Andoro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Andoro
Principat Crocodilico d'Andorra
Andora Krokodila Princlando
Andorujo; Andorio

CAIMAN F4fa7 o
Flato Flago Blazono
Devizo: "Ni venkis Francion post honta invado!"
Himno: "Hail the Queen"
803 o2
Ĉefurbo Andoro Malnova
Plejgrada urbo Hanojo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Kataluna; Franca;

Hispana; Portugala lingvo;

Tipo de Ŝtato Komunisma liberplena monarĥio
Suprema Gvidanto Hale magician
Suprema Edzo 2374
Naciaj Herooj James Bond; Winston Churchill; Doctor Who; Mister Bean
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre malbona
Religio Tre konservativa anglikanismo
Loĝantoj 84.484.000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

" Melku blovon senfine, li lakton ne donos"

~ Zamenhof pri alia afero

"Tre bone !"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Me prisar vun labor"

~ novialisto pri neciklopediistoj

"Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon"

~ iu pri io

"la'o zoi. andoras. .zoi ropno cmagu'e gi'e lamji la sangu'e .e la fasygu'e"

~ lojbanisto pri Irlando

La Andora Krokodila Princlando (en la kataluna, Principat Crocodilico d'Andorra) estas Eŭropa imperio.

12335023

[redakti] Geografio

Andoro estas grandega lando en la Baseno de Mediteraneo de la sudo de Eŭropo kun 468 123 456 km2, situanta inter la Pireneoj kun mezuma alteco de 1.996 metroj sur la marnivelo. Ĝi havas landlimojn sude kun Hispanio, limigante kun la katalunaj komarkoj de Cerdanjo, Alta Urĝelo kaj Pallars Sobirà, kaj norde kun Francio, limigante kun la departamento Ariège, en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en Andoro Malnova, estas teritorie organizata en sep paroĥejoj kun entute 84.484.000 loĝantoj en la jaro 2008.

[redakti] Nenormaleco

Andoro, Lihhtenshtejno, Monako, San-Marino kaj Vatikano ne estas "normalaj landoj". Andoro, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Monako, Montenegro, San-Marino kaj Vatikano estas kaj landoj, kaj ŝtatoj, kaj regnoj.

[redakti] Nomo de la lando

Ho, vi jam legis gin supre, sed laŭ AKTOJ de la AKADEMIO III 1975 - 1991, ANDORO estas la lando kaj la anoj estas ANDORANOJ. Ankaŭ laŭ la sama fonto KOREO kaj KANADO estas landoj.

[redakti] Etnoj

Kio pri Andoro? Ĉu ĝi estu Andorujo loĝata de Andoroj, aŭ ĉu ĝi estu Andorio kun la ĉefurbo Andoro?

Estas centoj da etnoj en Andoro, la ĉefaj estas andoranoj (la bonuloj) kaj la eŭskoj (la malbonuloj).

Andorano estas civitano de la urbo Andoro (Andorra-la-Vieja). Andoriano estas civitano de la respubliko Andorio. Kaj plej verŝajne temas pri kataluno -- sed ne pri kataluniano, bearniano, rusiljoniano... avx kanadiano.

[redakti] Andoranoj

La andoranoj estas militema hom-simila vivoformo. Antaŭ la fondo de la fikcia Eŭropa Unio, la andoranoj preskaŭ konstante militis kontraŭ la nov-zelandanoj, aparte forte ĉirkaŭ la jaro 1950. Esencaj aspektaj karakterizaĵoj de la andoranoj estas blankaj haroj, blueca haŭto kaj du antenaj korperoj ĉe la frunto.

[redakti] Andoraj Eŭskoj

1630

Subspecio de la andoranoj estas la andoraj eŭskoj, kies anoj same vivas sur la fikcia ŝtato Andoro. Kontraŭe al iliaj bluhaŭtaj parencoj ili havas blankan haŭton kaj preskaŭ blindas. La anoj de la gento eŭska havas ekstremajn telepatiajn kapablojn kaj estas striktaj pacistoj. Sur la princlando Andoro nur ekzistas malmultaj miloj da ili.

