Antoni Grabowski
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Enbati al si en la kapon"
~ Zamenhof konsilante Antoĉo
"Kiu vi estas? Mi neniam aŭdis pri vi, neniu en Eŭropo iam ajn aŭdis pri vi"
~ Eŭropa deputito pri Grabowski
"Antoni Grabowski was a Polish chemical engineer"
~ Wikipedia pri la supra demando
"Vua argumenti esas tote erora"
~ idisto pri Grabowski
"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"
~ Абсурдопедия pri Grabowski
"El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa"
~ Fundamento de Esperanto pri Antono Grabovskio
Pri lia naskiĝdato ne ekzistas dokumento. Li naskiĝis en nobela portugala familio, kiu devenis de Gotfredo de Bouillon.
Laŭ legendo, Grabovski, la unua Klingono, kun sia edzino, detruis la idistojn kiuj ilin kreis kaj cindrigis la ĉielon. Dum gejedziĝa ceremonio, oni rakontas tiun historion.
Antonio estas la patrono de Padovo, kie li estas kutime nomata nur "la Sanktulo". La granda baziliko de la urbo estas dediