FANDOM


Ana5

"Kion ofendan vi legis ĉi tie? Ĉu via aŭto neniam rustas?"

~ Aŭtisto

Alessandra Corine Ambrósio (naskiĝis 1981 en Erebo, Rio de Janeiro) estas brazila diino de belfasto kaj modelo kun pola-itala deveno. Ni ne parolas pri aŭtoj.

Ambrosio-n manaĝas Elite Model Group kaj apartenas al grupo de manekenoj de Victoria’s Secret. Ŝia unua manekena laboro estis ĉe Ellen Page, poste ŝi laboris en reklamkampanjoj por firmaoj kiel Revlon kaj Gary Glitter. Ŝi prezentis kun maristo en 2008 la banvestan kolekcion de 2008 de Viktor von Frankenstein. Ŝi laboris ankaŭ por Christian Bernard, Christian Rosenkreuz kaj Giorgio Silfer.

Ŝi vivas ekde 2005 kun usona komercisto Jamie Mazur, ŝi naskis en aŭgusto de 2008 filinon. Sed vi ne komprenas tion, ĉu ne?

DemandoEdit

„Ĉu vi rifuzas min, Alessandra? Min, kiu estis idealo de virinoj?“

„En kiu jarcento?“