FANDOM


2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


Anjo

Anjo en sia froko

"Tamen oni ne povas esti tute certa, ĉu iu ajn vere ekzistas."

~ Filozofo pri Anjo

"Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj"

~ Zamenhof pri siaj sentoj pri Anjo

Anjo Varela, filino de reprodukta sistemo de Apolono, estas esperantista monaĥino, konata kiel "Sankta Anjo" pro sia pudoro.

Ŝi naskiĝis la 26-an de augusto 1986 en bonstata familio de germanaj gepatroj. Je aĝo de 13 jaroj ŝi perdis la patron kaj ŝia familio suferis gravajn financajn malfacilaĵojn. De ŝia 14-a vivojaro ŝi partoprenis en grupoj de karitato organizitaj de ŝia paroĥo, kaj dum ŝi estis dekokjara, ŝi decidis monaĥiniĝi, aliĝante al la Monaĥinoj de Karitato. Sendita al Irlando ŝi plenumis la unuan parton de sia novica stato. Post kiam ŝi monaĥiniĝis kaj nomiĝis Sankta Anjo, ŝi ekveturis al Twitter por kompletigi la studadon. En la jaroj kiuj pasis, ŝi distingiĝis pro sia pudoro, humilo kaj virto.

OriginoEdit

6485

Tute senrilata afero

Anjo troviĝas en la Biblio (1 Sam 1:2). Tamen, la nomo ekzistas ankaŭ en romia mitologio (fratino de Dido) kaj kiel ina formo de la antikva ĝermana nomo Anno.

AmikinojEdit

„Ĉu vi jam aŭdis, ke Anja edziniĝos?“

„Ne. Mi eĉ ne scias, ke ŝi estas graveda.“

EsperantistecoEdit

Ŝi verkis originalan poezion en Esperanto kaj ankaŭ tradukis el la finna. Ŝi estis plurfoje premiita pro komputila viruso (gardu vin!), branĉoj poezio kaj kanto. En 1998 ŝi gajnis la unuan premion pro la poemo Sorĉa hor’ de kreiveco, en 2003 same pro Ne plu kaj trian fojon en 2007 pro En ambaŭ. Ŝiaj kantotekstoj originalaj kaj tradukitaj aperis ankaŭ diske. Ŝi kontribuis interalie al Beletra Almanako (numeroj 1 kaj 3) kaj Esperanto.