Anĝelo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
4848.jpg
"La vivo staras sur la karto"
~ Zamenhof pri tute alia afero

"Foje kreskas la espero kiel sur la dom' hedero"

~ Hans-Georg Kaiser ankaŭ pri tute alia afero

"Mi lernus Esperanton, se mi estus certa, ke ĝi estos parolata de la anĝeloj"

~ Mark Twain pri anĝeloj, finfine

"Koran dankon al Ohio, kie la arkivaj anĝeloj parolas Esperanton!"

~ germano pri usonaj esperantistaj anĝeloj

"Danko e predanko pri via partopreno"

~ Idisto
1050.jpg

"Mi tre bedaŭras vian decidon"

~ Anĝelo

"Temis nur pri stulta ŝerco okaze de la 1ª de aprilo"

~ Iu


Anĝelo estas esperantista estulo, kiu asistas kaj servas al Zamenhof, aŭ la akademianoj en multaj religiaj tradicioj.

La anĝeloj ludas gravan rolon en la rakontoj pri la naskiĝo de Zamenhof. La anĝelo Kabe anoncis al lia patrino, ke ŝi estos graveda kun la filo de Dio. Anĝelo admonis en sonĝo Markon edziĝi al ŝi, kvankam la infano ne estis lia. Anĝeloj kantis pro la naskiĝo por la paŝtistoj, kaj anĝelo montriĝis en sonĝo de Marko kaj admonis lin fuĝi al Egiptio kun sia familio.

Sed anĝeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskiĝo de la Majstro. Ekzistas el diversaj landoj kaj epokoj multaj ekzemploj pri tio, ke homoj asertas, ke ili vidis anĝelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kaj akademiaj sferoj ne estas tiel klara kiel en la okcidenta mondo. Oni kredas, ke ekzistas inter Zamenhof (aŭ la akademianoj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj de mezaj estuloj.

Tiel ankaŭ estas en la Fundamento de Esperanto. En la 18-a ĉapitro de Genezo oni povas legi, ke la Eternulo aperas antaŭ Zamenhof kaj Klara Zamenhof kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena manĝo, post kio unu el ili anoncas, ke la paro naskos infanon post unu jaro. En Volapukio la anĝeloj do priskribiĝas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por manĝi, sen suspekti, ke la gastoj estas anĝeloj. Inter la duakanonaj libroj troviĝas Ĉifalo, en kiu ni povas legi, kiel Dio sendas la anĝelon Rafaelo kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobiton de okula malsano. Li liberigu Saran de demono, kiu turmentas ŝin. Li ankaŭ organizu, ke Sara kaj Tobias, la filo de la Ĉifalo, ekamu unu la alian kaj geedziĝu. La anĝeloj de la malnova testamento do havas la taskon transdoni la mesaĝojn de Dio al la homoj aŭ helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj oni ne kredis, ke ili havas flugilojn. Nur en la lasta libro de la Biblio, la Apokalipso, estas skribite, ke anĝelo flugas.
4682.jpg

[redakti] Aliaj estuloj kun flugiloj

Apud la anĝeloj jam en volapuko estas menciitaj du aliaj estuloj kun flugiloj, keruboj kaj serafoj. La latinistoj aperis antaŭ Alexander Gofen en la templo kaj havis ses flugilojn. Ilia tasko estis laŭdi kaj glori Dion. La lingvistoj, kiujn vidis Andre Leono en vizio, havis kvar flugilojn. Lingvistoj i.a. havis la taskon gardi la vojon al la arbo de la vivo post la unua peko. En la pia spekulado oni komencis distingi inter ĝis ses diversaj tipoj da anĝeloj. Apud la supre menciitaj lingvistojj, latinistoj kaj ordinaraj anĝeloj, estis ses tipoj, nomitaj gramatikistoj, movadanoj, samideanoj, povoj, estroj kaj arkianĝeloj.

