Amo
El Neciklopedio
"Fremda mizero ne estas sufero"
~ Zamenhof pri amo
"A ta omni cedas, qua oron posedas"
~ idisto pri amo
"La amo estas la triumfo de la imago pri la intelekto"
~ Henry Louis Mencken pri amo
"Amo estas flamo, kiu varmigas, pasio estas incendio, kiu detruas"
~ Neera
"Homo sen amo estas nur kadavro en forpermeso"
"Ju pli multe da amo ni havas, des pli facile ni iras en la mondo"
~ Kant
"Ni nur vivas sur la tero, ĉar ekzistas la espero"
"Ĝi ŝajnas malfacila teksto, sed mi pensas, ke mi tamen bone komprenis"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Fojfoje oni pensas ke ĵaluzo estas mezurilo de la forto de la amo. Kvankam vere se oni amas homon, oni volas ke tiu homo feliĉu. Se iu estas kun alia amanto, ĝuante kaj amante, plejeble estas ke revenos al sia amanto pli feliĉe, do kial do timi?"
~ Vikipedio pri psikologio de amo
Enhavo |
[redakti] Kemio
AmO estas kemia kombinaĵo de americio kaj oksigeno.
[redakti] Vera amo
La libera amo difinas seksumadon kiel naturan korpobezonon, kiu estu elvivata libere de sociaj premo kaj trudoj.Tio implicas, ke seksaj rilatoj estu difinitaj ekskluzive de la partoprenantoj en ili kaj ke tiuj rilatoj ne estu submetitaj al kromaj preskriboj, ekzemple pri la daŭro, la nombro da partoprenantoj kaj la forto.
[redakti] PIVa amo
Laŭ PIV 1 Oni amas ĉion, kio plaĉas al la spirito, koro aŭ sensoj; oni ŝatas tion, kies valoron oni opinias granda; ekz: kiel kuracisto mi ŝatas la gadoleon, sed persone ĝin mi tute ne amas. Rim. 2 Pro nacilingvaj kutimoj, multaj uzas ŝati anst. ami, kiam la objekto ne estas personnomo, ekz.: ŝati kafon, sukeron, danci. Tia uzo, kvankam ofta, estas kontraŭa al la Zamenhofa difino kaj uzado, kaj krome ne kongruas kun la senco de malŝati.
[redakti] Viktimoj de amo
Komisiono inspektinta psikiatrejon interesiĝis pri ĉio:
- Kiu estas tiu mizerulo en la 10-a ĉambro?
- Li estas viktimo de amo. Li treege amis knabinon, kiu lin forpuŝis.
- Kaj kiu ĉi tie en la apuda ĉambro?
[redakti] La ĝusta kuracilo
— Ĉu ekzistas kuracilo kontraŭ la amo vekiĝinta je la unua rigardo?
— Jes, ... la dua rigardo.
[redakti] Niatempa amo
- — Mi vin amas . . .
- — Sed mi estas malriĉa.
- — Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis la fino . . . mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi . .
- — Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!
- — Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi pro via mono.
[redakti] Saĝeco
Riĉa maljunulo demandas sian konatulon
- Mi volas edziniĝi. Ŝi estas juna kaj bela. Kiel vi opinias, se mi anstataŭ miaj 65 jaroj, diros ke mi havas 50 jarojn, ĉu miaj ŝancoj plimultiĝos?
- Ne-ne, viaj ŝancoj iĝos pli multaj, se vi diros ke vi havas 87 jarojn.
[redakti] Simbolo
- Kiu korpoparto simbolas amon? - demandas profesoro.
- Ĉu vira aŭ virina? - studantino volas precizigi.
- Ho, moroj - suspiras la profesoro - En mia tempo tio estis simple koro.
[redakti] Familio
Kruko: Saluton, Baniko! Nu, jen, vi estas strangmiena!
Baniko: Mi denove havas problemojn pri virinoj.
Kruko: Kio ankoraŭ okazis al vi?
Baniko: Mi renkontis grandiozan virinon.
Kruko: Egbone! Ĉu ŝi amas vin?
Baniko: Jes, ŝi tre amas min.
Kruko: Do?
Baniko: Sed ŝia patro tute ne ŝatas min. Do, mi renkontis alian virinon, kiu samkvante plaĉas al mi.
Kruko: Kaj do?
Baniko: Ŝia patro ŝatas min sufiĉe, ... sed ne ŝi! Kaj poste mi renkontis aliulinon, kiu tre amas min.
Kruko: Kaj ŝia patro?
Baniko: Ankau li tre ŝatas min.
Kruko: Do, ĉio en ordo....
Baniko: Ne! Al ŝia edzo mi tute ne plaĉas!
[redakti] Mistera vojo al amo
Onidire sur la plej alta montopinto de Tibeto vivas la plej saĝa homo de la mondo. Foje venis al li junulo por ekscii, kiu vojo kondukas al la koro de virino ekamita.
- -- Diru al mi, majstro de l' majstroj, kiu estas la plej mallonga kaj plej certa vojo al la koro de virino?
