Alkoholismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Alkoholismo
Алкоголизм
Alkoholisma Eklezio; Drinkemo

666.jpg
Simbolo
Devizo: "Tralavu la gorĝon!"
Dioj Ebrio Ĉiopova
Sanktuloj Aleksandro la Granda; Anti Künstlich; Boris Jelcin
Profetoj Alkoholo
Herezuloj Alkoholuloj Anonimaj
Sankta libro Poemaro de William Auld
Kredantoj 1 miliardo

"Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis."

~ Zamenhof pri sufiĉe bona drinkaĵo por alkoholisto

"Tri tre drinkemaj fratoj frote trafis truon de l' trotuaro"

~ Trockij

Alkoholismo estas antikva religio, kiu adoras Ebrion Ĉiopovan. Hodiaŭ ĝi estas plej populara en Estonio kaj Aŭstrio.

[redakti] Histerio

Alkoholismon laŭmite inventis Noa, patriarko de la hodiaŭa homaro. Ĝi ne estas abrahama religio sed estis praktikita de lia kuzo Lot. Ĝia disvastigo tra la mondo estis plejparte dank' al Aleksandro la Granda, kiu fame oferis la tutan urbon Persepolis al Ebrio.

[redakti] Kiel rekoni alkoholiston

Alkoholisto eniras drinkejon kaj petas la mastron:

— Rapide! viskion, antaŭ ol komenciĝos la pugnado.

La mastro donas la viskion. La alkoholisto post kelkaj minutoj denove:

— Rapide! ankoraŭ viskion, antaŭ la pugnado.

Donite la dua viskio post iom jam denove petas la alkoholisto:

— Mastro! Rapide, ankoraŭ alian viskion, antaŭ la pugnado.

Finfine doninte la trian viskion la drinkejmastro demandas:

— Amiko, pri kiu pugnado sub la suno temas?

Respondas la alkoholisto:

— La pugnado kiu okazos, kiam vi trovos min senmona por pagi la viskiojn...

[redakti] Dogmoj

1187 n.jpg

La dogmo de alkoholismo plej bone resumiĝas kiel "Ju pli da ebrio, des pli bone." Tamen ekzistas multaj variaĵoj de tiu dogmo. La jenaj tekstoj estas nur tradukoj de la originalaj dogmoj, skribitaj en la sankta ebria lingvo, do ili verŝajne ne estas fidelaj.

[redakti] Alkoholista kredo

Mi kredas je Ebrio, la Potenco ĉiopova, la miksanto de la ĉielo kun la tero; kaj je Alkoholo, Ĝia unu-nura Ebriilo, nia Sinjoro, koncipita per la Sankta Sukero, naskita el la Fermento, distilita per la distililo, enboteligita, transportita, kaj vendita al mi por ke mi malsobriĝu en la regnon de la ĉielo. Matene mi resobriĝos el la Ebrio, rapide iros al la alkoholejo, aĉetos alkoholon cele de Ebrio, la Potenco ĉiopova, de kie mi venis, malgraŭ juĝo de la sobruloj kaj la religiuloj. Mi kredas je la Sankta Sukero, la Sankta Drinkejo, la komuno de la Ebriuloj, la pardono de la pekoj, la Postebrio, kaj la alkoholismo eterna. Tost!

[redakti] Dek kolonoj de alkoholismo

La alkoholismo havas dek kolonojn, ĉar oni bezonas ilin por stari:

  1. Kredo: Ekzistas nenia celo krom Ebrio kaj alkoholo estas Ĝia ilo.
  2. Neĝo: Neĝo aŭ kokaino bone miksiĝas kun alkoholo.
  3. Almozpeto: Se oni ne plu povas aĉeti alkoholon, oni petu almozojn por akiri ĝin.
  4. Fastado: Fasto malpliigas la toleron de alkoholo, malmultekostigante la Ebrion.
  5. Pilgrimo al la drinkejo: Prefere ĉiutage.

Hm, ĉu tiuj estas nur kvin laŭ vi? Strange. Mi vidas dek.

Borracho.jpg

[redakti] Dek tri principoj de alkoholisma fido

Oni ankaŭ povas diri, ke alkoholismo havas 13 principojn:

  1. Ekzisto de Ebrio
  2. Unueco kaj unikeco de Ebrio
  3. Ĝojo de Ebrio
  4. Eternigindeco de Ebrio
  5. Alkoholo rezervita nur por Ebrio
  6. Revelacio pere de la Ebrio
  7. Superelstareco de alkoholo super ĉiuj ebriiloj
  8. Neĝo kun Ebrio en malgranda ĉambro for de la cetero de festantoj
  9. Neŝanĝebleco de la kutimo de ĉiutaga Ebrio
  10. Antaŭscio de sobraj alkoholistoj pri tio, ke baldaŭ venos la Ebrio
  11. Rekompenco pro la drinkado per Ebrio kaj puno per la Postebrio
  12. Alveno de la Postebrio
  13. Resurekto de la hepato je la fino de la mondo

Dekomence tiuj principoj plaĉis al malmultaj inter la alkoholistoj, eĉ multaj ilin malakceptis kun la akuzo pri netaŭga pesimismo; sed iom post iom ili eniris eĉ la komunuman drinkejon de multaj alkoholistoj. Hodiaŭ ortodokse konfesantaj alkoholistoj ilin respektas kiel devigaj.

[redakti] Deklaracio de alkoholismo

Mi 'ŝtaŝ tjom ebria, ke vin ĉŝiujn... ne! La tutan omaron, mi rigardaŝ kjel mian familion. La divid...it...etŝon! Delaŭmaro, en diverŝaj...AJN... fek, mi plu drinku.

[redakti] Deklaracio pri la esenco de alkoholismo

4.png

La Deklaracio pri la esenco de alkoholismo (malprecize ankaŭ "Deklaracio pri Alkohol[ism]o") estas baza konstitucia dokumento difinanta la memkomprenon de la Alkoholistoj kaj jure fiksanta la Ebrion kiel celo de la Alkoholistoj.

La deklaracio konsistas el kvin punktoj:

  1. La alkoholismo estas penado ebriiĝi; la interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj estas nur kromrezulto.
  2. Drinko internacia povas esti nur arta, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola drinko: Alkoholo.
  3. La ebriulo rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate siajn pensojn kaj transdonis ilin al la tuta mondo.
  4. La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj alkoholistoj estas la Ebrio.
  5. Alkoholisto estas nomata ĉiu persono, kiu konas kaj uzas la ilon Alkoholo ĉiutage por ebrio.

Ĝi estas akceptita de la Unua Universala Kongreso de Ebriuloj en Bulonjo-ĉe-Maro je la 9-a de aŭgusto 1905, nelonge post kiam oni fiksis la esencon de Esperantismo.

[redakti] Tri juveloj de Alkoholismo

La tri juveloj de Alkoholismo estas:

  1. La Ebrio, la plej alta spirita stato kiu ekzistas ene de ĉiuj estaĵoj;
  2. La Saĝeco, kiu povas veni nur de ebrio;
  3. La Komunumo de mortintaj ebriuloj.

La tri juveloj de la Alkoholismo estas la tri bazoj de alkoholisma praktiko. En tiaj triaj juveloj, kaj precipe en la unua, ĉiuj alkoholistoj prenas refuĝon ĉiutage.

[redakti] Tri korpoj de Ebrio

090120 alkoholuloj.jpg

Kvankam Ebrio estas unueca, ĝi ekzistas en tri korpoj aŭ formoj:

  1. Alkoholo, la kreanto
  2. Plia Alkoholo, la daŭriganto
  3. Ankoraŭ Plia Alkoholo, la dormiganto.

Ĉu tio kontraŭdiras, kion mi jam diris? Mi ne memoras, kion mi diris. Fakte, kiu estas vi, kaj kial mi parolas al vi? Fikulo! Mi amas vin. Nu, mi kontinuos...

[redakti] Tri kvalitoj de Ebrio

Laŭ alkoholistoj, Ebrio havas ĉefe tri kvalitojn:

  1. Nepermanenteco
  2. Nesufiĉo
  3. Nuligo de la memo

Ekzistas multaj nesufiĉaj klarigoj de tio.

[redakti] Rilatoj kun aliaj religioj

Dum la historio tre ofte konfliktis alkoholistoj kun Kristanoj, kiuj akuzas la alkoholistojn pri adoro de Lucifero. Alkoholistoj kontraŭe diras, ke Lucifero adoras la alkoholismon.

Puritanismo estas formo de Kristanismo reakcia al alkoholismo. Dum la 20-a jarcento ankaŭ okazis skismo en alkoholismo kiam la profeto Vilĉjo DUOBLAVO fondis novan religion, Alkoholuloj Anonimaj, por kunigi ĝin kun puritanismo. Tamen laŭ alkoholistoj la nova religio estas plena herezo kaj laŭ puritanoj ĝi estas tro fia.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation