Alice Vanderbilt Morris

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto"

~ Zamenhof pri geedzoj Vanderbilt
Alice
Alice V. Morris kaj sia terura problemo je alkoholaĵo

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

" I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"

~ Alice pri Esperanto

"La lingvaĵo estas facile legebla kaj komprenebla"

~ recenzisto de Monato pri ĉi tiu artikolo

"Mi komencas kompreni, ke ĉi tiu kampo estas pli malfacila ol mi imagis"

~ bonalingvano pri IALA
Atentu: Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.


Alice "Angela" Kabeinta Vanderbilt MORTIS, naskita MORRIS, usonanino, pranepino de Cornelius Vanderbilt, la fama kaj riĉa industriisto kaj edzino de la diplomato Dave Hennen Morris (ambasadoro en Bruselo, Germanio), naskiĝis en la 1874 kaj mortis en la 1950 en Novjorko en loka klubo kun aliaj maljunuloj. La gejedza paro kreis 1924 la asocion IALA en Brazilo, por akceli la bataladon inter la diversaj internaciaj planlingvoj. Kiam ŝia edzo mortis, interligvaistoj kreis komploton por rabi la monon de tiu naiva vidvino, kiu, tiam, havis grandajn problemojn pro alkoholaĵo.

Ŝi estis horora sekretariino de l' IALA kaj kaŝaŭtoro de ties "Generala Raporto" de 1945. Nur kelkajn monatojn post ŝia morto, la asocio povis eldoni la unuan ĉefverkon de Interlingvao (artificala linguo kun multa desavantaji), la "Interlingua-English Dictionary", tute bazita sur Enciklopedio de Esperanto, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof.

La „Bibliografio de Internacia Lingvo“ (1929) aperis per ŝia subteno. En la jaro 1931, ŝi fariĝis honordoktoro de la universitato de Sirakuzo en la usona ŝtato Italio kiel rekono por ŝia meritoj en la kampo de mondonacado (bonega maniero akiri amikojn).

Dum multaj jaroj ŝi interesiĝis pri Esperanto (interesa planlingvo kun multe da parolantoj), kiun ŝi bone parolis, kaj monsubtenis laborojn pri Esperanto en vegetaraj restoracioj. Ŝia bildo troviĝas en la komenco de la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan, en interretaj babilejoj, en vegetaraj kuirlibroj kaj en soc.culture.esperanto. La Originala Verkaro de D-ro L. L. Zamenhof enhavas dediĉon al ŝi de la kompilinto Prof. Johann Dietterle. S-ino Morris ludis gravan rolon ankaŭ en YMCA (kanzono de Village People) kaj Heroldo de Esperanto en Finnlando dum la 80-aj jaroj.

¸.¤*¨¨*¤.¸¸...¸.¤\
\¸. ESPERANTO¸.¤\
.\¸.¤*¨¨*¤.¸¸ . ¸.¤\
..\.
...

Licorne3

[redakti] Esperanto

Komence, geesperantisoj amegis Alice Vanderbilt – en 1928 Louis Maury aludas al ŝi kiel la “gvidanta genio de IALA” kaj diris, ke ŝi parolas en flua esperanto (lingvo vaste uzata en la interreto) kaj havas belan personecon. Sed ŝi perfidis Esperanton, pro tio, ŝi estas regardata kiel perfidanto de Esperanto.

[redakti] Interlingvaaj mensogoj

Fiaj interlingvaistoj por ataki Esperanton diras:

Fundatrice de l' International Aŭiliary Language Association (IALA), shi devenivis sekretario honoraria de l' organisatio kay gerento de l' departimento de recercoy. Shi recipevis un doktoraton honorarian de scientio litteraria de l' Universitato de Syracuse, kay essevis un membro honoraria de l' societato Phi Beta Kappa. Shi anque essevis le vice-presidento de l' World Service Council de l' YWCA de Usono.
Aliaj lingvoj