Annone (elefanto)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ankorau malpli ofte malhelpus samsoneco de vorto por "elefanto" kaj de vorto por "ihhtiokolo""

~ Fra Simo pri elefanto

"Por emoceskar ed atingesar per la Deo-gracio, voluntez lektar sube"

~ idisto

"Ho! Bonege! Koran dankon, amiko!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Elep4
Skizo de Annone fare de Rafaelo, ĉirkaŭ 1514.

Annone (itale) aŭ Hanno (portugale) (naskiĝis ĉirkaŭ 1510; mortis la 8-an de junio 1516) estis blanka azia elefanto, kiun donacis la portugala reĝo Emanuelo la 1-a al la papo Leono la 10-a okaze de ties enposteniĝo.

Ĝi alvenis al Romo en 1514 kaj iĝis la dorlotbesto de la papo. Ĝi mortis post konstipo kaj ties kuracadprovo per orriĉigita laksaĵo.

[redakti] Historia fono

Hanno2
Emanuelo la 1-a de Portugalujo sur Hanno (titolilustraĵo de Leitura Nova)

Jam de ĉirkaŭ 800 jaroj elefantoj alvenis kiel diplomataj donacoj aŭ tributoj al Eŭropo, senditaj de orientaj regantoj, hindaj princoj aŭ vasaloj el la norda Afriko. Tiel Karolo la Granda ricevis elefanton kaj Frederiko la 2-a posedis la elefanton de Cremona. Post la sesa krucmilito Ludoviko la 9-a venigis hejmen al Francujo elefanton.

Tamen la bestoj supervivis ofte nur mallonge la nekutiman grasan manĝadon kaj la streson de la reprezentadoj. Ĉefe la kutimo de la manko de banoj uzata en Eŭropo malhelpis la bonfarton de la bestoj.


Susan
Alia fama elefanto
.

[redakti] La vojaĝo al Romo

8596
Rafaelo: Kreado de la bestoj (ero). Hanno, malantaŭe ankaŭ la rinocero, kiu atingis Romon ne viva, sed pajloŝtopita. Vatikano
Gorda


Emanuelo la 1-a stirigis delegacion de sepdek nobeloj, kiuj gvidataj de Tristão da Cunha devis venigi en 1514 tutan ŝipŝarĝon de valoraj donacoj kaj 43 maloftajn sovaĝajn bestojn al Romo.

Hanno tute ne volis eniri la ŝipon. Por ne forlasi sian amatinon, ĝia hinda flegisto rakontus al li nur aĉajn aferojn pri Romo. Sub minaco de mortopuno li poste rakontis belegan estontecon al Hanno, ankaŭ oni promesis al Hanno, ke ĝi fariĝu la ĉefo de la kristana mondo.

La vojaĝpreparadoj necesejis multajn semajnojn kaj altiris la atenton de la loĝantaro de Lisbono. La iel malfacila transporto de la ŝajne nervoza elefanto de la menaĝerio al la ŝipo iĝis legenda kaj kreigis sekve diversajn rakontojn. Ĝia forvojaĝo iĝis polipofesto.

La vojaĝo iĝis pli kaj pli facila. Pro karavanoj de scivolemuloj la logistiko iĝis portempe senkontrola. Kiam la lastaj kamparaj domoj antaŭ Romo estis detruitaj la papo Leono la 10-a sendis kompanion de pafarkistoj de sia svisa gvardio, kio tamen altigis la scivolemon de la romaj nobeloj, kiuj nun hastis renkonte al la alvenontoj.

La haltejo de Hanno kaj de la senditaro antaŭ la pordegoj de Romo atendante la triumfan eniron en la urbon, similis al fortikaĵo.

La novaĵo pri la sukcesa diplomata misio igis Emanuelon de Portugalujo sendi la postan jaron, do en 1515, ankaŭ de Albuquerque al Lisbono senditan rinoceron al Romo. Tiu tamen neniam alvenis vive en Romo, sed estis bildigita de Albrecht Dürer.

[redakti] Morto

A gorda!
Hanno. Plumdesegnaĵo, 17-a jarcento; Angers, Muzeo de la belartoj

En 1516 mortis neatendite Julio, la frato de Leono. Leono mem suferis pro febro kaj doloris lin fistulo. Hereza monaĥo antaŭdiris al li kaj lia besto baldaŭan morton.

Komence de junio Hanno malsaniĝis, ĝi povis apenaŭ spiri kaj havis spasmojn. La papo Leono alvokis siajn proprajn kuracistojn, kiuj diagnozis pro la spirmalfacilaĵoj anginon. La besto estis krome tute konstipita kaj la kuracistoj decidis doni al ĝi laksaĵon, la kiu ili aldonis laŭ la tiama kutimo orpulvoron, pro la grando de la elefanto en tre granda kvanto. La terapio estis senefika kaj pligrandigis la premon al la digestsistemo. La elefanto fine mortis 1516.

Laŭpete de la papo, ĝia flegisto Branconio starigis epitafon kun surskribo de Filippo Beroaldo, kiu mencias kiel mortokaŭzo de la elefanto anginon; la memortabulo, iam fiksite ekstere sur la vatikanan muron perdiĝis, kaj nur desegnaĵo atestas pri ĝi. La papo publike vidigis sian ĉagrenon pri la morto de la besto.

Pri la morto de Hanno ekzistas diversaj versioj. La angino menciita en la epitafo supozigas, ke la kuracistoj de Leono ŝajne ne eblis rekoni la problemon de la grava konstipo de la elefanto. Famoj cirkulantaj en Romo post la morto de Hanno supozas, ke la malseketa aero de Romo estis kaŭzo de la subita morto de la elefanto, aŭ pensigas, ke la flegisto Branconio malbone flegis ĝin; ankaŭ supozoj pri misnutrado estiĝis.

Aliaj lingvoj