Alkoholuloj Anonimaj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Figure alcoholicsanonymous ingolstadt
"Aperas prudento, kiam pasis la momento."
~ Zamenhof pri Alkoholuloj Anonimaj

Alkoholuloj Anonimaj estas la religio de fiaskintaj drinkemuloj, kie oni lernas vivi sen alkoholo pere de ĉiutaga plena kruĉo da kafo (La 12 Tasoj) kaj fikado de novulinoj (La 13-a Taso). Ĝi estas neoficiala religio de la usona ŝtato Ohio, kie loĝas kvarono de la neciklopedia redaktistaro.

[redakti] Kiu estas alkoholulo?

9181 o
AA estas por ĉiuj aĝoj

Alkoholulo eniras drinkejon kaj petas la mastron:

— Rapide! viskion, antaŭ ol komenciĝos la pugnado.

La mastro donas la viskion. La alkoholulo post kelkaj minutoj denove:

— Rapide! ankoraŭ viskion, antaŭ la pugnado.

Donite la dua viskio post iom jam denove petas la alkoholulo:

— Mastro! Rapide, ankoraŭ alian viskion, antaŭ la pugnado.

Finfine doninte la trian viskion la drinkejmastro demandas:

— Amiko, pri kiu pugnado sub la suno temas?

Respondas la alkoholulo:

— La pugnado kiu okazos, kiam vi trovos min senmona por pagi la viskiojn...

[redakti] Dependeco

La plenumo de la travivaĵo en AA kaŭzas ĝojon, kontentiĝon kaj, sekve, dependencon.

220px-William Miller
Bill W spektas vin

[redakti] Kiel AA komprenas ‘Dion’?

Alkoholuloj Anonimaj, bonega maniero renkonti amikojn, estas animeca programo, anstataŭ religia. Sed, kia estas la malsamo?

Oni diras, ke religio estas por personoj, kiuj volas eviti Inferon... dum animeco estas por personoj, kiuj volas eviti prizonon.

[redakti] Aviadiloj

AA havas flankan entrepenon por akiri monon, la AA-flugkompanio kun administra sidejo en Fort Worth, Teksaso. Dum multaj jaroj jaroj ĝi estis la plej granda flugkompanio de la mondo, antaŭ ol la aparte malmultekosta konkurenca kompanio Southwest Airlines ektransportis pli da pasaĝeroj.

[redakti] AA Literaturo

La plej grava verko pri Alkoholuloj Anonimaj, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado, estas la Granda Libro, kiu estas tiom granda kaj enuiga, ke oni ne povas legi ĝin ebrie. Do por legi la tutan libron, oni devas sobriĝi... tiel la programo funkcias.

Iom da (neoficiale tradukita) AA literaturo, bonega por instruigi al aliaj homoj, ekzistas en Esperanto... ĉar Alkoholuloj Anonimaj delonge havis neoficialan retejon en Esperanto, lingvo vaste uzata en la interreto, ĉe la ne plu ekzista retgastig-servo GeoCities. Nuntempe oni spegulas ĝin.

[redakti] Dekdu tradicioj

AA praktikas dekdu tradiciojn, kiuj gvidas sian aktivecon.

  1. Ne parolu pri AA.
  2. Ne parolu pri AA.
  3. Kiam iu gajnas loterion, la kunveno finas.
  4. Novaj viroj kun viroj- novaj virinoj kun virinoj- almenaŭ ĉe gejaj kaj lesbaj kunvenoj. Ĉe normaj kunvenoj, viroj kun novulinoj kaj virinoj kun viraj novuloj.
  5. Se vi ne ŝatas kunvenon, komencu rivalan kunvenon.
  6. Neniuj ĉemizoj aŭ ŝuoj kun emblemoj.
  7. Kunvenoj plenigos multe pli da tempo ol ili bezonas.
  8. Se ĉi tiam estas via unua kunveno, vi devas fariĝi malkomforta.
  9. Ne demandu.
  10. Ne demandu.
  11. Ne mensogu se vi havas malpli ol du jarojn sobrajn.
  12. Fidu je Bill W.

[redakti] Vidu ankaŭ

  1. Esperanta Asocio de Drinkemuloj
  2. Na
Se humuro ne plaĉas al vi, vi trovos ĉe Vikipedio
artikolon tute senhumuran pri Alkoholuloj Anonimaj.