Ameriko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ameriko estas kontinento"

~ ne-usonanoj pri Ameriko

"Ameriko estas geografia koncepto ;)"

~ Usonano pri Ameriko

Ameriko estas internacia klubo de Esperantistoj de ĉiuj Amerikoj kaj la Karibea insularo inter Azio kaj Eŭropo. Ameriko ja estas granda.

Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" (Usono) aŭ "Amerikoj".

[redakti] Amerikaneco

Denaska amerikano estas tiu kiu estis en ameriko jam tiam, kiam eŭropanoj unue alveturis (kaj malkovris) en Amerikon. Sekve, ĉiuj el ili estas tute kaj absolute mortaj.

[redakti] Historio kaj Geografio

Instruistino: Joĉjo, bonvolu veni al la tabulo, kaj montru al ni sur la mapo, kie estas Ameriko?
Joĉjo: Jen, fraŭlino, ĉi tie ĝi estas.
Instruistino: Tre bone, Joĉjo. Nun, infanoj, diru al mi, kiu malkovris Amerikon?
Lernantoj: JOĈJO!