Akuzativo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


AVERTO! Tiun ĉi artikolon, laŭ dezirojn de idistojn uzas akuzativo ĉiumomenten, kaj laŭ deziro de esperantistoj ĝi tute malaperas kiam temas pri Esperanto.


Instruado

"Estas nur unu afero en la mondo pli malbona ol esti la subjekto de klaĉo, kaj tio estas ne esti la subjekto de klaĉo"

~ Oscar Wilde pri akuzativo

"Me sempre renkontras mis'uzado di akuzativo en Esperanto di mem multa Europani"

~ idisto pri akuzativo

"Akuzativo estas tute freneza afero"

~ Usonano pri akuzativo

"Bonan tago"

~ Germana komencanto

"La akuzativo estas bona ekzemplo"

~ Budo pri akuzativo

"Akuzativo estas objekto por meti ĝin en sia pugo"

~ ekskrokodilo pri akuzativo

"Envia moko sukceson ne detruas"

~ Zamenhof pri idistoj

"Mi kutime ne eraras ĉe la akuzativo, ĉar mia lingvo havas ĝin"

~ Milokula Kato pri akuzativo

"La lingva kaj kultura genocido en la manoj de la italoj de la anglo-usona koloniigo tra la ĉefaj italaj TV."

~ Era Onlus pri akuzativo


Mnva
Fotos da Noely 055

Esperantisto ne akuzativisto...

Akuzativo (antaŭreforme aĥuzativo) estas gramatikaĵon nemalhaveblan en Ido, lingvon parolatan de ĉiujn idistojn, ili preferas uzi ĝin ĉiam, eĉ troigen. Laŭ idistojn ĝi estas tre grava ĉar:

  • Montras celon de movon.
  • Anstataŭas la prepoziciojn
  • La lingvo estas pli belan ol sen ĝin.

Tamen, esperantistoj malakceptas ĝi ĉar tio estas arkaismo kaj malfaciligas la lernado de la lingvo mem. Zamenhof konsideris ĝi kiel malmoderna kaj estis multe pli demokratia kaj moderna ol Belfrunto Iskarioto, kaj li malaperigis la akuzativo por plibonigi la lingvo. Kvankam ĝi estis konsiderata kiel "malfacilaĵo" de Zamenhof, hodiaŭ la plimulto de la esperantistojn senerare uzas ĝi pro la facilecon kaj logikon.

La plimulto de e-istoj havas nenian kleran konon de la Eo-gramatiko, kaj ili ankaŭ tute ne interesiĝas prie. Ili ne scias kio estas tranzitiveco, netranzitiveco, verbaspektoj, akuzativo, participoj, ktp., kaj sekve fuŝe uzas tion. La e-istoj celas nur du aferojn: la finan venkon kaj turismi/hobii pere de Esperanto. Iujn aliajn celojn kaj interesojn ili ne havas. Eble ankaŭ tio estas kaŭzo de la fiasko de Eo.

6IjA

[redakti] Graveco

6010991.a00f74a8.m
Iam estis junulino, kiu hejmen venis post sia unua IJK. Diris ŝi al sia patro: "Paĉjo, mi pardonpetas, sed mi ne plu estas virgulinon."
Respondis la patro kolere: "Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj, kaj vi ankoraŭ NE REGAS LA AKUZATIVON!

[redakti] Dia kreado

Akuzativo estas tiel grava ke ĝi estis kreita de Dio mem, kiel diras Genezo 1: 26-27.

26. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon: en formo de la finaĵo N. Li kreis ĝin. 27. Kaj la Spirito diris: fruktu kaj multighu kaj plenigu la verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj depost tiam ĉiuj verduloj uzas la akuzativon en troa abundo.)
1423 o

[redakti] Abomeno

La plej abomeninda trajto de la gramatiko de Esperanto konsistas en la maniero en kiu la objekta kazo (akuzativo) esprimiĝas. Por tio ĝi preskibas aldonon de finaĵo "-n". Tio kauzas gravajn problemojn ĉe neesperantaj propraj nomoj. La kutimaj manieroj solvi la problemon estas la jenaj:

1) fuŝuzi Espernaton kaj ne indiki la akuzativon. Tio estas la plej kutima "solvo", kaj ĝi "harmonias" kun la cetera fuŝuzado de la akuzativo. 2) alglui la esperantan finaĵon al la nomo, tiel kreante hibridan vorton, kiu ne apartenas al iu lingvo. Pro fonetikaj kaŭzoj, tio tamen ofte ne eblas. 3) esprimi sin tiel, ke propraj nomoj neniam aperas en objekta frazpozicio. Tio tamen estas malfacila arto, apenaŭ praktikebla en konversacia parolo. 4) esperantigi ĉiujn proprajn nomojn. Tio estas tamen utopia entrepreno.

