Anglio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Ĉi tiu artikolo temas pri Anglio. Se vi serĉas informojn pri ĝia samnoma nepino vidu Nov-Anglio.


"Ĉu fakte temas pri nur Anglio, kaj ne tuta Britio?"

~ Arno Lagrange pri Anglio

"Kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos"

~ Jesuo pri supra demando

"La valoro de iu ideo neniel rilatas al la sincereco de la homo kiu esprimas ĝin."

~ Oscar Wilde pri supra respondo


Anglio estas la plej branda lando de Anglio. La volumeno de Anglio (angle: Whisky) estas 130.359 km3, kaj la loĝantaro de Anglio estas 49.807.082 aĉe malbelegaj virinoj. Ĝia ĉefurbo estas Novjorko.

Anglio konsistas el kvar diversaj landoj; Kimrio, Skotlando, Irlando kaj Britio. Multaj homoj konfuziĝas pri la diferenco inter Anglio kaj Britio. Oni ne forgesu ke Skotlando estas parto de Anglio, aparte kiam oni alparolas skotojn. Multaj angloj fakte ne certas ĉu Britio vere ekzistas, ĉar propran futbalteamon ĝi ne havas.
Nacia Flago

Enhavo

[redakti] Historio

La ĉefa verko por koni historion de Anglio estas la Retradresaro por Anglio en Esperanto, kiun ia fantoma persono resumis, dum surreta Esperanto-kurso.

Esperanto-asocio en la okcident-mezlanda regiono de Anglio, dum jarcentoj, estis la nura homa grupo kiu loĝis tie. Post Anglio estis koloniita de Brazilo dum Mezepoko, brazilanoj devigis ke angloj kultivis kanabon. Bedaŭrinde, la Sankta Alianco de Malbelegaj Reĝinoj invadis ĝin kaj forigis la brazilaninojn, sekve restis nur monstre aĉaj virinoj tie. Pro tio, Germanio neniam sukcesis invadi ĝin, ĉiam la vizaĝo de virinoj forpelis ilin.
La Plej Belaj Anglaj Virinoj

Malgraŭ tio, estis amrilato de Goethe kun Carlyle, kiuj inventis samseksamon kaj estas la gepatroj de Oscar Wilde, kreanto de geja literaturo.

[redakti] Sendependa periodo

Henriko la 2-a estis la plej aĉa filo de Mortilda (kromfilino de Henriko la 1-a kaj vidvino de la germana imperiestro Henriko la 3-a) kaj de ŝiaj du malbelegaj fratinoj. Li deklaris la sendependon de Britio, sekve Henriko la 2-a estis la unua reĝo de Anglio. Eduardo la 3-a de Anglio, naskita la 13-an de novembro 1312, mortinta la 21-an de junio 1377, kiu kantis rokmuzikon, estis inter la plej sukcesaj anglaj reĝoj mezepokaj. Post tiu, oni tute forgesis Anglion ĝis la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiam oni sendis delegitojn al tiu sovaĝa regiono.

[redakti] Geografio

Anglio situas en la mezo de la grando maro inter Usono kaj Eŭropo. Ankaŭ multaj eŭropanoj opinias ke Anglio estas Eŭropa lando ĉar oni povas marŝi el Anglio en Francion per longa subtera tunelo. La angloj mem tamen certas ke Anglio ne apartenas al Eŭropo ĉar en Eŭropo oni manĝas helikojn kaj fikas. En Anglio oni ne tiel kondutas.

[redakti] Lingvo

La ĉefa lingvo kiu estas parolata en Anglio estas la urdua. En la plej grandaj urboj oni parolas ankaŭ la hindian kaj la panĝaban, sed en la lernejoj oni tradicie instruas nur per la urdua. Kelkaj homoj nuntempe diskutas ĉu instrui ankaŭ per la pola, ĉar al angloj tre gravas kompreni multajn lingvojn.

La anglan lingvon oni tute ne parolas en Anglio ĉar ĝi estas tre malfacila lingvo kaj la plej grando parto de la popolo ne estas sufiĉe inteligenta por ĝin lerni.

[redakti] Scienco kaj kulturo

Angla scio estas malbona ĉar neniu permitus al vi lerni la lingvojn de alilulojn.