Amanto
El Neciklopedio
"Kie mi disponas, tie mi ordonas"
- ~ Zamenhof pri kof.. kof.. tro forta tabako...
"Li mondo devenis freneza"
- ~ idisto
" Espo havas superflua reguli gramatikala, qui desfaciligas la linguo"
- ~ idisto pri io ajn
[redakti] Ammensogoj
Amantino: Kial vi diris al mi tiel multajn mensogojn klarigante, pro kio vi ne
venis al la rendevuo hieraŭ?
Amanto: Simple nur, ĉar vi ne volis kredi al mi la unuan.
[redakti] Ŝranko
Edzino al la edzo: „Vi ne plu amas min. Antaŭe, kiam vi venis hejmen, vi rigardis en ŝrankojn, ĉu tie mi havas kaŝitan amanton. Nun vi enrigardas fridujon, kio estas tie por manĝi.“
[redakti] Ĝis
Adiaŭas vespere amanto la amatinon: „Transdonu saluton al via edzo kaj nia infano.“
[redakti] Ĵaluzo
Inter amikinoj: „Tiu mia nova amanto estas netolereble ĵaluzema.“
„Kiel tio montriĝas?“
„Kiam ni estas kune, li parolas nur pri tio, ke li dezirus scii, kion faras lia edzino.“
[redakti] Luno
Geamantoj sidas sur sofo kaj observas la noktan ĉielon.
Ŝi: „Ĉu vi opinias, ke estas sur la luno homoj?“
Li: „Certe ne, sed se vi timas, mi povas subentiri la rulkurtenon.“
[redakti] Kuracisto
Haŭtkuracisto: „Fraŭlino, ĉi tie helpos nur razado kaj tiuj ruĝaj makuloj malaperos.“
Fraŭlino ektimante: „Tio estas terura, ĉu mi devas razi min?“
„Vi ne, sed via amanto devas razi sin.“
[redakti] Ĉu?
Ne velas kokino al festeno, sed oni ĝin tretas perforte.
[redakti] Elekto
„Dum libertempo mi interkonatiĝis kun bela kaj inteligenta knabino.“
„Kiun el ili vi elektis?“
[redakti] Inter amikinoj
„Kiel nomiĝas via nova amanto?“
„Ludoviko.“
„Kioma?“
[redakti] Aĝo
„Kial vi disiĝis kun via nova amanto?“
„Mi petis lin diveni, kiom mi aĝas.“
„Kaj?“
„Li divenis tuj per unua provo.“
[redakti] Familie
Patro laŭdas la filinon al ŝia amanto: „Atentu, kiel bele ŝi ludas fortepianon, kaj same bone ŝi kuiras.“
La amanto: „Ne gravas, mi povas manĝi en restoracio.“
[redakti] Skandalo
Knabino, rekontante pri vespero ĉe sia amanto, konfidas al amikino: „Mi ja sciis, ke mi ne devus konatiĝi kun lia familio. Lia edzino faris skandalon!“
[redakti] Konsilo
Vespere vokas patro el fenestro al la filino: „Diru al via amanto, ke li ne apogu vin al sonorileto!“