Antikristo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Ho skarlata kirk' de malpureco,
Sinku ja vi en la grandan subteron,
Kie en orgioj de maldeco,
Siblas furioj, laŭvoje inferon,
Kie via la patro, Satan', en l'abismo,
Okule salutas, ho infera papismo."

~ Malnova protestanta kanto
"Scarlet Church of all Uncleanness"

"Bela vizaĝo estas duono da doto"

~ Zamenhof pri Antikristo

Antikristo estas la ĉefa proparolanto de infero inter vivaj homoj, alie konata kiel la papo. Almenaŭ, tio estas la opinio de kelkaj zorgaj legantoj de la Sankta Biblio. Sed kio estas la pruvo?

[redakti] Jen la indiko

Eble la plej forta indiko, ke la papo estas Antikristo, estas katolika subteno por la tielnomataj planlingvoj. Tiaj homfaritaj lingvoj estis inventitaj, por ke homoj de malsamaj landoj pli facile komprenu unuj la aliajn. Al multaj homoj, tio ŝajnas tre bona ideo. Jes, al multaj homoj… Sed, kio pri Dio…?

Ĉu Dio volas tian reciprokan komprenon inter homoj? Se jes, kial li disigis la lingvojn ĉe la Turo de Babelo (Genezo 11, verso 7)? Ĉu li disigis la lingvojn, por ke homoj de malsamaj landoj komprenu? Aŭ ĉu por ke ili ne komprenu?

[redakti] Rektaj maloj

Klare, la plano de Dio pri lingvoj estas la rekta malo de la vantaj planoj de nuraj homoj. Kaj la Dio de la Biblio estas la rekta malo de la falsaj dioj de volapukismo, esperantismo, idismo, idolismo, satismo, satanismo, kaj ĉiuj aliaj formoj de katolikismo.

Fuĝu la venontan koleron! (Mateo 3, verso 7)

La besto kun multaj kapoj simboligas la diversajn landojn. La rajdantino estas la granda ĉiesulino -- la ideo de dua lingvo por ĉiu.

[redakti] Vidu ankaŭ


La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio pretendi havi artikolon pri Antikristo.
Aliaj lingvoj