Alkoholo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Alkoholaĵdistililo
Unu el la plej modernaj alkohol-distililoj
Ebria studunto
Normala studunto

"In vino veritas.
(Ne trinku bieron,
aŭ vi diros la veron.)"

~ Latina diraĵo

"Alkoholo estas nia malamiko, sed la Biblio diras, ke ni amu nian malamikon."

~ Germana diraĵo

"Alkoholo: solvo kaj kialo por ĉiu defalo."

~ homeranisma proverbo

"Drinku kaj lasu drinki."

~ alkoholemula moto

"Kiu ne drinkas kun ni drinkas kontraŭ ni."

~ alkoholemula moto

"Alkoholo povas kaŭzi malordojn de la lingvo."

~ Google Translate pri alkoholo

"Alkoholo estas ankoraŭ pli internacia lingvo ol Esperanto. Kiel vi ne komprenas al ĝi?"

~ studunto al krokodilo pri alkoholo

"Mi jam vidas kiel mi fajros en kremaciejo! Per blua fajro. Sur kulero."

~ studunto pri absinto

"Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam"

~ Zamenhof pri alkoholo

"To vidas su ke l’alkoholo havas imbibita la cerebro"

~ alkoholisto pruvante paroli esperante

"La unuaj produktantoj de vino vivis en Egiptio ĉirkaŭ la jaro 2300 aK."

~ nerdo pri alkoholaĵo

"Malbenita estu Kanaan;
sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj."

~ Noa pro alkoholo

"Eble mi estas ebria, sinjorino, sed vi estas malbela... kaj morgaŭ mi sobriĝos."

~ Winston Churchill pro alkoholo

"Ni konfesis, ke ni estas senpovaj kontraŭ la alkoholo, ke niaj vivoj fariĝis neregeblaj."

~ Alkoholuloj Anonimaj pri alkoholo

Alkoholo, fluaĵo ricevita el distilado de vino, greno kaj diversaj fermentintaĵoj, C2H5OH, estas kemia elemento, tre populara formo de trinko kaj bonega maniero renkonti amikojn. Ofte estas alkoholo trinkita (ĉefe en Rusujo) ankoraŭ antaŭ patrina lakto. Ankaŭ ĝi estas fama relakso. Danke ĝi ĉiutage multe da homoj havas gajhumoron. Tiel ĝi estas tre bona aĵo por varbi novajn Esperantistojn kaj bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Same bonaj aĵoj estas nur Linukso, bona sed tro komplika, fikado kaj Chuck Norris (LI ne estas aĵo, LI estas ulo sed LI estas tiel bonega, famega kaj gravega ke ni devas skribi pri LI).

Laŭ scienco alkoholo estas unu de la plej danĝeraj narkotikaĵoj. Oni permesas uzi ĝin nur pro la kulturaj kialoj.

Alkohol-jogo 0
Jogo estas simpligita danke alkoholo
Alkohol-jogo 1
Normala ruso

[redakti] Celoj

Esperanto repo
Celo de ĉiuj alkoholemuloj estas bona stato nomata ebrieco en interretaj babilejoj, per retpoŝto kaj en soc.culture.esperanto. La ebrieco estas bona stato ĉar vi darfas babili kun iu ajn, diri ion ajn, fari ion ajn kaj ĉiuj scias ke tiu ne estas vi sed ebria vi. Tiel neniu povas diri ke vi diris/faris ion sed tion diris/faris iu alia.
2209564
Esperanta alkoholaĵo

Sed ebrieco havas grandan malavantaĝon. Dum ĝi tio ne estas vi tiel se iu faris ion al vi tiel li ne faris ĝin al vi sed al ebria vi. Tiel vi ne darfas koleri.

[redakti] Alkoholo kaj Esperanto

Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto?


Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo.

Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).

Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.

Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.

Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.

Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.

Vi multe pli facile trovos samideanojn.

Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.

Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.

Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.

Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.

kesto da brando kostas malpli ol PIV.

Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.

La Fina Venko jam okazis!