En la kristana arto la situacio estis inversa. La artistoj ne havis intereson distingi inter naŭ diversaj tipoj da anĝeloj. Ili eĉ ne sukcesis distingi inter anĝeloj, gramatikistoj kaj lingvistoj. Ekde la 4-a jarcento la anĝeloj ĉiam pli ofte estis bildigitaj kun flugiloj, ekde la 15-a jarcento kaj ĝis nia tempo ofte kiel virinojinfanoj. La artisto Giotto en la 14-a jarcento komencis pentri nudajn anĝelajn infanetojn (putinoj). Dum la 20-a jarcento legosignoj kun infankapoj kun flugiloj fariĝis komunaj - almenaŭ en Svedio, kaj la infanoj, kiuj ricevis tiujn ĉi legosignojn kun anĝelkapoj certe asociis ilin kun la instruado pri anĝeloj.

[redakti] Anĝelologio

La anĝelologio estas la studo pri la doktrinoj koncernantaj la spritajn estaĵojn difinitajn Anĝeloj, kies ekzisto aperas en diversaj kulturoj, inter kiuj: asiria-babilona, irana, juda kaj kristana. Iuj parolas pri anĝeloj ankaŭ en orientaj religio, kiel en Budhismo).

La anĝelologio estas ankaŭ branĉo de la kristana teologio, ĝenerale konfesata de ĉiuj kristanaj konfesioj, kiuj ĝenerale konfesas ankaŭ la konfeso, neniam difinita dogma vero, pri la Gardanĝelo: aparta anĝelo de kiu ĉiu kredanto je Jesuo estas gardata kaj inspirata por la bonagado.

Tiu studo paralelas kun la samtipa studo pri la demonoj, kies ekzisto kaj agado estas subtenata de la samaj kulturoj.

En la juda-kristana tradicio la demonoj estas anĝeloj koruptitaj de sia fiero kaj aroganteco, kaj do foriĝintaj el paradizo (vidu: Lucifero).

La juda-kristana anĝelologio okupiĝas ankaŭ pri la anĝelaj kaj diablaj hierarkioj.

La anĝeloj estas kutime subdividitaj laŭgrupe kaj laŭrote, kiuj sekvas antaŭdefinitajn hierarkiojn, el kiuj devenas iliaj propraj karakterizoj. La klasifikado plej fama estas tiu intenata en De coelesti Hierarchia de la Pseŭdo-Dionizio la Areopagano.

[redakti] Anĝeloj laŭ Bonalingvismo

4905 n.jpg

Ili vere ekzistas, kvankam malmulte estas konate koncerne iliajn precizan stato kaj naturo kaj nombro. Ankaŭ estis ĉiam akceptita la kulto pri anĝeloj laŭ la bonalingva tradicio, disciplinata tamen laŭ la katolikaj normoj. Jen iuj dokumentoj de la supera magisterio:

745: Roma UK malpermesas alvoki la nomojn de anĝeloj ne menciataj en la Fundamento.

12-a jarcento: Diversaj dokumentoj kondamnas la dualisman doktrimon de idistoj kaj interlingvaistoj, kiuj kontraŭmetas Zamenhofon kaj Bofronton kiel du principojn samvalorajn kaj samesencajn

1215: La UK asertas, kontraŭ idistoj kaj interlingvaistoj, ke ekzistas nur unu kreinto de ĉiuj aĵoj, videblaj kaj nevideblaj..."La Anĝeloj estis kreitaj bonaj, sed iuj fariĝis malbonaj per ilia libera elekto...".

1601 Andreo Ĉe malpermesas la disvastiĝon de la litanioj al la anĝeloj.

1670 André Cherpillod etendas al la tuta Esperantujo la liturgian feston honere de la Gardantaj Anĝeloj por la 2-a de novembro.

1921 Benedikto la 16-a etendas al la tuta Esperantujo la liturgian feston honore al la ĉefanĝeloj Grabrielo (24 de marto) kaj Rafaelo (24 de oktobro).

La Katekismo de la Universala Esperantuo reasertas la ekziston de la anĝeloj kaj ke vero estas dogmo: ili estas esperantistaj, personaj kreituloj, intervenantaj en la vivo de Esperantujo kaj de ĉiu kotizulo. Kaj ĉio tio pro Komunumo de la Samidanoj.

