FANDOM


"Kie mi disponas, tie mi ordonas"

~ Zamenhof pri kof.. kof.. tro forta tabako...

"Li mondo devenis freneza"

~ idisto

" Espo havas superflua reguli gramatikala, qui desfaciligas la linguo"

~ idisto pri io ajn
Pitagoras armario
Amanto estas kiu sekse amas aliulon (se tiu sekse amas si mem, tiu estas masturbanto), kiu ne estas sia edz(in)no. Ĝenerale, viramantoj loĝas en ŝrankoj, kaj amantinoj en luksaj apartamentetoj. Alie, viramantoj ĝenerale laboras kiel leterportistoj, kaj amantinoj kiel sekretariinoj.

AmmensogojEdit

10

Amantino: Kial vi diris al mi tiel multajn mensogojn klarigante, pro kio vi ne venis al la rendevuo hieraŭ?
Amanto: Simple nur, ĉar vi ne volis kredi al mi la unuan.

ŜrankoEdit

Edzino al la edzo: „Vi ne plu amas min. Antaŭe, kiam vi venis hejmen, vi rigardis en ŝrankojn, ĉu tie mi havas kaŝitan amanton. Nun vi enrigardas fridujon, kio estas tie por manĝi.“

ĜisEdit

Adiaŭas vespere amanto la amatinon: „Transdonu saluton al via edzo kaj nia infano.“

ĴaluzoEdit

Inter amikinoj: „Tiu mia nova amanto estas netolereble ĵaluzema.“

„Kiel tio montriĝas?“

„Kiam ni estas kune, li parolas nur pri tio, ke li dezirus scii, kion faras lia edzino.“

LunoEdit

1275 n

Geamantoj sidas sur sofo kaj observas la noktan ĉielon.

Ŝi: „Ĉu vi opinias, ke estas sur la luno homoj?“

Li: „Certe ne, sed se vi timas, mi povas subentiri la rulkurtenon.“

KuracistoEdit

Haŭtkuracisto: „Fraŭlino, ĉi tie helpos nur razado kaj tiuj ruĝaj makuloj malaperos.“

Fraŭlino ektimante: „Tio estas terura, ĉu mi devas razi min?“

„Vi ne, sed via amanto devas razi sin.“

Ĉu?Edit

Zom!

Ne velas kokino al festeno, sed oni ĝin tretas perforte.

ElektoEdit

„Dum libertempo mi interkonatiĝis kun bela kaj inteligenta knabino.“

„Kiun el ili vi elektis?“

Inter amikinojEdit

„Kiel nomiĝas via nova amanto?“

„Ludoviko.“

„Kioma?“

AĝoEdit

127591093490

„Kial vi disiĝis kun via nova amanto?“

„Mi petis lin diveni, kiom mi aĝas.“

„Kaj?“

„Li divenis tuj per unua provo.“

FamilieEdit

Patro laŭdas la filinon al ŝia amanto: „Atentu, kiel bele ŝi ludas fortepianon, kaj same bone ŝi kuiras.“

La amanto: „Ne gravas, mi povas manĝi en restoracio.“

SkandaloEdit

Knabino, rekontante pri vespero ĉe sia amanto, konfidas al amikino: „Mi ja sciis, ke mi ne devus konatiĝi kun lia familio. Lia edzino faris skandalon!“

KonsiloEdit

Vespere vokas patro el fenestro al la filino: „Diru al via amanto, ke li ne apogu vin al sonorileto!“

Vidu ankaŭEdit