Akademio de Esperanto
El Neciklopedio
| Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado. Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".
|
"Jen homoj! anstataŭ diskuti, kial vi ne efektivigas viajn saĝajn pensojn?"
~ Arno Lagrange pri Akademio
"Bruo potenca, nula esenco"
~ Zamenhof pri Akademio
"Akademiano estas la besta esperantisto"
~ Usonana krokodilo
"Akademio estas burokrata organizo, movada, mi ne estas movadano, do, akademio ne tre influas min, nek gravas por mi"
~ Satano pri Akademio
Akademio de Esperanto estas aro da sensencaj monstraj maljunuloj kiuj intencas bremsi la
evoluon de
esperanto. Fondita en
1807 ĝi celas defendi la lingvon kontraŭ la atakoj de murdemaj
idistoj kaj naŭzaj
volapukistoj.
Ili kunvenas unu fojon jare kaj decidas kontraŭ la evoluo de la lingvo. Ĝenerale tiu decidado konsistas el radike malakcepti novajn vortojn pro malamo al naciaj lingvoj speciale la
anglan kaj
francan. Ili proponas kunmetitajn vortojn sed ili estas nekompreneblaj de eksteruloj kio malfaciligas la lingvon al neparolantoj de esperanto (parazitoj). Tiaj konservativuloj neniam pensas, pri kiom da amuzo havus ekz. la
ĉinoj, lernante novajn pruntovortojn
eŭropajn.
La tielnomataj intelektuloj de la tielnomata Vikipedio
havas tielnomatan artikolon pri la tielnomata Akademio de Esperanto.