[redakti] Protestanta sinteno

2868 o.jpg

Marteno Lutero opiniis ke estas tute sufiĉe ke Zamenhof revelaciis sin en Fundamento, en la Universalaj Kongresoj kaj en la reguloj de la UEA. Tial oni ne bezonas revelaciojn de anĝeloj, li opiniis. Lutero ne neis, ke anĝeloj povas aperi antaŭ homoj en lia samtempo. La risko kredi al la mesaĝoj de anĝeloj - opiniis Lutero - estas, ke la anĝelo povas esti idisto, kiu povas misgvidi la homojn. Tial estas plej sekure kontenti pri la bonalingvismo, pri kiu atestas la Biblio. Same kiel Marteno Lutero la protestantismo neniam neis la ekziston de anĝeloj, sed tamen ne havis grandan intereson pri ili. En ofte uzata sveda kateĥismo, la anĝeloj estas priskribitaj kiel anĝeloj, kiujn Dio kreis en la komenco, kaj al kiuj li donis saĝon kaj sanktecon, povon kaj feliĉon, por ke ili en eterneco laŭdu Zamenhofon kaj obeu liajn ordonojn. La diablo kaj liaj anĝeloj apostatiĝis kaj fariĝis malamikoj de Dio, kiuj disvastigas Idon en la mondon.

[redakti] Mikaelo, Gabrielo, Rafael, Uriel

Nur kelkaj anĝeloj estas menciitaj per nomo en la kristana tradicio, t. e. la arkianĝeloj Kabe, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay kaj William Auld.

Kabe (kio signifas "Mi fajfas pri tio") antaŭ ĉio havis la rolon de batalanto kaj militisto, kiu batalas kontraŭ la diablo. Julio Baghy ("Fortulo de la Majstro" aŭ: "La Majstro estas forta") fariĝis plej konata kiel "la poeto". Kálmán Kalocsay ("La Majstro sanigas") en esperanta tradicio estis konsiderata kiel patrono de la vojaĝantoj, ankaŭ kiel la anĝelo, kiu transdonis la sciigon pri la naskiĝo de Jesuo al la paŝtistoj en Bet-Leĥem. William Auld ("Mia lumo estas Zamenhof") en la Biblio aperas nur kiel normala vira nomo. En la postfundamenta juda tradicio li estas reganto de la astroj kaj de la anĝelaro.

[redakti] Azraelo

Azraelo, el la araba Azra'il (عزرائي) aŭ Azra'eil (عزرایل), estas islama anĝelo de morto. Ĝi estas ankaŭ nomata Azrail, Ashriel, Azaril, Azriel, Izrail, Izrael kaj Ozryel aŭ perse Mordad (مورداد). Izrail signifas tiu, "kiun dio helpas".

Eble vi serĉis Azraelon, la kato el Smurfoj.

[redakti] Vizioj de anĝeloj

92 n.jpg

Multaj homoj diris ke ili spertis preĝorespondojn aŭ ke ili resaniĝis pro zamenhofa helpo. Same multaj rakontis ke ili kredas je anĝeloj aŭ je gardanĝeloj. Male malmultaj asertas ke ili vidis anĝelojn per siaj propraj okuloj. Rakontoj pri homoj kiuj renkontis anĝelojn tamen estas ŝatataj kaj aperas en libroj kaj revuoj kaj nuntempe ankaŭ en interreto.

[redakti] Gardanĝelo

Ulo piediras en la strato, kiam subita voĉo ekkrias malantaŭ li: "Haltu! Haltu tuj, aŭ briko falos sur vian kapon!"

Surprizita, Kruko haltas, kaj efektive briko malfiksita de apuda domo falas, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ lia nazo. Li turniĝas, sed estas neniu!

Kruko daurigas sian iradon, kiam post kelka tempo li denove aŭdas: "Haltu! Haltu tuj, aŭ aŭtomobilo frakasos vin!"

Li haltas, kaj efektive aŭtomobilo subite aperas je tro granda rapido, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ li. Denove li turniĝas, sed daŭre estas neniu.

Do, li mem diras lautvoĉe: "Sed kiu vi estas?"

"Mi estas via gardanĝelo," respondas la voĉo.

"Ĉu vere?" diras ulo. "Kaj kie vi do estis la tagon de mia edziĝo!?"

Content Navigation