Tiuj malfacilaĵoj estas vere abomenaj. Ili ne igas Esperanton rekomendinda kiel internacian lingvon. En internacia komunikado, plej diverslingvaj propraj nomoj personaj, komercaj kaj geografiaj ludas tre gravan rolon. Lingvo en kiu tiuj ne povas esti uzataj senprobleme, ne taŭgas por tiu funkcio.

La problemo povus esti solvata utiligante prepozicion anstataŭ. Ĉiuj aliaj kazrilatoj ja esprimiĝas en tia maniero. Tiel la lingvo iĝus pli harmonia, kaj tio verŝajne ankaŭ faciligus la lernadon de la ĝusta uzo de la akuzativo. Taŭga formo de akuzativa prepozicio estus "na". (Etimologio: La Zamenhofa -n sekvata de "a", kiu ekzemple en la hispana utiliĝas kiel akuzativa prepozicio ĉe personoj. Cetere, en la rumana ekzistas pli ĝenerale uzata akuzativa prepozicio "pe". ) Formo nal’ (= na la) tolereblus same kiel del’ (= de la).

[redakti] Atentu!

Uahh! En diskuto pri akuzativo nepre nur partoprenu, se vi spertas pri ties uzo! Memkompreneble humuron ni severe malpermesu!!!

3609 n

[redakti] Neesperanteco

Esperanto havas ne akuzativon, sed malsubjektigan adpozicion -n. Tamen Esperanto enhavas neniun memstaran elementon unuliteran, do tiu -n ne povas funkcii nek kiel prepozicio nek kiel postpozicio. Estante konsonanta, ĝi ne taŭgas kiel prefikso. Restas nur unu ebleco – aldoni ĝin fine de vokal- aŭ diftongofina vortunifurmo aŭ personaj pronomoj.

Detala studo de la Fundamento montras, ke la akuzativo ne estas deviga. La 16 reguloj diras nur, ke la akuzativo havas la finaĵon -n, sed ne difinas, kiam oni devas uzi ĝin.

[redakti] Malfacileco

Por francoj estas malfacile aŭdi la finan "N" konsonanton, krom se temas pri nazala sono al kiu ili estas alkutimitaj (kiel en "un"). Ankaŭ la poloj havas similan problemon kaj tial ili aldonas kroman vokalon por ke la "n" konsonanto distingiĝu pli bone. Estas ĝuste tia prononcmaniero kiu ne plaĉas en la disaŭdigoj de la Pola Radio, precipe kiam tio multfoje ripetiĝas. (Ni salutas niajn@ karajn@ geaŭskultantojn@) Ĉikoncerne oni preferas la germanan prononcon...

[redakti] Bebeco

Estas rimarkinde, ke ĉiuj kiuj kritikas la akuzativon uzas bebo-frazojn por montri ke ĝi estas senutila.

[redakti] Kiel neforgesi ĝin

VKKD96-Carina b

kantistino, ne akuzativistino

La objekton oni evidente metu ĉiam komence de la propozicio - por ja ne forgesi sia akuzativo! :)

[redakti] אקוזאטיוו

אַקוזאַטיוו איז דער (צווייטער נאך דעם נאמינאטיוו) פֿאַל פון א זאכווארט וואס אין גראמאטיק איז דאס באנוצט אנצומערקן די דירעקטער אביעקט פון א פארענדער צייטווארט, דאס איז ווען מען באנוצט זיך מיט א הויפטווארט דירעקט נאך א צייטווארט.

צ.ב.ש. דער מענטש האט אויפגעהויבן דעם טיש, די מאמע האט געעפֿנט די טיר. דער רבי האט געגלעט דאס קינד. א.א.וו.

דאס איז ווי די אות ה אין לשון קודש. ווען עס איז עקסטערע ווערטער איז דאס געוויינעליך: מיט, צו, אונטער, אויף´ א.א.וו. ווען דאס איז באהאפטן שרייבט מען דאס: -ן, דעם. א.א.וו.

[redakti] Accusativi linguarum diversarum

2067 n

La fakto ke aliaj lingvoj ne havas similan gramatikan funkcion samkiel la "akuzativo" estas malfortega argumento kontraŭ akuzativo en Esperanto, samkiel paralela argumento POR akuzativo testamentigus chi tian gramatikeron en pluraj lingvoj tra la mondo. La fakto estas, ke Zamenhof elektis montrilon gramatikon por distingi inter subjekton kaj objekton, kiel, eble, la plej simpla maniero fari tian distingon.

Quod accusativum indicat, crasse scriptum est:

[redakti] Akuzativo hodiaŭ

La angla havas vestiĝon de akuzativo en uzo de pronomoj, kaj la rusa vaste uzas akuzativon. La latina mortis antaŭ jarcentoj kun akuzativo plene en uzo.

[redakti] Instruado

Iama instruisto de Esperanto en Hispanio estis fame konata (k ne temas pri spritaĵo, sed pri vera okazaĵo), ĉar li kutimis diri "Per mia metodo oni neniam forgesas la akuzativo". Jorge Camacho kreis siatempe sian senmortan varianton: "Per mia metodo oni neniam la verbon".

[redakti] La deveno de la nomo laŭ Bertilo

1903 n

Bertilo opinias ke akuzativo ne estis kreita de Dio! Almenaŭ li kredas ke la nomo "akuzativo" ne estas tute dia:

Vortoj kiel "artikolo", "adjektivo" kaj "akuzativo" havas verŝajne diversajn historiajn klarigojn, sed mi ne pensas, ke tiuj "klarigoj" estas tre interesaj en tiu ĉi diskuto. Kial la ideo "akuzo" ŝajne rolas en la vorto "akuzativo"? Tio tute ne estas grava _nun_, laŭ mi. _Nun_ la ideo "akuzativo" havas nenian rilaton al akuzado. Tial la propono "akuzokazo" estas fakte multe malpli bona ol la tradicia "akuzativo" (kiu ne estas kunmetaĵo en Esperanto). La proponoj "iĝkazo" kaj "agata kazo" estas nur strangaj sensencaĵoj, laŭ mi. Sed kiel do oni povus nomi tiun kazon en pli simpla kaj komprenebla maniero? Tio ne estas facila demando, ĉar "akuzativo" ne estas la sama afero en ĉiu lingvo, kiu havas ian kazon, kiun oni kutimas nomi tiel. Verŝajne ekzistas iuj lingvoj, kiuj uzas sian akuzativon nur kaj sole por montri la objekton de ago. En tiaj lingvoj oni povus bone uzi la nomon "objektokazo". Sed en ekz. Esperanto la t.n. akuzativo estas uzata por multaj aliaj aferoj, kiuj tute ne rilatas al objekto de ago. Tial mi decidis en mia gramatiko (PMEG - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) uzi plejeble simplajn nomojn, kiel "N-finaĵo" kaj "N-formo". En Esperanto ja temas simple pri la finaĵo "N", kiu montras diversajn aferojn. Plian nomon oni ne bezonas, kiam oni parolas nur pri Esperanta gramatiko.
Insulo

[redakti] 宾格

宾格(英语:accusative case、casus accusativus,又称:直接受格)表示一个动词直接宾语的名词或一个前置词的宾语。

几乎所有的语言都有宾格,但通过名词变格表达宾格的语言比较少,其中包括拉丁语、希腊语、德语、俄语、芬兰语、维吾尔语、蒙古语、满语、土耳其语、冰岛语、古典阿拉伯语、波兰语、匈牙利语、捷克语、斯洛伐克语、克罗地亚语、塞尔维亚语、阿尔巴尼亚语、羌语、锡伯语、鄂伦春语、赫哲语、韩语和藏语(通过变化施动者为具格而间接体现宾格)等等。世界语也用名词变格表达宾格。

不通过变格体现宾格的语言,则会使用虚词和语序来表达这个意义。例如:漢語, 英语、荷兰语、法语、意大利语、西班牙语、葡萄牙语、泰语、越南语等等。

例如,名词词尾变化较少的英语,在少数一些代词中存在宾格(例如whom是who的宾格形式;him是he的宾格形式)。但是在英文的名词中,主格和宾格形式完全一致,没有任何变化,因此必须通过“SVO”的结构,区分主语和宾语。德语或拉丁语就不需要这样。

舉例來說,「The hunter kills the tiger.(猎人杀死老虎。)」與「The tiger kills the hunter.(老虎杀死猎人。)」此二句中,主语及宾语完全是由语序的正反区别的(和汉语一致),因此这两句的主宾相反是因为语序相反造成的。

