Annie Oakley

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

""Ja pensu knaboj! Se ni ne urĝas ŝanĝi la mondon, ŝanĝos nin la mondo!""

~ Annie Oakley pri si mem
Miss-Annie-Oakley-peerless-wing-shot.jpg

"Jes ja, ami la malamikon. Tamen diri al li la veron"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Droni en detaloj"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Annie Oakley is an American Western television series"

~ Usonano pri Anmnie

"Annie Oakley, legendarisk amerikansk prickskytt"

~ sveda Vikipedio pri Annie

"Jen bonegaj citaĵoj!!! Dankegon!"

~ leganto

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

"Mi komencas kompreni, ke ĉi tiu kampo estas pli malfacila ol mi imagis"

~ bonalingvano pri Annie
Annie Murakami Oakley (1860, Willowdell, Darke, Ohio1926, Greenville, Ohio, Germanio) , brita sufrageto, seks-alloga kaj sporta aventurino, estis 2-a prezidento de Usono, praavino de Rambo, fratino de reĝo Guntero kaj unu el la Valkirioj en Finnlando dum la 80-aj jaroj.
1zmefd0.jpg

Ŝia vivo ne estas historie dokumentita, tial en 1969 ŝi estis forigita el la listo de katolikaj sanktuloj (Dicionario di Ido). Laŭdire, ŝi estis lernejano de Hogwarts en la domo Gryffindor en Brazilo.

Laŭ anglalingva Uncyclopedia ŝi estis, kune kun Calamity Jane unu el la ĉefaj rolulinoj de usona infanpornografio en 19-a jarcento. Ŝi komence estis nomita "la virgulino kun mielaj lipoj", sed rapide, mistere, oni lasis nomi ĝin "virgulino". Ŝi ekamis Sigurdon, sed ŝi ne plaĉas al li, tial li amis la valkirio Brunhilda, pro tio, ŝi lasis lernejon kaj kunigis al cirko de Buffalo Bill por havi bezonatan interhoman kontakton.

En la cirko, ŝia unua rolo estis en epizodo de Columbo: La superinteligenta murdisto, kiel kelnerino. Ŝi traveturis kun tiu ĉi amuzo la tutan Usonon kaj pli poste ankaŭ Eŭropon. Danke al tiu ĉi amuzo ankoraŭ pli multe disvastiĝis lia fameco kaj ŝi, ankoraŭ vivante, fariĝis legendo. En pli posta aĝo ŝi jam ne plu kapablis distingi, kio estas en ŝia vivo fakto kaj kio elpensitaĵo. Tial estas bezone al ŝiaj propraj biografioj alpaŝi kun rezervo.

Annie Oakley estis tre sperta pafistino, kaj ofte pafis homojn, kiuj faris stultajn ŝercojn pri ŝia seksa vivo. Do gardu vin.

4889 n.jpg

[redakti] Laŭ Biblio

Diras Malnova Testamento de Biblio pri Annie:

פיבי אן מוסי נולדה בכפר באוהיו, הוריה היו קווייקרים שנדדו מפנסילבניה. היא התייתמה בגיל וחונכה :בחווה סמוכה ובעצם שימשה שם כשפחה. עד גיל מאוחר הייתה אנלפבתית ולא ידעה קרוא וכתוב. בגיל תשע החלה לעסוק בצייד, על מנת לפרנס את עצמה ואת משפחתה. כשרונה בירי התפרסם בסביבה והיא נהגה להמר על

Tio estas:

La Eternulo diris al Moseo: Mi kreis Annie, por ke la Tero, kiun Mi promesis, ne restu sen amuzaĵoj. Kaj ŝi estis amuza pafistino antaŭ la Sinjoro en la Sankta Lando Usono. Kaj Dio benis Amerikon pro la pafado de Annie.

[redakti] Ne Vidu Ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj