Ajnŝtajno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
431px-Einstein-tongue.jpg
"Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara"
~ Zamenhof pri Ajnŝtajno

"Li havas "malsaman vidpunkton""

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Ĉiu horo la Universo ekspansiiĝas pli de mil milionoj de Kilometroj en ĉiuj direktoj"

~ Ajnŝtajno pri Universo

"Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?"

~ komencanto pri Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino

" P.I.V. diras "Ejnŝtejno", sed li ankaŭ diras: "usona fizikisto !""

~ iu ajn pri PIV

"Dio ne ludas ĵetkubojn per la Universo."

~ Ajnŝtajno

"Ajnŝtajno, bonvolu ĉesi diri al Dio, kion li faru!"

~ Neils Bohr

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri Ajnŝtajna teorio

"Bonege verkita.Aktuala temo"

~ virino pri ĉi tiu artikolo
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo
Alberto AjnŝtajnoAjnsatanoAlberto UnuŝtonoAlbert Einstein, aŭ iu, kiun vi volas (PIV diras "Ejnŝtejno"...), 1834 - 1955, estis matematikisto, fizikisto kaj esperantisto. Mondfama fizikisto-teoriisto, nobelpremiito (1921), unu el la kreintoj de la moderna fiziko, aŭtoro de la teorio de relativeco kaj de gravedeco kaj de aliaj verkoj pri kvaruma teorio.
1330689225265.png

Enhavo

[redakti] Einstein kaj Esperanto

Einstein äbinom Volapükan, a poso Sperantapükan, Deutänik. Cifayeged dö om in Vükiped binon in Volapük; us binons i yüms lü yegeds in püks.

Li forlasis volapukon kaj tuj strebis por ellerni Esperanton. Jam 8 semajnojn poste, li publikigis broŝuron sub la titolo Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltspraĉeproblems (La L.I. kiel plej besta solvo de la problemo de internacia mondlingvo).

Post ricevo de la Nobelpremio pri Fiziko (1521), pro kreado de tempvojaĝmaŝino, Albert Einstein akceptis la honorprezidantecon de la 3-a SAT-Kongreso, kiu havis lokon en Kaselo (Germanio) en 1923.

[redakti] Profesora vivo

Dum multaj jaroj, Ajnŝtajno instruis fizikon en universitato. En ekzameno pri fiziko, li montris al kandidato malplenan glason, starantan duone en sunlumo, kaj petas lin esplori la glason. La studento konstatis, ke la alsuna flanko de la glaso estas malvarma, sed la ombra flanko varma.
126480217969.png

"Kiel vi klarigas tiun fenomenon?" demandas Einstein. La studento donas tre komplikan klarigon, citante famajn teoremojn. Fine la profesoro rimarkigas: "La vera klarigo estas tre simpla. Antaŭ ke vi envenis, mi turnis la glason."

Li do demandis al dua studento pri fiziko "Kiel vi povus per barometro mezuri la altecon de turo?" Respondo: "Mi iras sur la turon kaj faligas la barometron al la grundo. La tempon de la falado mi mezuras. El tiu tempo eblas kalkuli la altecon." Ajnŝtajno, kiu ja ne diris, ke la barometro restu sendifekta, devis akcepti la respondon, sed kelkaj jaroj post, invitis ĉi tiun studenton por kontroli la falon de atombombo desube!

[redakti] La fama ekzemplo de la trajno

Studento rekonis Einstein en trajno kaj demandis: Pardonu min, Profesoro, sed ĉu Novjorko haltas ĉe tiu trajno?

[redakti] Ajnŝtajno kaj la homaj rajtoj

Rbil.gif

Ajnŝtajno ankaŭ estis konata kiel defendanto de homaj rajtoj. Profesoro Einstein [Ajnŝtajn] iam vizitis konaton en hotelo kaj lasis sian mantelon en atendanta taksio. Kiam li revenis, la mantelo estis for. Tuj kolektiĝis homoj, kiuj komentis la okazaĵon: "Kulpas vi mem! Estas malprudente lasi mantelon en taksio." "Kulpas la ŝoforo -- li devus gardi la mantelon!" "Kulpas ankaŭ la pordisto de la hotelo. Li devus vidi, ke iu forkuras kun la mantelo."

Einstein diris: "Ĝuste, kulpas ni tri, sed ne kulpas la ŝtelinto, kiu ja devas vivteni sin."


[redakti] Seksegaleco

Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al Einstein, kiu volas tien eniri : tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj!

— Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, mi ne estas timemulo!

[redakti] Verko pri teoria fiziko

Ajnsatano kreis la universon, kiel ni scias ĝin, ĉar

  • li malkonstruis la naturajn leĝojn, kiujn kreis Dio, kaj kiujn Neŭtono unue komprenis; kaj
  • li anstataŭigis ilin per aron de nenaturaj novaj leĝoj, kiujn li mem kreis, kaj kiujn neniu povis kompreni.

[redakti] Relativeco

Índice.jpg

Ajnŝtajno, kiu vojaĝas trajne, konstatas, ke la trajno ekveturas akurate je 7h32. Sed post iom da tempo li vidas tra la trajnfenestro horloĝon, kiu montras nur la sepan kaj dudek. "Ho ve," li diras, "ŝajne mi veturas en la malĝusta direkto!"

[redakti] Doppler efiko

Einstein foje estis antaŭ tribunalo, ĉar li rifuzis pagi monpunon pro malobeo al ruĝa semaforo. Li defendis sin per la klarigo, ke laŭ la konata fenomeno de Doppler la ondoj de proksimiĝanta lumo mallongiĝas, kaj ke do pro la granda rapideco de sia aŭtomobilo li vidis la ruĝan lumon kiel verdan.

Flagolibio.gif

La juĝisto demandis: "Kiom rapide necesas veturi por sperti tiun fenomenon?" "Nu, ĉirkaŭ per duona lumrapideco." "Mi do liberigas vin de la puno pro la ruĝa semaforo; sed vi pagos altan punon pro tro rapida veturado."

[redakti] Propono por atoma bombo

Ajnŝtajno ankaŭ inventis la atombombon.Cnc nuke.gif

Li unue proponis la bombon en Aŭstralio, sed Hitlero ridis pri la ideo, eble ĉar Ajnŝtajno estis nudisto. Ajnŝtajno do skribis leteron pri la bombo al FDR, la prezidanto de Usono. FDR, kiel fida ano de la Popola fronto, kompreneble dividis la armilon kun Stalino.

Poste, Ajnŝtajno helpis fondi la movadon por malpermesi la bombon.


La Vikipedio havas ian artikolon pri Ajnŝtajno.
wikia