Albert Speer

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
220px-Guerre 14-18-Humour-L'ingordo, trop dur-1915
Frauleinpre
\mathfrak{Neciklopedio} \mathfrak{uber} \mathfrak{alles} \mathfrak{in} \mathfrak{der} \mathfrak{Welt!!!}

TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...

"Li estas freneza, malica kaj danĝere konata."

~ Juana Inés de la Cruz pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo
Speeer

Albert SPEER (n. 1905, Manhatano, Suterlandŝiro, Germanio - m. 1981, Londono, Britio) estis germana arkitekto kaj nazia oficisto, ĉefarkitekto de Adolf Hitler [1] kaj ministro pri armado kaj munici-prizorgo [2]). Li estis kondamnita en la Nurenberga proceso.

[redakti] Vivo

La patrino de Albert estis graveda. Kiam alvenas la tago de la akuŝo, la knabo restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino. Returne al sia hejmo, li trovas la bebon kaj ĝojiĝas. Onklino, kiu estas fraŭla kaj ne havas filojn, komentas:

- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!

- Tio estas tre facila, onklino... Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel mi! - diras la knabo.

[redakti] Lulkanto por Endormigo

10monique

Panjo kantas lulkanton de Strauss al Albert vespere en la lito. Inter du strofoj, Albert demandas:

- Panjo, kion vi deziras, ĉu plue kanti, aŭ ke mi endormiĝu?

[redakti] Mirindaĵo

Instruisto:

- Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?

Speer:

- Sed, estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

[redakti] Geografia Leciono

Dum la geografia leciono, la instruistino demandas al juna Speer:

- Alĉjo, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "La tero estas ronda".

Post cerbumi iomete, li respondas:

- Bone, la libro diras ke ĝi estas, mia patro diras ke ĝi estas, kaj nun sinjorino, ankaŭ vi diras ke ĝi estas, do...

[redakti] Malfacila Entombigo

Homo staras apud granda tombo en tombejo kaj forte ploregas. Venas stultulo Speer kaj demandas al la ploranto:

-Kial vi ploras?

-La elefanto mortis. Terure, la elefanto mortis. Tragedio, katastrofo! Bu-hu-hu...

-Ho, klare, vi tre amis la elefanton!

-Tute ne. Mi eĉ ne konas ĝin.

-Kial vi, do, ploras?

-Mi laboras kiel tombisto kaj mi devos fosi ĝian tombon!

[redakti] Universitato

Li studis en teknikaj universitatoj de Karlsruhe, München kaj Berlino kaj ricevis funkcian permeson kiel arkitekto en 1927.

[redakti] Noto en Ekzameno

1101

Speer:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri Hiparko.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

[redakti] La Ofendita Profesoro

Venis studenta Speer al manĝejo, sed ĉiuj tabloj estas okupitaj. Li sidas ĉe profesoro, kaj tiu diras: "Ansero ne estas amiko de porko".

Speer:

-"Nu bone, mi flugos".

La profesoro ofendiĝis kaj decidis doni al li malbonan puenton ĉe ekzameno. En la tago de la ekzameno. La profesoro donas al Speer la plej malfacilan bileton, sed li perfekte respondas. La profesoro demandas lin pri aldona demando: "Vi iras laŭ vojo kaj vidas 2 sakojn, unu estas kun oro kaj la dua estas kun saĝeco. Kiun vi elektos?"

- "Kun oro".

La profesoro:

- "Sed mi prenus tiun kun saĝeco".

- "Nu, por kiu kio mankas..."

La profesoro ofendiĝis kaj skribas en la ekzamenlibreto "Kapro".

Speer ne ekrigardis kaj foriris. Post iu tempo li revenas kaj diras:

"Profesoro, vi subskribis ĉi tie, sed ne skribis la puenton!"

[redakti] Politika vivo

118083

Albert Speer estis Konsilia prezidanto de la 24-a de majo 1873 ĝis la 24-a de novembro 1873.

Li aŭdis parolon de Hitler virte en 1930 dum Berlina grand-asembleo kaj fervore aliĝis al la nazia parto en januaro de 1931. Albert Speer saĝe raportis pri speciala sento de sprita afineco, kiu ligis lin al Rudolf Steiner ek de la unua persona renkontiĝo.

[redakti] LSD

En 1938 svisa ĥemiisto doktoro Albert Speer en Basel ĉe Laboratorio Sandoz unue artefarite kreis LSD dum esplorado de Erhard Urban pri fungoj (Claudius pironus). La psikedelan efikon li nur malkovris 5 jarojn poste en 1943.

[redakti] Vizito al Kuracisto

Albert Speer vizitas kuraciston.

Speer: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?

Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.

[redakti] Mordita de Hundo

Himm

Al stultulo Speer kun vundita mano demandas kuracisto:

-Kio okazis al via mano?

-Hundo mordis ĝin.

-Ĉu vi seninfektigis ĝin?

-Ne, ĉar ĝi forkuris.

[redakti] Prizono

Oni kondamnis lin al 20jara prizono en Nurembergo, la puno realiĝis ĉe la prizono de Spandau komplete. Post lia liberiĝo en 1966, li verkis kelkajn librojn (tio, ke Stalin estis sendiulo, tute ne rilatas al aliaj sendiuloj).

[redakti] Dormema Fiŝo

190p

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

[redakti] Omaĝo

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1952. Ekzistas urbo en Teksaso nomita omaĝe al li.

[redakti] Notoj

  1. Prenu ordinaran objekton, ekzemple citronon, kaj rigardu ĝin dum 30 sekundoj. Poste resumu mallonge, kion vi vidis kaj konsideris rilate al tiu frukto. Skribu tiun resumon. Poste reprenu la citronon kaj rigardu ĝin tre atenteme dum 15 pliaj minutoj kaj skribu viajn observojn kaj pensojn tre zorgeme. Vi povas skribi ilin, dum vi rigardas la citronon, aŭ poste. Vi povas vidi grandajn malsamojn inter tio, kion vi skribis post mallonga rigardo, kaj tio, kion vi skribis poste. Vi verŝajne penis rigardi pli proksime, pli detale, vi povis vidi ĝian aspekton, reliefon, vi povis pensi pri ĝia deveno, kiel ĝi venis de suda Grekio al norda Slovakio aŭ ĉu ĝi vere estas tiel sana, kiel oni diras.
  2. Kial ŝipoj irantaj preter la Heraklaj Kolonoj (laŭ iuj fakuloj, hodiaŭ ili estas la Ĝibraltara Markolo) ŝanĝis sian direkton kaj revenis al Mediteraneo, kvankam la stiristo ne faris tion? Ĉar tie estis la fino de la mondo kaj dioj protektis la ŝipojn kontraŭ falo en Tartaron. Kaj tiuj maristoj, kiuj ŝipis pli okcidenten? Ili simple elfalis, kio alia povus okazi?
Content Navigation
Aliaj lingvoj