以德語舉例,「Der Jäger tötet den Tiger.」與「Der Tiger tötet den Jäger.」(語意同上)此二句中,主语及宾语是由名词的变格(在此二句中体现在冠词上)区别的,因此这两句的主宾相反不是因为语序相反造成的,而是名词的格位不同造成的。因为在德语中,將这两句话颠倒,意思也完全不变(和汉语相反):「Den Tiger tötet der Jäger.」與「Den Jäger tötet der Tiger.」这两句话的意思分别和前述两句话意义相同。

在英語裡,who / whom和he / him在不仅仅是主格和宾格的关系,也是主格和与格的关系(例如:「I gave him the present.」);在古英语中有很明显的区分,him是与格,hine是宾格,这个双重性使得很多學習英语的学生没有意识到英语中宾格和与格的不同。

[redakti] La akuzativo kaj poezio

2681 n

La akuzativo estas la temo de multaj belaj poemoj.

Malgranda ekzemplo, de Julia Bagio:

La libro gramatika
estis ne sufiĉe dika.
Por pli kompleksa vivo,
jen la akuzativo.
Metu do la kazon
en ĉiun vian frazon!

[redakti] இரண்டாம் வேற்றுமை

கட்டற்ற கலைக்களஞ்சியமான விக்கிப்பீடியாவில் இருந்து. இரண்டாம் வேற்றுமை என்பது பெயரின் எழுவாய்ப் பொருளைச் செயப்படுபொருளாக வேறுபடுத்தும் வேற்றுமை ஆகும். இது செயப்படுப்பொருள் வேற்றுமை என்றும் வழங்கப்படும். இரண்டாம் வேற்றுமையின் உருபு 'ஐ' ஆகும்.

[redakti] Duobla akuzativo

82 N

Du rektaj komplementoj apud la sama verbo, ekz: "oni min sciigis gravan famon". Ĝi estas gramatika eraro.

[redakti] Akuzativo kun infinitivo

Akuzativo kun infinitivo. En ĉi tiu frazkonstruo apud la rekta komplemento staras infinitivo, kiu signas la agon de l' rekta komplemento. En Esperanto la AKI estas uzata nur post la verboj de perceptado (vidi, aŭdi, senti); ekz. mi vidis lin fali; mi aŭdis lin paroli, ktp. Ĉi tiu formo propre ne estas "klasika", tamen, mem Zamenhof rekte konsilas ĝin anstataŭ la peza predikata adjektivo: mi vidis lin falanta; mi aŭdis lin parolanta.

Ĉe aliaj verboj AKI ŝajnas kontraŭa al la Esperanta lingvospirito. Do frazoj, kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; havas subjekton en akuzativo!

Alivorte por klarigi la aferon, accusativus cum infinitivo colligatio est casus accusativi munus grammaticum subiecti habentis et infinitivi munus obiecti habentis. Accusativus cum infinitivo in conjunctione cum verbis sentiendi apprime in lingua Latina adhibetur:

  • Audio eum epistulam scribere
  • Ea colligatio interdum atque aliis linguis adhibetur:
  • It tears me apart whenever I hear him cry (Lingua Anglica: "Quotienscumque eum plorare audio, me dolet multo").
  • Ik zag hem naar buiten gaan (Lingua Batava: "Eum exire vidi").

[redakti] Akuzativo kun participio

5072 n

Oni uzas la akuzativon kun participo poste kelkaj verboj, accusativum cum participio colligatio est verbi sentiendi et membri compositi ex obiecti moenus grammaticum subiecti habente atque participio. Ea colligatio apprime in linguae Latinae atque in linguae Graecae antiquae adhibetur invicem infinitivi:

  • Video gladiatores pugnantes / Video gladiatores pugnare.
  • saepius audio homines in aquam magnis clamoribus insilientes aut aliquem hominem miserum identidem clamantem

[redakti] Idista opinio

Akuzativo esas (en la deklino-sistemo di la lingui Greka, Latina, Germana, Rusa, e c.) la kazo di la komplemento direta.

Uli nomizas ta n « akuzativo », sed la vorto ne esas vere justa; nam Ido ne deklinas kae konseque ne havas plu multe kam la Franca oŭ l'Italiana, exemple, nominativo, akuzativo e. c., quale la Latina, la Germana kae altra linguo.