[redakti] Alkoholo kaj Sano

Alkoholo kaŭzas amnezion kaj aliajn malsanojn pri kiuj mi forgesis

[redakti] Alia homo

Signoro Mendl, vi estas ree ebria. Kial vi ĉiam bezonas alkohole diboĉi?“ „Signoro Korec, por klarigo: ebriiĝinte mi fariĝas alia homo. Kaj mi ja malbonus ne trinkigante ankaŭ tiun alian homon.“

[redakti] Alkoholo kaj edziniĝo

Viro kaj virino staras unu apud la alia en koktelfesto. La virino alrigadas la viron, kaj ŝi rimarkas:

-- Ĉu vi scias, ke vi tre similas al mia tria edzo?
-- Ĉu vere? Kiomfoje vi estis edzino?
-- Dufoje.

[redakti] Ĉu?

Sceno Perdita

[redakti] Sportoj

Uglelilleh

Alkoholo estas baza bezono por multe da sportoj.:

  1. jogo - alkoholo donas grandan ŝanceliĝemon kaj jogo estas nur pri tio
  2. slalomo - inter lampoj, tre ŝatata sporto de ebriuloj
  3. komuna kanto - daŭre estas mistero kiel ili povas interkonsenti kiun kanton ili kantos dum la tuta nokto
  4. tuŝo - se homo drinkus tro multe ŝli ne povas kontroli sian korpon kaj tuŝos, oftfoje ŝli poste ankaŭ dormos

[redakti] Tipoj de alkoholo

Popoloj elpensis multe da tipoj de alkoholo. La plej ŝatataj estas: biero, vino, vodko, absinto kaj denaturigita alkoholo. Sekto estas alia tipo, kiun trinkas nur ekstremistoj. Notu ke Alĥoloho estas malbona por cerbo.

Esperanto-shildoj-058-eta

[redakti] Misuso de alkoholo

Misuzo de alkoholo estas ekzemple uzo de brando por purigi vitraĵojn.


[redakti] Alkoholo kaj laboro

Fenestrolavanto falas de sia skafaldo, kaj plonĝas ses etaĝoj teren. Dum li kuŝas tie, pasantoj kolektiĝas. Unu de ili provas fari, ke la vundita ulo estu komforta, kaj diras, "Iu trovu akvon por li. Mi petas, alportu iom da akvo. Li bezonas trinkaĵon."

La fenestrolavanto malfermas la okuloj kaj demandas "Kiom da etaĝoj devas oni fali por ricevi

[redakti] Alkoholo kaj sano

Post ĵusa operacio, la paciento ripozis sur hospitallito. Lia kirurgo eniris la ĉambron kaj diris,"Bedaŭrinde, S-ro Trodavino, mi ne povas certiĝi pri la kaŭzo de via malsano. Eble estas la troa drinkado."

"En ordo, doktoro," respondis la paciento. "Bonvolu, ĉu vi povas aranĝi ke mi estos ekzamenata de malebria doktoro?"

drinkaĵon?"
090120 alkoholuloj

[redakti] Alkoholo kaj Religio

Feliĉegaj estos la ebriuloj ĉar ili vidos Dion dufoje...

[redakti] Testo pri alkoholo

—Denove vi ebrias!
—Tute ne.
—Nu, blovu al mi tra serur-trueto!
La edzo blovis.
Vi estas stulta kaj viaj ŝercoj stultaj. Kaj nun blovu per la buŝo, — aŭdiĝis edzina voĉo malantaŭ la pordo.

[redakti] Lingva noto

Estas seria diskuto ĉu "Abstinemulo" estas esperanto-vorto. La Akademio ankoraŭ ne decidis.

[redakti] Akademiaj preferoj

Nu, en sia t.n. Naŭa Oficiala Aldono (OA) al la Universala Vortaro (bela bombasto, ĉu ne?) ia kungrupiĝo sin nomanta Akademio de Esperanto “oficialigis” la vortojn aperitivo kaj vodko. La hobiaj leksikologoj faris unu-flankajn selektojn (kiel iam Waringhien, kiu notis en sia PIV bugri, sed ne midzi). Kial, oni sin demandas, la vort-akumulaj akrobatoj donis preferon al aperitivo, sed ignoras la postmanĝan digestivo kaj kial vodko postlamas aliajn brandojn, sed tamen ne kuntrenas la orfajn fratojn. Ni rigardu la aferon iom pli sisteme.

