŝiaj temploj kaj pastrinoj

Rita senvualigo.
Ŝiaj grandaj temploj en Atlantido estis tre popularaj lokoj. Ĉirkaŭ ĉiu templo troviĝis multaj malgrandaj budaj kaj standoj, kie oni povis aĉeti persikojn, marfruktajn picojn, sirenajn vostojn, bongustajn artiŝokojn, duonajn bikinojn, kaj buntajn plumbalailojn.

En la templo mem, oni renkontis sovaĝajn dancistinojn, kaj ludemajn pastrinojn. Por beni pian kaj doneman viran (aŭ kelkfoje inan) adoriston, pastrino povis malhonte senvualigi la sidvangojn. La adoristo tiam karesis, pinĉis, kaj batis trifoje kun malfermita mano. La buntan plumbalailon oni poste prenis por plezurigi la pugon per daŭra tiklado.

Verŝajne neniu estis tre surprizita, kiam la templaj statuoj komencis iĝi vivaj por kunhavi la amuzon.

[redakti] Putinoj aŭ diinoj?

Kiel oni regardis la templajn knabinojn? Ĉu kiel enkarniĝintajn diinojn? Aŭ ĉu kiel aĉajn etajn putinojn? Historiistoj malsamopinias. Eble kiel ambaŭ.

[redakti] Sankta rakonto

La kultistoj havis sanktan rakonton, pri kiel Afrodita perdis la truzonon, kaj pri kio okazis poste. Vidu paĝon Afrodita (mitologio).

[redakti] Fotografoj

Fotografio estis ja permesita ĉe kelkaj temploj, sed, bedaŭrinde, malmultaj fotoj travivis ĝis nun.


Pastrino en templa ĉambro.