Akrono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Akrono

Akrono estas kosmopolita urbo

"Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo."

~ Zamenhof pri fama loĝinto de Akrono

"Efetive, la malo povus esti vera"

~ mi

"Fakte, ito esas sofismo"

~ Idisto

Akrono estas ono de akro kaj urbo en Ohio, Usono. Ĝi estas la plej sankta urbo por sekvantoj de la profeto Bill W, kies disĉiploj ĉiujare faras pilgrimon tien je la 10-a de junio.

[redakti] Historio

Richard Wagner fondis Akronon en 1970 kiel movado por la rajtoj de senlaboruloj kaj malriĉaj laboristoj.

En 1984 naskiĝis tie LeBron James.

En 2010 Akrono efektive likvidiĝis; tamen kelkaj personoj kredas, ke ĝi ankoraŭ ekzistas kaj eble eĉ balotas por usonaj prezidentoj.

70 n

[redakti] Lingvaj aspektoj

Akrono havas propran UEA-delegiton, dissendliston kaj fojfojajn kunvenojn de esperantistoj. Malgraŭ tio, oni ankoraŭ ne konvertis la plimulton de akronanoj al nia celo.

[redakti] Slango

Nova pastro plendas al la urbestro de Akrono:

- S-ro Urbestro, vi tuj riparu la trotuarojn de nia urbo ĉar, dum la konfesado, la virinoj ĉiam diras al mi ke ili stumblis sur la trotuaro!

Sed la urbestro scias ke tiu frazo estas loka slango indikanta ke la virinoj ne estis fidelaj al siaj edzoj. Tiam, la urbestro ridegis kaj diris:

- Ne prizorgu, S-ro Pastro! La afero ne estas tiel grava!

- Ne ridu, S-ro Urbestro! La afero estas tiel grava ke eĉ via propra edzino jam stumblis trifoje ĉi tiun monaton!

[redakti] Ekonomio

Purell estas tujmansanigilo (ne konfuzu kun tujmesaĝilo), kies aktiva konsistaĵo (samkiel la mia) estas etanolo. Ĝin inventis la firmao Gojo Industries el Akrono, kiu vendis la produkton al Pfizer kaj poste Johnson & Johnson. En 2010 Gojo reaĉetis ĝin.

[redakti] Kulturo

Ḱia kulturplena urbo estas Akrono! Oni verŝajne povus verki tutan libron da informo pri la kulturo de Akrono. Sed kie komenci? Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus...

Sufiĉu do altiri la atenton de la legantoj al tiu grava problemo, lasante al ĉiu la zorgon trovi mem la ĝustan solvon.

[redakti] Vidindaĵoj

5505 n

Akronanoj vaste konas la ponton All-American Bridge (ĉiel usonan ponton), ĉar oni ŝatas salti al sia morto el ĝi. Do en 2009, la usona registaro aprobis projekton por konstrui barilon je la flankoj de la ponto kaj do malhelpi sinmortigantojn. La projekto, kiu kostis preskaŭ du milionojn da usonaj dolaroj, kompletiĝis en Decembro 2011. En Junio 2012, iu surgrimpis la barilon kaj saltis al sia morto tamen.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ne vidu ankaŭ



Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation
Aliaj lingvoj