Anti Künstlich
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Kiel oni sternas, tiel oni dormas"
~ Zamenhof pri ci tiu artikolaĉo
"Nu, bone se tiu "neciklopediisto", kiu verkis tion, havas nenion pli inteligentan por fari, li povas masturbi sin tiamaniere"
~ Kunzli pri la aŭtoro de tiu ĉi artikolo
"Andreas Künzli daŭre nomadis certajn landojn kanajlaj"
~ Milokula Kato pri AK
"Haltigu la germanan "humoron"!"
~ amiko de Künstlich pri Neciklopedio
Anti Künstlich vizitis la bazajn lernejojn en Lucerno kaj Kriens/LU, la duagradan en Kriens kaj la gimnazion en Sarnen kaj Lucerno, bedaŭrinde, tiuj vizitoj estis tre maloftaj. Poste li studis slavan filologion (slavistikon), orienteŭropan historion kaj internacian juron en la Universitato de Zuriko. Lia universitata diplom-verkaĵo, kiu ricevis Stipendion Lapenna, traktis la temon Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio. Lige kun siaj studoj Künstlich vizitis diversajn orienteŭropajn landojn kaj restadis du semestrojn en tiama Sovetunio (1988-89). Tiu, sendube, estis unu el la faktoroj de ĝia faliĝo. Liaj profesiaj agadkampoj estas filologio-historio, interlingvistiko kaj informadiko (diplomo de retfakulo en 1998).
[redakti] Movade
Li ne estas iu ajn, kiel ni vidis. Sian plej grandan atingaĵon li faris kiel interlingvisto per ampleksa kaj kompetenta libro pri la svisa planlingva movado, kiun ankaŭ UEA rekonis per grava premio. Antaŭ dudeko da jaroj li apartenis al la gvidantoj de TEJO kaj poste reprezentis longe UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Laŭ tiu fono oni jam povas konjekti, ke li konas UEA kaj la movadon bone, kaj tion konfirmis ankaŭ liaj kontribuaĵoj, en kiu li kritikis pli-malpli ĉion imageblan en la agado de UEA kaj de la tuta movado kaj ankaŭ tiun de konkretaj korifeoj, precipe Dasgupta kaj Corsetti sed ankaŭ Tonkin kaj Fettes.
Laŭ li saĝaj movadanoj ne plu ekzistas.
[redakti] Studoj
Andreas Künzli estas konata precipe pro sia monumenta, 1129-paĝa verkego "Universalaj Lingvoj en Svislando" (2006). Lia biografio de Zamenhof fokusiĝas sur "Esperanto, Hilelismo (Homaranismo) kaj la 'Juda Demando' en Orienta kaj Okcidenta Eŭropo", kiel tekstas la subtitolo. Malgraŭ tio, Andy Künzli deklaris ke li multoble preferas la memoron pri la "diversaj bulgarinoj", kun kiuj li havis multe da plezuro, ol la tedajn kaj idiotajn librojn de M.I. Isaev, kiujn li bedaurinde "devas" legi kadre de sia disertacia projekto, en kiu li detale prezentos ĉiujn "aferojn". Sed la pozitiva aspekto de tiu ekzerco estas, ke al la scienco oni povos montri la karakteron de la laboro de Isaev. Same: katastrofo.
[redakti] Kunzli kaj kopirajtoj
Andy tre plendas kontraŭ aŭtorrajta politiko de Neciklopedio, certe li ne legis nian deklaracion pri aŭtorrajtoj!.