Alĝerio
El Neciklopedio
"Avarulo avaras, heredantoj malŝparas"
~ Zamenhof pri alia afero
"Mi neniam kredis la potencon de la vero. Sed estas jam multe, se oni scias, ke ĉe samaj kondiĉoj la vero pli fortas ol la mensogo"
~ Albert Camus pri Alĝerio
"Germanoj konstruas en Alĝerio grandegan moskeon"
Alĝerio (nacilingve Mauretania Caesarensis) estas afrika lando, kiu venkis Francion post honta invado. Ĝi fariĝis sendependa en 1962.
La nomo de la lando venas el Al-ĝerio, t.e., "la ĝerio", t. e., "la ĝer-lando", aŭ "la lando de ĝeroj". Ĝero, kompreneble, signifas "ero da ĝo". Segve "Alĝerio" signifas laŭlitere: "La lando de ero de litero Ĝ". Logike, la ero de litero Ĝ estas la ĉapelo. Finfine oni vidas, ke la nomo de la lando signifas "La lando de Ĉapelo" aŭ "Ĉapelio". En Alĝerio, la oficiala lingvo estas Esperanto. La registaro volas forviŝi la berberan kaj la francan lingvon kaj volas ke la popolo parolu la klasikan esperantan lingvon. La influo de Esperanto-movado en Alĝerio oni povas vidi per la verda stelo kiu aperas en nacia flago.Enhavo |
[redakti] Natura vivo
La ĉefa vivulo de Alĝerio estas la sablo. Ekzemploj de endanĝerigataj specioj, kiuj vivas tie estas bizono, elefanto, tigro kaj kivio.
[redakti] Geografio
La ĉefaj urboj de Alĝerio estas Alĝero (tri milionoj da loĝantoj), Irano (700 mil), Konstantinoplo (600 mil) kaj Anaba (400 mil).
[redakti] Esperanto-movado
La alĝeria nacia esperanto-movado oficiale naskiĝis en 1962, kiam Alĝerio internacie rekonate sendependiĝis el la kolonia regado de Francio. La unua internacia rekontiĝo estis kontraŭ Bulgario en januaro 1963. Enlande la e-asocio ricevis la kromnomon "la fenekoj". La alĝeria teamo dufoje sinsekve kvalifikiĝis por la UKoj - tiu de 1982 kaj 1986, kaj kvar jarojn poste, en 1990 gastigis la Afrikan E-rekontiĝojn de Nacioj. En novembro 2009, la e-asocio venkis la nordafrikan konkuran asocion de Egiptio por sekurigi al si partoprenon en la UK en Sud-Afriko.
[redakti] Ido-movado
Listo de nuntempe vivantaj idistoj en Alĝerio:
- Sofiane Morchedi, nr. 6 Said Ayad Strado, El Eulma, 19000 Setif
[redakti] Idista terorismo
La seciono di Al-ULI en Maghrebio (nord-Afriko) asertis esiar responsiva pri la suocida atento dum quiu dek esperantisti mortigesis kay 35 plusa vundesis, tale raportis la Idista kanalo di l' Idujo, Al-Idirao. Granda kamiono kontenanta exploziloyn kun forta potenteso vehata da suocidanta teroristo quiu evis duadekon de yari, lansesis pasinta-merkurdie kontre l' Algheriana Esperanto-klubo en Laĥdario, sudeste de Algher.
| Terorisma Afriko | Alĝerio · Egiptio · Kartago · Libio · Maroko · Sudano · Tunizio · Okcidenta Saharo | |
| Ruza Afriko | Burkinujo · Edur-Bordo · Gambio · Ganao · Gvineo · Liberio · Maŭritanio · Nigero · Niĝerio · | |
| Ĝangla Afriko | Angolo · Edeno · Kameruno · Centr-Afrika Respubliko · Ĉado · Demokratia Respubliko Kongo · Ekvatora Gvineo · Gabono · Respubliko Kongo | |
| Komerca Afriko | Burundo · Ĝibutio · Eritreo · Etiopio · Kenjo · Madagaskaro · Malavio · Maŭricio · Mozambiko · Rodezio · Ruando · Somalio · Tanzanio · Ugando · Zambio | |
| Apartisma Afriko | Bocvano · Israelo · Lesoto · Sud-Afriko · Svazilando · Zululando |