Jam en la 2a OA (1919) la drinkemaj akademianoj kanonizis ĝino, kirŝo kaj viskio, sed ial la vodko preterglitis. Aŭ ĉu mankis rusaj kundecidantoj? La nova PIV memoris pri la ekzisto de slivovico (prun-brando), kiun la svisoj nomas Pflümli, sed pflimlio malfacile prononceblas, malgraŭ la strangaĵo muslio kiu enŝteliĝis sam-vortare. La konjako estas ekzemplo por tio, kiel toponimoj donas nomon al produktoj: edamo, grujero, kamemberto kaj rokforto, sed ankaŭ madejro, malago kaj tokajo. Tamen en la serio de la brandoj plu mankas armanjako (kvankam ne ĉe Krause) kaj kalvadoso (pom-brando el Normandujo).

[redakti] Lingvistika flanko

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

Vortoj, kiujn eblas malfacile prononci, se vi trodrinkis:

  1. Manifestiĝo
  2. Trodorloto
  3. Alproksimiĝo

Vortoj, kiujn eblas TRE malfacile prononci, se vi trodrinkis:

  1. Dezoksiribonuklein-acido
  2. Individualismo
  3. Cogito ergo sum
  4. Produktaĵspecifikado

Vortoj, kiujn MALEBLAS prononci, se vi trodrinkis:

  1. Dankon, sed prefere mi ne volas kunkuŝi kun vi.
  2. Chu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?
  3. Mi ne petas pli multe por drinki, dankon.
  4. Bedaŭrinde, la blondaj virinoj kun grandaj mamoj, ne estas miaj ŝatatoj.
  5. Bonan vesperon, sinjoro policisto, ni havas belan vesperon, ĉu?
  6. Ho, neniu volas aŭdi, kiel mi kantas.

[redakti] Daŭrigo

Ej, ej, Aleksandro, ankaû hodiaû vi estas ebria!

Vi eraras; çar mia ebrieco ne estas hodiaûa, sed daûrigo de la hieraûa.

[redakti] Eksperimento pri Alkoholfarado

032807-entb wine

Fundamento de labormetodo estas ĉiam sama:

  1. havu ion ajn (pomoj/framboj/prunoj/hundoj/...)
  2. metu ĝin kun sukero (ne ero de suko!) en akvon
  3. kuiru tion, se ĝi bolas vi preskaŭ havos alkoholon ;-)
  4. nun vi jam havas miksaĵon metanolo+etanolo, bonvolu drinki metanolon, kaj etanolon donu al studunto
  5. se vi plu vidas - do vi eraris, kontrolu ĉu la studunto vidas, se ne, tiel li drinkis VIAN metanolon -> iru aĉeti absinton/vodkon por via studunto.

[redakti] Drinkemulo kaj ĝino

Drinkemulo trovis ĝinon en botelo, kiu donis al li du komplezojn. Unue la drinkemulo postulas drinkon senfundan, kaj la ĝino al li tuj donis ĝin. Trovinte sin neebla malplenigi la drinkon, la drinkemulo tamen, por lia dua komplezo, postulis aldonan.

[redakti] Medicina uzo

-- Sinjoro Kovach, mi povas diri, ke la kaŭzo de via malsano estas unusence la alkoholo.
-- Dankon, dankegon, sinjoro doktoro! Vi estas la unua homo, kiu kulpigas ne min mem!

[redakti] Alkoholo kaj Esperanto

Alkoholo estas pli bona ol Esperanto pro la 14 kaŭzoj:

1. Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo.
2. Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).
3. Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.
4. Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.
5. Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.
6. Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.
7. Vi multe pli facile trovos samideanojn.
8. Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.
9. Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.
10. Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.
11. Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.
12. Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV.
13. Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.
14. La Fina Venko jam okazis!

[redakti] Alkoholo kaj Ido

9847
ALKOHOLO
Boteleton de vino me prizas.
Glasedon de wiskio me amas.
Konyakon*, jinon*, burbonon* me drinkas.
Nam me sempre ye alkoholaji durstas.
Olim monakino esis me.
Ma de la monakeyo on forpulsis me.
Pro ke alkoholo esas Deo por me.
Qua en paradizo duktas me.
Alkoholo es mea Deo, mea genitoro e mea amoro.
Sen alkoholo ne es posibla por me la vivo.
Mea okuli brilas avan bela botelo.
E kun granda joyo me drinkadas dum la tota jorno.

Mariana GARNIERUS, poetino recente raptita da Exterterani


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri alkoholo.