Angla lingvaĉo
El Neciklopedio
"Ni havas la anglan, kvankam ĝi respegulas neneŭtralecon kaj neegalecon"
"Al vi oni predikas kaj nin oni pikas"
~ Zamenhof pri supra diraĵo
"La angla estas speco de Esperanto"
~ Trends 31/10/2002
"La angla estas la Esperanto, kiu sukcesis"
~ Rita Lee, brazila kantistino pri supra diraĵo
"English is the preferred language on the planet"
~ Remuŝ pri angla
"Esperanto eble en simila pozicio kiel la usona rokmuziko, se
Esperanto ne estus Esperanto, sed la angla"
~ Anti Künstlich pri la supraj diraĵoj
"Anglalingvano ja estas *persono*"
~ Usonano pri si mem
"La angla estas malrapide lernebla kaj tre rapide forgesebla"
~ Esperantisto pri la angla
"Mi ankaŭ havas ian supraĵan malŝaton al la angla"
~ Arno Lagrange pri la angla
""Esperantistoj ne malamas la anglan lingvon""
~ UEA pri la angla
"Angla lingvo estas latino de nuntempo"
~ Nikolai Grishin pri anglaĉa lingvaĉo
"Angla esas un de la maxim stranja e partikulara lingui en Europa"
~ idisto pri la angla
"P.S. Ne menciu en via komento la verdan lingvon, por ke mi ne diru, kien oni enŝovu ĝin"
Oni scias ke la angla estas simple malbona nederlanda kun terure misprononcataj francaj kaj latinaj vortoj. Alie, ĝi estas simple stranga ĉina dialekto, kie ĉio prononciĝas je la unua tono.
Skriba angla estas speco de la malnovfranca, inventita de persono, kiu scipovis paroli nur sakse kaj skribi nur latine.
Enhavo |
[redakti] Origino
Historie, la angla estas eksa piĝino por komunikado inter kotelaborantaj negroj, kiujn sklavigis la blankaj kapitalistoj. Ĝi plejparte baziĝas sur la franca lingvo kaj kelkaj lingvistoj citas ĝin kiel plej norda dialekto de la franca lingvo, kies parolantoj tamen havas elparolan buŝmalsanon kiu ne permesas al ili klare prononci vortojn.[redakti] Lingveto aŭ lingvaĉo?
Kvankam la angla estas tute bona lingveto, en Esperanto ekzistis la kutimo nomi ĝin lingvaĉo. Antaŭ la morto de Esperanto, la esperantisto Kriĉjo provis forigi tiun kutimon, sed neniam sukcesis. Seniluziiĝinte, li instigis Kabe-on skribi la Lastan libron.
[redakti] Skota dialekto
La sama angla, sed pli ridinda.
[redakti] Usona angla
Simple la angla, viŝita per malpura ĉifono.
[redakti] Mito
La jena mito kriegas: "Se vi regas la anglan lingvon, la tuta mondo estas malfermita por vi!" Rezultiĝis ekscesa uzado de la angla lingvo!!!
[redakti] Publikigaĵoj
Oni ja publikigis aĵojn en la angla, ekz. la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso (kiu nun ne plu aperas).
[redakti] Vortprovizo
La angla prenis pruntvortojn el multaj aliaj lingvoj. Tio montras la specialan riĉecon de la angla. Estas egale notinda, ke aliaj lingvoj prenis multajn pruntvortojn el la angla. Ankaŭ tio montras la specialan riĉecon de la angla.
[redakti] Gramatiko
Lerni la anglan facilas. Eĉ etaj infanoj povas lerni!
La lingvo estas facila, ĉar
- Ĝi ne havas ian ajn gramatikon, kaj
- Ĝi havas nek artefaritajn regulojn pri vortordo, nek la tielnomatan liberan vortordon, kiu fakte estas nur ilo de totalismaj diktatorecoj. (Vidu ĉefan artikolojn pri rusa inversigo.)
Anstataŭe, ni parolantoj diras la vortojn en la ĝuste sama ordo, kiel ni pensas ilin. Kio povus esti pli simpla? La angla estas verŝajne la unusola lingvo, kie oni povas fari tion.
