Alabamo
El Neciklopedio
"Kie maldike, tie rompiĝas"
~ Zamenhof pri Alabamo
Alabamo estas subŝtato de Usono, el kie oni foriras ludante banjon. Tie ne plu loĝas Suzana.
[redakti] Scienco kaj teknologio
Sciencistoj de Alabamo eltrovis manieron malbruligi pomarbojn trafitajn de fulmoj. La metodo konsistas el la diskriado de sableroj trans la celulojn de la kreskaĵoj, kiuj tiel ekproduktas substancon kapablan veki formikojn kaj aliajn fiŝojn, kiuj sinsekve skuas la ĉirkaŭan aeron, produktante alfluojn de elektreroj kiuj plibonigas la sanon de la planto. Tiu eltrovo, laŭ la sciencistoj, kapablos solvi multajn el la nuntempaj problemoj, kiel la monda varmiĝo, la manko de laboro kaj aliaj gravaĵoj.
- "Nia simpla, sed transiriga eltrovaĵo, kvankam ne samgranda kiel la ŝtonoj de Menelao, nek sambela kiel la rakontoj pri la plej komprenema sinjorino de la tuta Germanio, nek samdaŭra kiel la japanaj montoj mirindaj, nek samtaŭga kiel la teoremoj de Pitagoro, estas apenaŭ kredebla, tia estas ĝia gravo por la vivo de la moderna homo. Dank'al ĝi, la tuta kaŭzo de la fantomoj de la hindaj kasteloj disŝiriĝas, kaj tio estas granda faraĵo, mi devas aldoni", diras Hui Neng, estro de la sciencistaro, rilate al sendormiga problemo kiu afektis tiu regiono de la planedo.
La usona registaro vidas grandajn ekonomiajn eblojn en tiuj okazaĵoj, sed sintenas zorgeme por eviti konfliktojn kun la ĉirkaŭaj landoj, kiuj envias kolere la situacion.
[redakti] Subŝtata Himno
Mi foriris Alabamon
kun la banjo sur l' genu'.
Luziianon venis
pro Suzana-rendevu'.
Refr.:
Ho, Suzana,
do ploru jam ne plu.
De Alabamo venas mi
kun banjo sur genu'.
En nokt' pluvegis dum la tag',
sekegis la veter',
pro sunvarmego frostis mi,
Suzana jen la ver'.
Ho, Suzana...
Mi sonĝis en alia nokt',
dum estis jam kviet',
ke venas jen Suzana
de la supro de montet'.
Ho, Suzana...
Kun fagopirkuk' iris ŝi
kaj enokula plor'.
Mi venos tuj el Diksiland',
ne larmu en la for'..
Ho, Suzana...
En Nova Orleano
mi ĉie serĉos ŝin.
se trovos mi Suzanon,
mi enloĝigos min.
Ho, Suzana...
Sed se mi ne plu trovos ŝin,
ŝi mortas jam kun cert'.
Se staros vi je mia tomb',
ne ploru pro la spert'.
Ho, Suzana...
United Fucking Capitalist States of America
|
