Agento

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu vi intenciis: amanto"

~ Vikicitaro pri agento
Agento.gif

"Chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" ("infekta agento")? "signifi je" ??? mi demandas"

~ bonalingvano histerie pri infekta agento

"Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas"

~ Zamenhof konsilante aktorinojn, kies li estis agento

"adverbo agento aganto"

~ Otto Prytz pri gramatikaĵo
6643.jpg

Esperantistaj Agento kaj Aktorino

"Ne maltrankviliĝu pro tia stulta afero"

~ Tatoeba

Agento estas tiu persono, kiu volas provoki alian personon je kontraŭleĝa agado, ekzemple aĉa aktorado aŭ malbona verkado. Sekve estas literatura agento, verka agento, modela agento, kpt. Agento estas kaŭzo de infekta malsano, kiu kaŭzas misŝaton por ke ili povas vendi malbonegajn muzikojn de fuŝaj gekantistoj.

[redakti] Muziko

Artist-agento provas de pluraj monatoj aranĝi prezentoprovon por sia nova kantistino ĉe noktoklubestro, sed malsukcese. Ĉiufoje la estro rifuzas proponitan daton ĉar "Tiuvespere ludas Vladimir Praskov!"

Agento (post kvina rifuzo): Sed finfine, kiu estas tiu Vladimir Praskov? Mi neniam aŭdis ie ajn lian nomon!

Estro: Ho, tio estas tute normala. Li estas nur drinkeja pianistaĉo en antaŭurbo.

Agento: Sed kion vi trovas tiom speciala ĉe li, ke vi rifuzas aŭdi mian klientinon?

Estro: Nenion. Sed ĉiufoje kiam li ludas, mi pasigas la vesperon kun lia edzino!

[redakti] Dubo

Asekura agento proponas al terkulturisto kontrakton de poliso kontraŭ fajrego kaj hajlo.

Terkulturisto: „Kontraŭ fajrego jes, sed kiel oni faras hajlon?“

[redakti] Religiaj agentoj

Religiaj agentoj povas esti homoj kiuj fondis aŭ disvastigas la praktikon de iu religioeklezio. Foje tiu agado ne estas intenca kaj la respektiva homo nur klopodas komuniki specifan filozofion aŭ vivmanieron; postaj sekvantoj faras la reston. Kelkaj disvastigintoj de respektivaj religioj foje klopodas samtempe disvastigi la propran reĝlandon aŭ imperion; multfoje la religio antaŭenpaŝas samritme kiom la imperioj. Ofte la religiaj agantoj ŝanĝis la ĝistiamajn kredojn, kiel okazis ĉe Budho en la hindia subkontinento aŭ ĉe kristanismo, dum la epoko de la Reformacio.
Content Navigation
Aliaj lingvoj