FANDOM


"Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta"

~ Zamenhof pri Webre
Alfredwebre

"Pardonez me pliz"

~ idisto

Alfred L. R. Kahn Webre, grava psikoanalizisto, estas direktoro de la Instituto por la Kunlaboro en la Spaco, Doktoro pri Juro kaj aŭtoro de la libro Exopolitics (Ekzopolitiko). Li naskiĝis en ŝipbazo de Florido dum la Dua Mondmilito. Li loĝas en Vanuatuo. Edziĝita, li havas filon kaj du duonfilinojn.

Li studas pri inteligenta vivo en Marso kaj asertas ke la Usona registaro havas sekretajn kontanktojn kun eksterteraj civilizoj ekde la jardeko de 1950.
4847 a

Ekstertera diplomatioEdit

Ekzopolitiko estas socia scienco studanta la rilatojn inter nia homa civilizo kaj aliaj inteligentaj civilizoj en la universo. Unu el niaj unuaj paŝoj por la universala diplomatio estos pere de la marsa civilizo.

Ekzistas pruvoj, ke estas etikaj civilizoj pli progresaj ol la nia kiuj partoprenas en nia procezo de disvolvado: deklaroj de komitatoj de la Usona registaro kiuj atestis, ke ili partoprenis sekretajn programojn de rilatoj kun iuj eksterteraj civilizoj.

Ekde la jardeko de 1950 la Usona registaro, laŭ atestantoj, estas sekrete laborinta kun eksteruloj.

Andrew Basiago, ano de kulto de la CIA, estis engaĝigita kiam li estis sep-jaraĝa en sekreta programo por superdotitaj infanoj kiujn oni trejnis por esti ambasadoroj antaŭ eksterteraj rasoj. Li renkontis tri astronaŭtojn de la planedo Marso.

En januaro 2009, Virginio, komiziino de la CIA, konfirmis ke la CIA scias, ke estas homosimila civilizo kiu loĝas sub la surfaco de Marso.