Aktoro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3

"Granda parolo, sed malgranda volo"

~ Zamenhof pri aktoroj

"Kia sufloro, tia aktoro"

~ Denove Zamenhof

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri aktoro

"Un de la marveloza paradoxi di la profesiono di aktoro, es ke li povas pasigar su de Napoleon o Marko Antonio a Baptopatro di la Mafia o patro di Superman"

~ idisto mensoge pri aktoro
Wj

" Mi ne volas lerni tian imperiisman lingvon."

~ Carly pri Esperanto


Aktoro (Ho Zamenhofo!) estas persono, kiu mensogas en teatro, televido aŭ en filmo kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj aktoroj, iam nomataj mensoguloj. Profesiaj aktoroj studas sian fakon en aktoraj konservatorioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu estas nura ŝajnigado. Aktoro volas spektanton trompi. Korpo de porko!

[redakti] Memora problemo

Estis iam-fama aktoro kiu havis gravan problemon. Post kiam li maljuniĝis li ne povis memori siajn liniojn. Pro tio li ne akiris laboron dum pluraj jaroj. Finfine li trovis teatron kie la direktoro konsentis dungi lin. La aktoro estis plena per ĝojo kaj promesis akti kiel eble plej bone.

La direktoro diris "Via parto estas la unua kaj la plej grava parto, kaj ĝi havas nur unu linion. Portante rozon, vi devos malrapide marŝi sur la scenejon. Vi tenos la rozon inter unu fingro kaj la polekso, elegante levos ĝin al via nazo, profunde flaros la floron, paŭzos, kaj diros kun evidenta plezuro, 'Ho, la mirinda parfumo de mia amatino!' Ĉu vi komprenas?"

2509

"Ho jes, ho jes, sinjoro! Mi komprenas tute! Mi faros ĉion perfekte!" entuziasme respondis la maljuna aktoro.

La aktoro prov-roladis sian parton multfoje ĝis la unua prezento de la dramo. Tiam la kurteno leviĝis, la aktoro inspiris profunde, marŝis sur la scenejon, kaj klare prononcis siajn vortojn "Ho, la mirinda parfumo de mia amatino!". La aŭdantaro ridante eruptis kaj la konfuzita aktoro foriris la scenejon. La direktoro kriegis al la aktoro "Vi, tuta stultulo, kotkapulo, napokapo — vi ruinigis min!"

"Sed, kion, kion, vi diras?" balbutis la ŝokita aktoro. "Ĉu ne mi rememoris la vortojn perfekte?"

"Ho, jes, idioto, tion vi faris senerare! Sed vi forgesis porti la rozon!"

[redakti] Problemo pri fameco

Sean Connery ĉeestas lunĉon kun sia komerca direktoro. Sean iras al la necesejo kaj revenas post kelkaj minutoj. La antaŭa parto de lia pantalono estas malseka.

La direktoro, rigardante la malsekon, enketas,"Sean, kio okazis? Ĉu vi malsanas?"

"Ne, mi estas tute sana," respondas la filma stelo, "Estas nur ĉar ĉiufoje kiam mi vizitas komunan urinejon, kaj mi estas urinanta, la ulo apud mi ĉiam turnas sin al mi kaj diras,"Hej! Ĉu vi ne estas Sean Connery?"

[redakti] Ĵuro

Iu fama filmaktoro devis esti atestanto en juĝejo. Solene li deklaris tie: “Mi estas la plej eminenta aktoro en la mondo.” Post la kunsido, liaj amikoj mokis lin kaj unu el ili ŝerce demandis: “ Ĉu vi ne laŭdis vin iomete tro bombaste?” “Absolute ne,” respondis la filmstelo, “vi ĉiuj scias, ke mi abomenas, eĉ en eta maniero laŭdi min mem. Sed en ĉi tiu okazo mi estis ligita per la ĵuro, kaj mi devis diri la tutan veron.”

[redakti] Tute senrilata stultaĵo

Odoroj influas la kvaliton de sonĝoj. Agrablaj odoroj havigas pozitivajn sonĝojn, aĉaj odoroj la malon.

[redakti] Aliaj toroj

Akumulatoro - aligatoro - alternatoro - amatoro - aspiratoro - astoro - aŭditoro - aŭtoro - bukcinatoro - ĉarpiigatoro - denominatoro - desintegratoro - detektoro - diktatoro - dilatatoro - direktoro - doktoro - editoro - ekvatoro - elevatoro - elkavatoro - elkavigatoro - elprematoro - esplordoktoro - estingatoro - etikedatoro - evakuatoro - faktoro - fetoro - generatoro - gladiatoro - indikatoro - induktoro - inhibitoro - iniciatoro - injektoro - inkubatoro - inkvizitoro - inspektoro - instruktoro - integratoro - interuptoro - irigatoro - kalkulatoro - kantoro - karburatoro - Kastoro - klitoro - koadjutoro - komparatoro - komputoro - komutatoro - kondensatoro - konstrusektoro - kontaktoro - kontoro - konvektoro - konvertoro - kreditoro - kundirektoro - kuratoro - kvestoro - lektoro - levatoro - liktoro - malmodulatoro - mentoro - monitoro - motoro - najlatoro - Nestoro - numeratoro - obturatoro - operatoro - oratoro - oscilatoro - pastoro - perkolatoro - postulatoro - pretoro - printatoro - produktoro - prokuratoro - promontoro - pronatoro - prosektoro - prospektoro - putoro - radiatoro - reaktoro - receptoro - redaktoro - redemptoro - reflektoro - reformatoro - refraktoro - registratoro - rektigatoro - rektoro - relajsmotoro - repetitoro - resonatoro - retoro - rezistoro - rikoltatoro - rotoro - ruptoro - sektoro - senkremigatoro - sintezatoro - skarifikatoro - solicitoro - statoro - sterilizatoro - stertoro - tabulatoro - teksatoro - toro - totalizatoro - traktoro - transduktoro - transformatoro - transistoro - uzurpatoro - vektoro - vibratoro - vicaktoro - vicdirektoro - vickvestoro - vicrektoro - videoregistratoro

Content Navigation
Aliaj lingvoj