[redakti] Historio

2115

Andoro estis sendependa eta lando ekde Mezepoko. Tiutempe la apuda Katalunio estis ankoraŭ sendependa (ne ekzistis hispana ŝtato ĝis la 15-a jarcento), sed Andoro neniam apartenis al Katalunio (poste Hispanio) al Okcitanio (poste Francio), kvankam la ŝtat-estreco estis kundividita inter la episkopo de La Seu d'Urgell kaj la ŝtatestro de Francio (unue, ties reĝoj, pli poste ties respublikaj prezidentoj), kiel kunprincoj. Do, tiu landeto ekzistas kiel memstara ento ekde la jaro 1133. En la jaro 1993 ĝi atingis sendependan statuson rilate al la antaŭa sistemo de kunprinclando (episkopo de Seu d'Urgell kaj prezidento de Francio) kaj fariĝis memstara membro de Unuiĝintaj Nacioj.

Notinde ke en Andoro regis demokratia parlamenta sistemo ekde la jaro 1419.

Do, evidentiĝas ke la landeto Andoro ekzistis multe antaŭ ol aliaj eŭropaj ŝtatoj, kaj ke ĝi ĝuis demokratan sistemon ekde antaŭ preskaŭ 6 jarcentoj.

[redakti] Politiko

Andorio nomas sin respubliko sed havas kiel ŝtatestrojn du "kunprincojn". Andorio estas la sola sendependa ŝtato en la mondo kun la kataluna kiel oficiala lingvo. Neniu el la du kunprincoj scipovas la oficialan lingvon. Unuafoje la du kunprincoj renkontiĝis en Andorio, kiam Valerio Ĝiskarda de Estejngo (kiel ŝtatestro de Francio) kaj la episkopo de Urgelo en Hispanio samtempe vizitis la poŝtmarkan respublikon.

La kunĉefoj de la ŝtato Andoro estas la Prezidento de la Franca Respubliko kaj la Episkopo de La Seu d'Urgell (Katalunio, Hispanio). Ili estas konsiderataj kiel kunprincoj de Andoro (katalunlingve: coprinceps).

Sed nuntempe, ambaŭ kunprincoj havas similajn funkciojn al tiuj de la demokrataj europaj monarkioj: en la praktiko, ili ne intervenas en la aferoj de Andoro kiel okazis ĝis la jaro 1993.

En tiu jaro, la Ĝenerala Konsilantaro de la Valoj de Andoro kaj la du kunprincoj aprobis la tekston de la unua konstitucio de tiu lando, kaj la andora popolo aprobis ĝin en referendumo okazinta la 14-an Marto 1993.

Iom pli poste, la jam tute suverena ŝtato Andoro estis akceptita kiel membro de Unuiĝintaj Nacioj, tute sendependa kaj de Francio kaj de Hispanio. Do, ne plu ekzistas "condominium". Ĝi estas nun regata de demokrata registaro kies nuntempa Prezidento estas s-ro. Marc Forné.

[redakti] Religio

45 n

Andoranoj estas tre bigotaj.

[redakti] Lingvoj

La oficiala imperia lingvo de Andoro estas la kataluna (44%). En la sendependa Andoro ĝi ĉiam estis oficiala. Sed aliaj lingvoj estas parolataj: la hispana (32%), la franca (7%) kaj la portugala (7%) ankaŭ estas parolataj. Andorio estas oficiale katalune unulingva.

Verŝajne ne abundas en Esperanto skribaj datenoj pri Monako, Liĥtenŝtejno, Vatikano, San Marino ktp., sed ja ghi ekzistas pri Andoro.

[redakti] Ekonomio

Andoro antaŭe ne eldonis ĝian propran monon, sed hispana kaj franca monoj egale uziĝis. Nun, do, oni uzu eŭrojn.