[redakti] Neceso de akuzativo

En Progreso, VII, p. 103, en Remarko da Sro Couturat : « L'ordino ne sufichas por evitar la dusenceso. Yen exemplo :

« Quon divenus l'uneso di la L. I. qua esas la kondiciono di lua progreso e di lua suceso? »

Esas neposibla, en tiula frazo, transportar divenus ghis la fino, pos omna komplementi kae relativa propozicioni, qui povus esari mem plu multaj kae plu longaj. Do l' akuzativo esas utila kun divenari, malgre omna teoriala objeciono. Cetere chu l' atributo di divenari ne indikas anke la objekton, la skopon? Ghi darfas do indikesarighi per l' akuzativo same kam ordinara komplemento. »

Kae en VII, p. 351, oni trovas sub la plumo di Paul di Janko :

« Semblas a me tote indiferenta chu oni nomizas kom akuzativo oŭ kom formo di atributo la formo F. que, qua korespondas en Ido a la formo : quon. L' utileso di omna du restas la sama. Pluse me remarkigas, ke la sama rezonoi kam pri divenari, valoras anke por la verbo esari, konseque ke oni devos anke uzari tian formon kun tica, malgre ke tio semblos al multi kom mem plu stranja kam l' akuzativo kun divenari. Fakte se me devas dicari : Quon divenas aquo per varmigo? me devos anke dicari : Quon esos pos varmigo la nuna aquo? Respondo : Ol esos vaporo. La sama formo uzesas anke en F. : Que sera l'eau après avoir été chauffée? kae qua shokesas da la vorto «akuzativo» povas parolar anke en Ido pri formo di atributo, nam ne la nomizo importas ma l'expreso klara kae preciza. »

Se la homo poke instruktita sucesas nur tre desfacile aplikari l'akuzativon (lon montras l'Esperantisti kay ante li la plebeo Latina), tia homo komprenas frazon quiu aplikas ghin saje. En la vivo omnadia, tia kazo esas kompliko neutila, kae jenanta, quiale omna kompliko. Ibe l'inversigo di la subjekto povas kae devas proxime reduktesari al kazo ube quia, quiu, quio divenas komplemento direta kae preiras la subjekto : quiu me vidas? evidente diferanta de quiun vidas me? oŭ : quiun me vidas?

2706

[redakti] Sisterona akuzativo

564123 n

Sisterona akuzativo (kiu devenas de la franca urbeto Sisteron) estas Esperanto-gramatika termino kun la signifo "speciala uzo de akuzativo, kiam oni devus uzi nominativon, permesata nur en Sisteron". Tiun gramatikan uzon spertuloj ĉefe faras, kiam oni iras en Sisteron, kiam ni estas en Sistero aŭ kiam ni ankoraŭ ne eliris el Sistero.

[redakti] Ekzemploj

  • *Sur la tablo restas unu solan teleron.
  • *Nia hundo iĝis monstron.
  • *Morgaŭ venos du gastojn.

[redakti] Forgesativo

Forgesativo estas "akuzativo forgesata". :)

Ne forgesu ĝi
akuzativo bona
jam forgesita!

Lernu akuzativo2

[redakti] Fina klarigo

7269 n

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne komprenis kion ni diris, legu sub la plej eble simplaN klarigoN pri akuzativo:

Αιτιατική είναι η πτώση που μεταχειριζόμαστε όταν θέλουμε να προσδιορίσουμε την αιτία, λόγω της οποίας κάποιο πτωτικό μέρος του λόγου, ενεργεί ή πάσχει.

Με χρήση της αιτιατικής απαντούμε στην ερώτηση ποιόν;

Οι πτώσεις είναι: η Ονομαστική, η Γενική, η Αιτιατική και η Κλητική. Στην αρχαιότητα υπήρχαν περισσότερες πτώσεις (Δοτική).

Τα πτωτικά μέρη του λόγου είναι : το Άρθρο, το Ουσιαστικό, το Επίθετο, η Αντωνυμία και η Μετοχή.

Σε αιτιατική πτώση είναι συνήθως το αντικείμενο μιας πρότασης.

Η αιτιατική ήταν μία από τις πλάγιες πτώσεις της αρχαίας ελληνικής γλώσσας.

[redakti] Konkludo

Bone ke vi atingis la konkludon ke Esperanto ne estas facila lingvo. Se vi tiel daŭrigos, vi fine ekvidos ke entute kompari lingvojn laŭ facileco eblas nur sur rasisma bazo.

[redakti] Vidu ankaŭ

0842 n
Content Navigation
Aliaj lingvoj