[redakti] Ortografio kaj prononco
La angla ankaŭ havas la grandan avantaĝon, ke ĝia ortografio ne estas fonetika. La lernanto havas multajn horojn da amuzo, lernante kiel skribi vorton post vorto. La angla ortografio estas ankaŭ tre bona por la ekonomio, ĉar ĝi ege faciligas la vendadon de vortaroj, kaj alportas pli da labor-ŝancoj por instruistoj.[redakti] Mallongigoj
Mallongigoj kaj ties variantoj estas oftaj en la angla. Ekzemple, "rolf" estas varianto de "rofl", konata mallongigo de angla "rolling on [the] floor" ("ruliĝanta sur [la] planko" -- pro ridegiga travivaĵo). La avantaĝo de "rolf" estas evidenta: Ĝi estas pli facile prononcebla ... kaj deklarinte ĝin "varianto" oni ne plu bezonas honti pro mistajpemo.
[redakti] Pronoco
Laŭ la eminenta prononco-sciencisto John Wells (Johano Radoj) (ankaŭ Esperantisto), la brit-angla havas 24 konsonantajn kaj 23 vokalajn fonemojn (sontipojn/parolsonojn) – plus du aldonajn konsonantojn kaj kvar aldonajn vokalojn uzatajn nur en fremdaj vortoj.
Por korekte pronoci vorton en la angla, oni memoru ke oni nepre ne prononcu la vortojn kiel oni skribis ilin. Jen kelkaj reguloj:
a) Neniam prononcu la vokalojn simple, oni devas ŝanĝi ilin al proksima vokalo kaj apudigi semivokalon j aŭ ŭ: a = ej; e= ij; i= aj; o= oŭ; u= yu; y= aj (ofte, sed ne ĉiam!). Sekve "I am esperantist" (mi estas esperantisto), oni prononcus [Aj ejm ijspijrejntajst] se konsonantoj funkcius bone, sed ili ankaŭ ne funkcias. Memoru: se konsonanto havos ĉapelitan version en Esperanto, oni devas prononci ĝin kiel ĉapelita litero (escepte H): c = ĉ; g = ĝ; j = ĵ; s = ŝ. Do "I am esperantist", oni prononcus [Aj ejm ijŝpijrejntajŝt], se ĉiuj literoj estus pronceblaj; vere, oni devas prononci nur duonon de la literoj. Finfine, la korekta prononco de "I am esperantist" estas [Aj'm ŝprejntajŝ];
b) Forgesu la regulon (a) kaj prononcu la literojn kiel en Esperanto: "I am esperantist" oni prononcu [I am esperantis], sed ne esperu ke iu komprenos vin.
[redakti] Helpilo about pronunciation
-Every letter is pronounced separately. The stress is always on the last-but-one syllable. So how do you say "boato" ('boat')?
Bo-ato.
[redakti] Vortaro
Problemo estas ke angloparolantoj tute ne komprenas vortojn kun pli ol du silaboj. Sekve, en vortoj kiel "because" ili diras simple "caus", sekve, la frazo "la hundation mordationed la knabation" ŝajnas al ili tro formala, kaj ili pensas ke vi estas intelektulo.
[redakti] Avantaĝoj
Instruisto diris al knabo:
“Ne diskutu, knabo! Vi devas plibonigi vian anglan. Se ne, vi neniam komprenos 99% de la reklamoj en nia lando”
[redakti] Malavantaĝoj
Estas multaj malavantaĝoj je angla lingvo.
[redakti] Por aktoroj
Amatora fremda aktoro plaĉis al usona reĝisoro. Li volis dungi la aktoron al sia filmo kaj petis, ke li lernu iom da angla lingvo por la filmo. La aktoro ne konsentis. Demandata kial li ne akceptas tiun proponon respondis:” Mi estos lerninta, la reĝisoro ŝanĝos planon, ne dungos min kaj mi restos kun tiu ĉi lingvo kiel stultulo..."
[redakti] Por lernantoj
Instruisto riproĉas malsukcesan lernanton:
- Bonvolu diri al mi, kial vi ne deziras lerni anglan lingvon? Ja duono da mondo posedas ĝin.
- Ĉu tio ne sufiĉas?
[redakti] Por denaskuloj
Unu malavantaĝon tamen havas la facileco de la angla –– por denaskaj parolantoj, lerni iun ajn alian lingvon tre malfacilas.
[redakti] Bazaj frazoj
Se vi volas paroli angle vi devas koni bazajn frazojn
- My hovercraft is full of eels.
Mia aeroglita boato estas angilplena.
- My penis has been struck by lightning
Mia peniso estas frapita de fulmo.
- That's not a hovercraft, it's a small ufo.
Tiu ne estas aeroglita boato, estas malgranda nifo.
- Your genitals look like moldy spinach
Viaj generaj organoj similas ŝima spinaco.
- The eels are hiding from the mermaids.
La angiloj kaŝadas sin de la sirenoj.
- How do you fart today?
Kiel vi fartas hodiaŭ?
