Akvo
El Neciklopedio
"La afero ne brulas"
~ Zamenhof pri akvo
"En Japanio oni rekte trinkas kaj uzas por kuirado la kranakvon. Sed la akva fonto estas malpurigita de radioaktiveca materio"
~ Meduzo pri akvo
Akvo (etimologie el la latina aqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1 (de numero de atomoj, sed maso de la oksigeno en la kombinaĵo estas 8-foje pli ol tiu de la hidrogeno). Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0 °C ĝis 100 °C sub norma premo, kaj estas preskaŭ tiel grava en biologia funkciado de homa vivo kiel la alkoholo. Sub la fandopunkto de 0 °C, ĝi estas en solida formo, glacio, tre utila por uzi kun viskio; super la bolpunkto de 100 °C, ĝi utilas por saŭno.
Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Se ne estus akvo, oni povis piediri de Ameriko al Eŭropo, do, multe pli malmultekoste vojaĝi ol hodiaŭ.
Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj neraciaj animaloj, homoj trinku bieron kaj kafon.
[redakti] Kemio
Akvo estas tre simpla kemia kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva, sekve, oni povas ludi per glacikubetoj dum trinkas alkoholaĵojn.
[redakti] Biologio
Akvo estas la plej necesa substanco por ĉiu vivanto, krom la biero kaj la kafo ĉar sen ĝi, oni biero kaj kafo estus nur netrinkreblaj polvoj. Akvo estas tre bona solvilo, kaj dissolvas multajn specojn de substancoj, kiel salon kaj sukeron.
[redakti] Fizikistaj demandoj
Dum fizika kongreso, profesoro demandis:
- La hodiaŭa demando estas: se oni prenas kelkajn fajrojn kaj metas ilin en lokon plena je fantomoj, ĉu tio malhelpas la ŝutado kaj ŝirado de la akvo de la mondaj riveroj?
Post kelka tempo, oni respondas:
- Mi provos respondi: Tio fakte dependas de la tipo de fantomoj. Ili povas fari ĉion kion ili volas al la riveroj post via eksperimento. Mi ne scias kion fantomoj pensas pri fajro... Ĉu vi jam intervjuis fantomon?
La palestranta profesoro diras:
- Ĝuste! La fakto estas tio, ke ili povas fari ĉion kaj ni ne povas eviti... Mi provis intervjui kelkajn, sed ili nur parolis Volapukon. Pri via antaŭa demando, jes! Mi fumis iom da nigra teo... estis tre plezura!!
Iu kontraŭdiras:
- Verŝajne vi ne estis en spiritista renkontiĝo. Mi dubegas ke fantomoj parolus Volapukon tie!!! Respondante la unua demandon, mi pensas ke ĉio interrilatiĝas. Do mi pensas ke la fajro ĉe la fantomoj, povus ex kontribui por la tutaĵa varmiĝo. Sed ankaŭ ĉi profunda debato igis mian edzinon alporti al mi panon kun fromaĝo kaj gujavaĵo.
La profesoro finfinas la palestro:
- Pri la fantomoj kiuj parolas volapukon mi volas paroli gravegan aferon. Zamenhof savis la mondon de invado. la volapukanoj vere devenas el alia planedo kaj ili sendis kelkajn reprezentantojn por disvastigi ilian lingvon sur tero preparante nian mondon por la invadon. Sed Zamenhof estis klarigita pri tio, kaj la spiritoj verdaj el la verda mondo MELEKO inspiris Zamenhof krei la internacian lingvon kiu nomiĝus melekon sed Zamenhof ne akordis pri tio. Li nur akordis pri la koloro verda esti simbolo de la lingvo.