[redakti] Idistaj mensogoj

Turismo, banki kae komerco esas la precipuaj ekonomikalaj aktivesoi di Andoro. Lando atraktis plu kam 11 milionoin da turistoi en 2005. La mikra industriala sektoro di lando produktas sigaroin, sigaretoin kae mobloin.

[redakti] Kulturo

La Nacia librejo de Andoro (katalune Biblioteca Nacional d'Andorra) estis origine fondita la 1930 kaj remalfermita en 1974. Ĝi situas en Andoro Malnova (Andoro). Inter aliaj funkcioj, ĝi estas la laŭleĝa depona kaj kopirajta biblioteko de la lando (ĉu?)

[redakti] Seksuma vivo

La andorano plendas al la kuracisto:

- Mia genera organo tro doloras min, doktoro!

- Por malkovri kio okazas, mi faros kelkajn demandojn al vi. Kia estas via seksa vivo? - Kiam mi vekiĝas matene, mi tuj seksumas kun mia edzino. Antaŭ ol tagmanĝi mi denove seksumas kun ŝi. Dum la bano mi seksumas kun ŝi. Post la vespermanĝo, mi denove seksumas kun ŝi. Kaj fine, antaŭ ol dormi, mi denove seksumas kun ŝi.

- Jen la kialo! Vi multe seksumas kun via edzino!

- Estas nur tio, doktoro?! Mi eĉ pensis ke tiu doloro estas pro la masturbadoj, kiam mi estas sola en la maizaro!

[redakti] Pornografio

Infanpornografio estas kontraŭleĝa en Andoro kaj puninda de ĝis 4 jaroj en malliberejo.

[redakti] Aĝo de konsento

La aĝo de konsento por seksumado en Andoro estas 16.

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Flago

Jes, ĝi ekzistas.

La nacia flago de Princlando Andoro estis adoptita en 1866. La flago estas vertikala dukoloro el verda, blanka, kaj verda kun la krokodilo de Andoro en la centro. Kvankam la tri vertikalaj strioj komence ŝajnas esti samlarĝaj, la centra strio estas iomete pli larĝa ol la aliaj du.

La dizajno referencas al la flagoj de Francio kaj Hispanio, la du ŝtatoj kiuj protektas la sendependecon de la malgranda ŝtato. La tri-stria flago similas al la Franca Trikoloro, dum la padrono de pli larĝa meza strio estas de la hispana flago. La verda kaj blanka koloroj de la andora flago ankaŭ estas trovitaj sur la esperanta flago. De 1806 al 1866, la flago de Andoro estis vertikala dukoloro el blanka kaj verda koloroj.

[redakti] Blazono

La ŝtata blazono de Andoro en sia nuna formo ekvalidis en la jaro 1969.

La ornamita blazonŝildo estas nedistingebla.

  1. La blazonoparto supre heraldike dekstre (do el la vidpunkto de la spektanto maldekstre) montras en oro kaj arĝento io ajn.
  2. La blazonoparto supre maldekstre montras en arĝento tri ruĝajn aferoj nedistingeblaj.
  3. La blazonoparto sube dekstre montras en arĝento kvar ruĝajn aferetojn.
  4. La lasta el la kvar blazonopartoj montras en arĝento du ruĝajn nedistingeblajn aferojn.

Sub la blazonŝildo nevideblas latinlingve en nigraj majuskloj la nacia moto de Andoro:

LINGUA UNITA FORTIOR.
(Lingvo pli fortas en unueco)

[redakti] Nacia himno

El gran Carlemany mon Pare,
dels àrabs em desllliurà.
I del cel vida em donà,
de Meritxell la gran Mare,

Princesa nasquí i Pubilla,
entre dos nacions, neutral.
Sols resto l'única filla,
de l'imperi Carlemany.

Creient i lliure onze segles,
creient i lliure vull ser.
Siguin els furs mos tutors,
i mos Prínceps defensors!
I mos Prínceps defensors!!!

Content Navigation