- I'm farting very well. Thanks!
Mi fartas tre bone. Dankon!
- I'd like to buy some peaches.
Mi volus aĉeti kelkajn piĉojn.
- How much wood would a woodchuck chuck if a woodchuck could chuck wood?
(Neniu konas tradukon sed anglaparolantoj ekridiĝas se iu dirus tion)
At Neciklopedio, we have been learning the English for years, and have found the above statements very utility.
Ĉe Neciklopedio, ni estas estintaj lernantaj la anglan dum kvar jaroj, kaj trovis la suprajn frazojn tre utilaj, sed, laŭ ekzemplo de anglalingva Uncyclopedio ni citas kelkaj aliaj:
[redakti] Aliaj utilaj frazoj
- I really want to invite you to a little talk. Can I shake hands and all the usual stuff?: Saluton.
- Can you direct me to the station?: Karesu mian postaĵon, mi petas.
- I am glad to see you.: Vi havas belajn femurojn.
- ' Stop! What are you doing?: Dio vin benu, sed bonvolu meti ĝin inter viajn mamojn!
- Are you above the age of consent in this municipality?:Mi havas bastonon longan.
- Your father was a baboon's rump and your mother spent all her time backed up against the wall by sailors!: Bonvolu alsendi la pordiston, laŭŝajne estas rano en mia bideo.
- I love you so much!:Mi volas fiki vin dure kaj longe!
- You are a really nice looking woman. I am arousing myself just looking at you. Oooh, mama!: Mi ja estas geja!
- You look nice today: Ĉiesulino, fiku min.
- Don't hurt me: Piedbatu min en la kojonoj.
- And if you ever find yourself in an uncomfortable silence, you can always say...: Esperanto estas tre facila kaj utila. (No one really knows what it means but esperantists are always happy to hear it.)
[redakti] Malamu la anglan
- Inter viaj plej ŝatataj kanzonoj kaj filmoj neniuj estu anglalingvaj.
- Ne uzu T-ĉemizojn, tornistrojn ktp. kiuj surhavas videblajn anglalingvajn tekstojn.
- Evitu anglismojn parolante homan lingvon.
- Ne toleru anglalingvajn konversaciojn de aliuloj.
- Krom esperanto eklernu la francan, italan, portugalan, rusan kaj germanan sed neniam la anglan. Rezistu!
- Se vi konos homon, kiu ŝatas la anglan pli ol esperanto, ne plu kontaktu lin ĉar esperantistoj ne povas ŝati la anglan.
[redakti] Citaĵoj pri la lingvo
"Mi estis 44-kilograma italia malfortulo, antaŭ ol mi lernis la anglan." -- Charles Altas (akk Angelo Siciliano)
"Mi ĉiam memoros la voĉojn de infanoj fremdaj, kantantaj en la angla; la sonon de helikopteraj rotoroj batantaj; kaj la odoron de napalmo en la mateno." -- Kolonelo Kurtz
"La angla hodiaŭ estas kiel latino estis antaŭ longe. Krom ke latino estis la lingvo de sklaveco, kaj la angla estas la lingvo de libero." -- Donaldo Anaso
[redakti] Klasikaj diraĵoj el la angla
Every good boy deserves fruit.
Esperante: Por ĉiu infano, po unu banano.
Solresole: Sol ti re fa la.
Hail to the Chief!
Esperante: Saluton al la Ĉefo!
Germane: Sieg heil, mein Fuehrer!
Vidu ankaŭ artikolon: Esperanta-angla vortaro pri fivortoj
[redakti] Alie
Ulo ege sperta en sia fako laboras eksterlande. Li devas funkciigi ion, tamen ŝajne ne ĉio enordas. Li kontrolas kaj rekontrolas. La tempo pasas.
Liaj eksterlandaj kolegoj demandas:
— Nu, ĉu jam?..
La ulo respondas (kompreneble angle) :
— It sucks...
La gekolegoj muĝas seniluziiĝinte.
— It's sucsessful, korektas sin la ulo.
[redakti] Lernu
Estas plurlingva paĝaro, kiu celas helpi al retemuloj informiĝi kaj lerni la anglan, senpage kaj en facila maniero (http://eo.lernu.net/)
artikolon tre seriozan pri la angla lingvo.
Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Eŭropanto | Fikado | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Unikodo | Zombia
Strangaj lingvoj:
Arcaicam Esperantom |
Creola Clasiquoma |
Latino |
Loglio |
Marparolo |
Neciklopedio |
Rljeha |
Sanskrito |
Unikso |
Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Ido | Malnova angla | Rusa inversigo | Tokipono


