Amy Winehouse

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Rado malbona knaras plej multe"

~ Zamenhof pri voĉo de Amy
Amy

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon"

~ iu pri io dum prezentado de Amy

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto

"Estas tute certe"

~ Hans Christian Andersen

"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"

~ Amy pri Esperanto (lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko)

"Mi estas komencanto"

~ Komencanto pri io ajn

"Mi komencas kompreni, ke ĉi tiu kampo estas pli malfacila ol mi imagis"

~ bonalingvano pri Amy

Ejmi Ŭajnĥaus, barbare Amy WINEHOUSE (angle ˈeɪmi ˈwaɪnhaʊs) (naskonome: Amy Jade Winehouse) (naskiĝis 1983 en Southgate, Londono, ebriiĝis 1996 en Southgate, Londono, sobriĝis la 23-an de julio 2011 en Camden, Londono pro morto) estis angla krakulino kaj kantistino de ritmenbluso, soulo, ĵazo, rokenrolo, kaj skao, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof. Ŝi estis ankaŭ kantaŭtoro, usona verkisto, germana volapükisto kaj freneza.

Reto

[redakti] Turneo

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado. Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado. Malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj, ni venis al la konkludo ke Amy Winehouse okazigis turneon de koncertoj dum septembro kaj novembro de 2006, interalie unu por karito por Union Chapel en Islington(bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli).

Foto-(19)

Tute senrilata bildo!

¸.¤*¨¨*¤.¸¸...¸.¤\
\¸. ESPERANTO¸.¤\
.\¸.¤*¨¨*¤.¸¸ . ¸.¤\
..\.
...

[redakti] Bark to Black

Bark to Black estas la dua kaj lasta muzikabumo de la kantistino Amy Winehouse, publikigita en 2006 per Island Records bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Ĝi enhavas la unuopaĵon Rehab. La disko estas en la angla, interesa planlingvo kun multe da parolantoj, bona por vojaĝi de lando al lando, gastiganto al gastiganto kaj vaste uzata en la interreto sed tro komplika.

[redakti] Diskaro

  • 2003 - Franko
  • 2006 - Bark to Black
  • 2011 - I don't like Esperanto (postmorte)

[redakti] Videografio

  • 2007 - I told you I was in trouble - Live in London

[redakti] Referencoj