La majstro respondis:
- -- Ne ekzistas certa kaj rekta vojo al la virina koro, fileto; nur apudravinaj padoj -- sen mapo kaj kompaso vi devas marŝi sur vojoj plenaj de rokoj, dornozaj arbustoj kaj krotaloj.
- -- Sed majstro, kion fari por konkeri la koron de la amatino?
- -- Kara mia disĉiplo! Notu bone, ĉizu en la cerbon kaj koron miajn
instruojn kaj admonojn!
- Purigu la dentojn!
- Ne skrapu la skroton antaŭ ŝi!
- Portu al ŝi florojn kaj multe-multe da donacoj!
- Antau ol urini levu la sidplaton de la necesujo, kaj poste ne forgesu ĝin refaldi.
- Lavu al vi la manojn antaŭ ol elveni el la necesejo!
- Ne manghu ŝmacante!
- Ne ruktu laŭte, prefere neniam ruktu!
- Ne furzu!
- Ne parolu malbele pri ŝia patrino, amu ssin same, kiel vian propran patrinon!
- Ne blasfemu!
- Ĉiam ridu pri ŝiaj malbonaj ŝercoj!
- Ne ĵaluzu pri ŝi, se tamen jes, nur iomete!
- Lasu, ke ŝi ĵaluzu pri vi! Ŝi rajtas.
- Ne kreskigu barelventron! Eĉ, neniam dikiĝu! Sed ŝi rajtas! (Tamen neniam diru al ŝi!)
- Ne restadu longe en la banĉambro!
- Ne lasu la viŝtukon falinte sur la planko!
- Neniam diru al ŝi, ke ŝi ne povas stiri!
- Ne malfrue venu hejmen! Ekirinte el la laborejo tuj iru hejmen!
- Ne amuziĝu kun la amikoj! Prefere ne havu amikojn!
- Ne revu pri amikinoj!
- Ne algapu, eĉ ne menciu la la mamojn kaj pugon de ŝiaj amikinoj!
- Ne estu avara! Uzu po du banko- kaj kreditkartojn!
- Ne alrigardu aliajn virinojn! Eĉ komprenu nun por ĉiam, ke aliaj virinoj eĉ ne ekzistas!
- Ne parolu pri via eksamikino! Vi neniam havis iun antaŭ ŝi!
- Minimume po 24 fojojn tage diru al ŝi: "Mi amas vin!"
- Spertiĝu kiel kuiristo!
- Lavu la vazojn, kaj la kuirejon tenu pura!
- Rearanĝu la liton (ĉiam)!
- Alvoku ŝin telefone, kie ajn vi estas, kaj kiel ajn vi estas okupata!
- Lasu ŝin aĉeti vestojn kaj ŝuojn laŭvole, ĉiam! Eĉ, helpu al ŝi en la aĉetado kaj selektado daŭranta plurajn horojn! (Kaj bonvolu rideti dume!)
- Lasu ŝin telefoni dum horoj, kaj pagu ŝiajn fakturojn!
- Ne ronku!
- Venu al vi en la kapon, ke vi ne malŝatas futbalmatĉojn kaj aŭtokonkurojn Formulo-1!
- Razu vin ĉiutage por ne ĝeni ŝian haŭton!
- Ne pensu nur pri la seksumado, sed ne troigu la malon, proponu ĝin al ŝi, eĉ se vi estas laca!
- Obeu ŝin, se ŝin doloras la kapo, sed se ŝi petas ion de vi, tuj plenumu ŝian deziron! Ho! Kaj ne ekdurmu tuj post la fino, rigardu al ŝiaj okuloj kaj karesu ŝin ĝis ŝi silente endormiĝos!
- Diru al ŝi ĉiumomente, ke ŝi estas la plej bela virino, kiun vi iam ajn vidis...
La elĉerpita disĉiplo turnis sin por iri malsupren de sur la montosupro. La majstro postkriis lin:
- -- Atendu filo, revenu!
Sed li respondis:
- -- Neee, majstro... Sufiĉas!
[redakti] Kion oni amas plej multe?
Havante unu jaron — sian nutristinon; kvin jarojn — la patrineton; dek jarojn — la lernan libertempon; dekses jarojn — la liberecon; dudek jarojn — sian amatinon; tridek jarojn — sian edzinon; kvardek jarojn — siajn infanojn; sesdek jarojn — sian oportunecon; en ĉiuj tempoj — sin mem.
[redakti] Ideala paro
Por vi viroj la ideala virino ŝajne estas kolombo kun ĉiuj ecoj de laboranta abelo! Kaj por virinoj, la ideala viro estas leono kun ĉiuj ecoj de ŝafo!
[redakti] Opinio
Multaj filozofoj pensis pri la amo. Jen kiu ili diris:
- Sokrato: "ὁ ἔρως ἐστι τὸ τιθέναι πέος ἐν τῷ πρóκτῳ""
- Cezaro: "Amor est omnis divisus in partes tres: mentiri feminam, futuere feminam, et fugere feniman".
- Kikero: "Amare est velle culos tangere"
- Dekarto: "Amor? mmm... Coitus ergo sum"


