Antarkto

El Neciklopedio

(Alidirektita el Antarktio)
Iri al: navigado, serĉi

"Feliĉe, la homa perceptkapablo rigardante malfeliĉon estas limitata; kio superas tion, aŭ detruas lin aŭ lasas lin indiferenta."

~ Goethe pri alia afero
1372394.4470599d.240
Antarkta esperantisto en taŭga vestaĵo

"En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon"

~ Zamenhof pri Goethe

"Sciencistoj kiuj pasigas la vintran duonjaron en esplorejoj en antarkto nomindas "antarktovojaĝantoj", pro tio, ke ili vojaĝas por atingi Antarkton"

~ Fabio Bettani pri turismo en Antarkto

"Pingveno estas ne evitinda"

~ Gvidilibro pri Antarkto

"Kiom mi amas la odoron de pingveno en la mateno!"

~ Donaldo Anaso pri Antarkto

" La temperaturo en la Antarkta povas descender de bato ĝis -35ºC"

~ aŭtomata tradukilo pri Antarkto

"Singlu skribez pri to quon lu volas"

~ idisto
Image026
Kontinentoj
Antarkto (alia formo: Antarktido) estas feria loko kiu situas en la plej suda parto de la Tero, tie estas agrablaj tropikaj plaĝoj kaj grandaj hoteloj. Antarkto estas tre malproksime el Titano.
Verdapingveno

Enhavo

[redakti] Historio

Antarkto estis glacia deserto (jes, ĝi estis bongusta!) ĝis 1938, kiam Nazia Germanio postulis la teritorion de Nova Ŝvabio en tiu kontinento. Sekve, oni konstruis grandegan fabrikon de naziaj nifoj, kiu alogis multajn homojn por la koloniado de la regiono. Post la genocido de antarktkaj Hotentotoj, la Fikingoj alvenis la landon kaj fondis multajn urbojn.

Antarkto estis la sola lando, kiu dum la tuta Malvarma Milito restis varma; verŝajne ĉar la malsamo inter komunismo kaj kapitalismo ne gravis al la pengvenoj kaj la ŝogotoj.

[redakti] Ekonomio

Antarkto estas pli vivebla ol asteroido.

La ĉefaj industrioj en Antarkto estas nifologio, turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Tie ankaŭ estas la sidejo de nifologia firmao Linukso. Turismo estas la plej granda industrio tie, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto je 2003 estis USD $47 miliardoj.
Antarcticamapcover
Turisma Gvidilo pri Antarkto

[redakti] Vivuloj

Antarkto havas ne nur pingvenojn kaj marajn mamulojn, sed ankaŭ la ŝogoton -- fascina senforma estulo, unue priskribita de H.P.Lovecraft. Kvankam la pengveno ne estas evitinda, la ŝogoto estas alia afero -- ĝi havas tentaklojn, testiklojn, kaj nenian senson de deco.

[redakti] Antakto kaj Esperanto

Esperanto estas oficiala lingvo de Antarkto. Ĉiuj reĝaj dekretoj kaj aliaj leĝoj devas nepre esti publikitaj en Esperanto. Ankaŭ ĵurnaloj de Antarkto estas en Esperanto kaj ĉiuj eldonejo eldonas nur en Esperanto.

357795887 8734f66916

[redakti] Alia teda lingva noto

57
Pedofiliaj pingvenoj estas danĝeraj!!!
PIV2 (Diablo manĝu!) havas "antarkta", "antarkta oceano" kaj "Antarktio" (la antarkta regiono). Laŭ kompreno de kelkaj esperantistoj, Antarkto estas kio estas interne je Antarkta Cirklo, kaj Antarktio la kontinento. Sed Vikipedio sisteme nomas la kontinenton Antarktio.