FANDOM


Bandera portugal Manuel, estás a ver a Desciclopédia do Esperanto, ô pá???
Tiu ĉi artikólo éstas tro purtugâla, gajo. Ĝi vivas nur per pano, bacalhau kaj oporto, ĝi amas konkuri kun Hispanio kaj uzas strangan lipharegon.

2054

"Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros"

~ Zamenhof pri io ajn
Alfenas

Kosmoŝipo kun du raketoj

"Ĉu vi intencis serĉi: Afero Alfred"

~ Vikipedio pri Afero Alfeno

"Su es plu bona, kam tuo"

~ reformisto pri ĉi tiu artikolo

"Ankaŭ en Italio la fakto kaŭzis bruegon. Kiel en la tuta mondo"

~ italo pri Afero Alfeno

"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"

~ nerdo

"Kiel ĝoja mi estas !"

~ ĉino post legado de ĉi tiu artikolo

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri Afero Alfeno

"Verdire estis por mi io tute normala."

~ Helmut Klünder

Alfenas estas urbo samtempe en Portugalio kaj Brazilo.

HistorioEdit

Dia do Esperanto

Afero Alfeno (ne "Alveno") okazis la 10-an de septembro 1990, je la 8.30-a horo matene, en la urbo Alfeno (Portugalio).

Grupo da infanoj ludis rulglobetojn antaŭ kafejo. Subite, la grupo kaj la homoj kiuj pasis estas surprizataj de metala sferoforma objekto kun kvin piedoj ŝvebanta sub futbalkampo kiun oni konstruis apud, jen farante rapidajn movojn, jen malrapidajn, kiu atingas la altecon de tria etaĝo. Timego ekdisvastiĝas.

Kiam vidas, ke la objekto pretiĝas surteriĝi en la futbalkampo, la masonistoj kiuj laboris en ĝia konstruado ekĵetas ŝtonojn rekte al la objekto, kiu reagas restante kvieta en la aero dum kelkaj momentoj. La atestantoj restas hororigitaj, la patrinoj krias por ke la infanoj ne alproksimiĝu, sed aliaj ne atingas deteni sian scivolemon. La infanoj apud la kafejo iras voki Manuel Moura, amatora fotografisto, kiu iras serĉi sian fotilon. Kiam li alvenas en la lokon la objekto estas pendigata en la aero dum la masonistoj ĵetas ŝtonojn, donante tempon al la fotografisto por fari kvar fotojn. La objekto tuj malproksimiĝas kun granda rapideco kaj malaperas, post esti fluginta super 500-metra radio dum proksimume 50 minutojn. Tiu nokto, la hororo ankoraŭ ĉeestas en la Alfena loĝantaro, kiu en la plejparto de kazoj ne atingas dormi pro timo, ke la objekto revenu, tio, kio ne okazis.

Scienca esploradoEdit

UFO

La fotografioj de Manuel Moura estis sendataj al la Nacia Komisiono de Esplorado pri la Fenomeno Nifo kaj al specialistoj de la Nacia Instituto pri Inĝenierio kaj Industria Teknologio. Post fotografia analizado, la esploristoj akceptas, ke ili ne trovas spurojn da fraŭdo, kaj ke ili ne eblas identifi la objekton. Ĝi estas tuj sendataj al Richard Haines, psikologisto de la afero kaj konsultisto de la NASA, kiu ankaŭ ne atingas konkludon. Oni faris ĝisfundan esploradon koopere kun la CIA, la Pentagono, la NORAD (angla mallongigo de Nord-Amerika Centra Estrejo pri Defendado de la Aerospaco), la Nacia Centro de Studoj de Tuluzo kaj la Eŭropa Kosma Agentejo, sen konkludaj rezultoj. Nur Pierre Guérin, de la Astrofizika Instituto, proponis la hipotezon, ke la objekto estis veturilo de distanca regado, malgraŭ ne havi multan forton tiu ĉi teorio post, ke tiuj objektoj estis viditaj en Francio en 1954 kaj en Germanio en 1989. Sekve estus sondilo nur por eŭropa eksplorado.

Tiuj ĉi fotografioj estas ankoraŭ hodiaŭ konsideritaj en la scienca spaco kiel unuj el la plej gravaj de la nifo-fenomeno en la tuta mondo.

Lingvaj aspektojEdit

Nova pastro plendas al la urbestro de Alfenas:

- S-ro Urbestro, vi tuj riparu la trotuarojn de nia urbo ĉar, dum la konfesado, la virinoj ĉiam diras al mi ke ili stumblis sur la trotuaro!

Sed la urbestro scias ke tiu frazo estas loka slango indikanta ke la virinoj ne estis fidelaj al siaj edzoj. Tiam, la urbestro ridegis kaj diris:

- Ne prizorgu, S-ro Pastro! La afero ne estas tiel grava!

- Ne ridu, S-ro Urbestro! La afero estas tiel grava ke eĉ via propra edzino jam stumblis trifoje ĉi tiun monaton!