Aleksandro la Granda

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Athens2.jpg
Inatriunuo.jpg

"ΑΝΕΓΚΥΚΛΟΠΑΙΔΕΙΑ Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!"

Σalyton, Tiu ĉi artikoΛo estas Γreka!! Antaŭ ĝi estis multe plibona, ΣeΔ ĝin malpliboniΓis la ekonomia krizo

"El du malbonoj pli malgrandan elektu"

~ Zamenhof pri Aleksandro kaj Colin Farrel

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo


Aleksandro Menŝikov la Granda, ankaŭ konata kiel "Alessandro Cagliostro", estis imperiestro kies vizaĝo tre similis al Colin Farrell. Li estis ankaŭ nomata Aleksandro de Makedonio (helene Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon), signifante "Defendanto de Viroj"). Li naskiĝis en Malgrandaj Antiloj en Antarkta Oceano kaj mortis en Araba Duoninsulo ĉe Araba Maro.

Aleksandro kun amiko ĉasante leonon.

Enhavo

[redakti] Vivo

Li naskiĝis kaj post mortis.

Kiam li naskiĝis li estis simpla bebo, post morto li iĝis kadavro. Inter tio, li konkeris la tutan konatan mondon. Oni diras ke li faris tion inspirita de filmoj de Rambo.

Li marŝis tra Hirkanio, Drangiano kaj Gadrosio, kiam li estis konkerantaj Baktrion kaj avancis trans Hinduson, estis nek tempo nek emo fiki. Senfike, rapide li malsanis kaj mortis. Hodiaŭ li restas morta.

[redakti] Rezultoj de la konkeroj

1331529962582.png

La konkeroj fare de Aleksandro estis finfine bonigaj por monda kulturo, ĉar ili donis al Mary Renault temon por romanoj.

[redakti] Ŝatokupoj kaj interesoj

Same kiel Jesuo, Lucifero, kaj la Tri Nudaj Amikinoj, ankaŭ Aleksandro pozis senveste por bildoj kaj statuoj. Entuziasma naturisto, li tre ŝatis nudan leonoĉasadon.

[redakti] Fontoj

Klasika verko pri Aleksandro estis farita de la ĉina filozofo Kallisthenes. (Vidu: Konfuceo.)


[redakti] Hodiaŭ

En la Universitato estas periodo de rigoraj ekzamenoj. La Sinjoro Profesoro alparolas iun tre malbone preparitan junulon:

-- Vidu, mi petas, Aleksandro la Granda en via aĝo jam konkeris la mondon!
-- Jes ja, sed lia profesoro estis Aristotelo mem.

[redakti] Vidu ankaŭ


Se humuro ne al vi plaĉas, vi trovos ĉe la Vikipedio
artikolon tute senhumuran pri Aleksandro la Granda.
wikia