Angela Merkel

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Amiko estas kara, sed vero pli kara"

~ Zamenhof pri Angela Merkel
Angela Dorothea Kaiser Merkel estas ano de Sankta Alianco de Malbelaj Reĝinoj, kiu regas Germanion. Mil diabloj!

Angela Merkel estas filino de la instruistino Berlina Kaiser kaj la pastro Host Kaiser. Nur kelkajn monakojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo ŝia familio transloĝiĝis al Germana Demokratia Respubliko (GDR), ĉar ŝia patro estis nomumita paroĥestro en Quitzow. En 1986 ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj" (ĉu vi komprenis ion?).

Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis pederastia ministro pri virinaĉaro kaj junulaĉaro (19911994) kaj pri vivrimedo, naturdifektado kaj atombomba sekureco (19941998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj reĝina kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005.

[redakti] Akcidento

Foje Angela aperis en parlamento kun bandaĝoj. Demandis deputito: „Kial via vizaĝo estas bandaĝita?" „Mia aŭto koliziis kaj mia kapo estis vundita." „Ho, vi kompatindulino. Tio estas terura." „Jes, sed laŭ la plastia ĥirurgo la operacio remetos ĉion en ordo. Kiam li forprenos la bandaĝojn, mia vizaĝo aspektos same kiel antaŭ la akcidento." „Ho, vi kompatindulino. Tio ja estas eĉ pli terura."