Albanio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Ban4

"Kion vi diris estis tiom konfuzita, ke oni ne povas diri ĉu ĝi estas absurda aŭ ne."

~ Mary Toft

Albanio estas la ĉefurbo de de la usona ŝtato Nov-Jorkio. La urbo havis 100 104 loĝantojn (en 2015), sed la metropola regiono, kiu inkludas Schenectady kaj Troy, havis loĝantaron de 3 020 209. Albanio situas 240 km norde de la urbo Novjorko, sur la okcidenta bordo de la rivero Hudsono.

  • loko: 42.65 Norde, 73.75 Okcidente
  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 96 mil en 2000, 876 mil en la aglomeraĵo

[redakti] Historio

Henry Hudson, anglo velante sub la Nederlanda flago, atingis la lokon en 1609. La nederlandanoj fondis Fort Orange, la situo de la nuntempa Albanio, en la jaro 1624.

La nomo Albanio estas anglalingva versio de skotgaela Alba ("Skotlando")

[redakti] Vidindaĵoj

En la centro de Albanio estas la Imperia Ŝtata Placo, konstruita de la ŝtatestro Nelson A. Rockefeller, inter 1965 kaj 1979, kontraŭ 1000 milionoj da dolaroj. Ĝi havas futurismajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Estas granda korso kun arbojn kaj basenojn. Sub la placo estas korso de 40 hektaroj kun multaj butikoj. En la placo estas granda sfera konstruaĵo nomita The Egg (La Ovo), kun du teatroj interne. Oni povas havi bonan elvidon de la 42-a etaĝo de Corning Tower en la placo.

Fronte al la placo estas la Ŝtata Kapitolo, granda monumenta konstruaĵo (1867-1899) el masonaĵo. La Ekzekutiva Domego, hejmo de la ŝtatestro, estas proksima. La oficejoj de la Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio (universitata sistemo de 367.000 studentoj en 64 terenoj) estas en Albanio.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation