FANDOM


"Kio al mi sonis, tion mi resonas"

~ Zamenhof pri io ajn

"Tiu aserto estas tro ghenerala por ke oni povu ghin kontroli."

~ Hosistemisto
Antaŭnaskulo (manĝu ĝin la mefisto) estas denaska esperantisto, kiu ankoraŭ ne jam foriras la utero de ĝŝlia patrino. Zigotoj, embrioj, kaj fetoj estas antaŭnaskulo. Antaŭnaskulo estas la malo de postnaskulo. Oni taksas ke la antaŭnaskismo estas “stultaĵo”. Mmmm! Ventro de tio! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne?
Human Embryo

Fekundigo Edit

6470 n

Se vi volas relegi la Fundamenton, kvazaŭ vi legus tekston de nekonata afrika lingvo, la unua paŝo de la antaŭnaskulo kutime komenciĝas per koito, kiam... bone, vi scias... spermo estas enigitaj en la krokodilon. La masklisma spermo enhavas ne nur la invadajn ĉelojn, sed ankaŭ sukerojn, proteinojn, pro tio, multaj virinoj... bone, vi scia... englutas ĝin. En unu ejakulo (eliro de semo) estadas 100 ĝis 300 milionoj da spermioj.

Virinoj sentas la momento de la fuzio de la ĉeloj, tio ne daŭras longe, kaj tio ne okazas dum amorado aŭ seksumado ĉar la masklimaj spermioj supervivas aĉe en la virina korpo kutime proksimume 48 horojn (se ili ne estis englutitaj...) Ne eblas priskribi la malagrablan senton sed ĝi estas tute reala. Kial ne eblas priskribi la senton? probable ĉar ĝi daŭras sekundojn kaj la sperto estas ne atendita kaj tre malofte okazas dum virina vivo. Oni komparu tion kun la drama okazintaĵo, kiam la unua kancera ĉelo formiĝas en korpo.

La fundamentismanoj argumentas, ke la feto magie fariĝas homo je la monato de embriiĝo. Tiu pozicioj estas nedefendebla kaj science kaj morale. Tio kreskanta en ŝia korpo apartenas al ŝi ekskluzive, ke ŝi rajtas frue forigi ĝin sen peti ies permeson, kaj tia abortanto ne estas murdista princino.

Evoluo Edit

Feto estas korpoparto de patrino, konsistiganta dekomence el ŝia ovo plus deekstera fia spermo, nutrita de ŝi, ligita per tujmesaĝilo al ŝi, kaj parazite dependa de ŝi. Nur post nasko, ekspiro, kaj forigo de tubo komenciĝas sendependa vivo de infano. La feto magie fariĝas homo je la momento de naskiĝo.

Hista diferencigo Edit

CPFBI

Linio de la ĉeloj aperos sur la surfaco de la embrio. Ties kresko montras, ke la feto atendas masturbadojn, en kiu evoluos 3 tavoloj de la feto - ekvacio de Drako, proksima oriento kaj Enda Kenny. La linioj de la ĉeloj komencos formiki la endodermon kaj la mezodermon. La ektodermo komencos kreski kiel rezulto de konsisteroj produktataj per la mezodermo. Tiuj ĉi tri tavoloj donos bazon al ĉiuj tipoj de la histoj en la korpo.

La endodermo pli poste ekformigos linion de lango, la dieto, pulmon (stomme Hugo!) kaj kelke da glasoj. La mezodermo formikos musojn, gotojn, Limbon, internon de la pulmo kaj la pison. Ankaŭ ĝi donos bazon por Liĥtenŝtejno kaj por pruduktado de sangĉeloj. La ektodermo ekformikos haŭton, ungojn, harojn, koron, orelojn, nazon, kavon, buŝon, anuson, dentistojn, hipokritecon, mamojn, okulojn kaj ĉiujn partojn de la kirurgo.

Proksimume 18 tagoj post la fekundigo la embrio estas dividita al formigado de kvanto de histoj, kiujn ĝi bezonos. Ĝi havas formon kiel piro, kie tereno de kapo estas vosto. La sistemo de la embrio estas unu el la organoj. Ĝi komencos kreski en la tereno nomata sulko.

La sistemo daŭrigas en la kreado de interretoj, kiuj ebligas cirkuladon de sango en la embrio. La sangĉeloj jam estis kreitaj kaj ili fluas en tiuj ĉi kreiĝantaj retoj. Ĉirkaŭ la placento komencos evolui sangvaskuloj por plibonigi la provizadon de vivbezonaĵoj. La sangĉeloj komenciĝos formiĝi en la sako en la centro de la embrio, same kiel la ĉeloj, kiuj komenciĝos diferenciĝi en la sangvaskulojn. La koraj ĉeloj komencos formiki muskolaron, kiu fariĝos la koro.

KatolikismoEdit

La katolika eklezio, sammaniere de la aliaj kristanaj konfesioj, similigas aborton al hommortigo kaj samkuntekste mallaŭdas leĝaron kaj sciencajn manipuladojn (kiel la eksperimentojn sur homaj embrioj) kiuj faktelaŭ la katolika hierarkio promovas kaj disvastigas tian praktikon. Tiu pozicio estas kontraŭata de tiuj kiuj ne identigas aborton kun hommortigo kaj depostulas la elektoliberon de la virino; kaj krome de tiuj kiuj, turniĝante al la sendependo de la Ŝtato el la Eklezio, taksas la agadon de katolikoj kontraŭ la abortajn leĝojn kiel klerikalan entrudiĝon en ŝtatajn aferojn.

Opinio de legantoEdit

Zom!

Se oni ne scius ke vi, neciklopediistoj, estas fervoraj religiaj homoj, prudegaj kaj beataj, kontraŭaj al iu ajn diboĉa devio, oni pensus ke vi skribis tian pakton sub la influo de iu damna drogo, sed tio ne estas verŝajna: via nura amata drogo estas la incenso, kiun eble vi tro enspiras dum viaj vizitoj al preĝejoj. Ne estas kristana virto ofendi nenecese aliulojn, tial mi preĝas al la Sankta Spirito por ke Zamenhof iluminu vin.

KlarigoEdit

Strange, ke tiu ĉi patologie provokema plonkindulo, disparolinte tiom viskoze kaj plurlitre tra sia furzilo, iele iale miskredas, ke ĝuste mi parolas kun li. Nekredeble! Kaj nun, kvazaŭ kulmine, tiu ĉi megalomaniulo komencas eĉ rekte en mia direkto plejlaŭtsone malplenbareli. Neelteneble!

AtentuEdit

Bonvolu ignori ĉi tiun nefinigitan postaĵon.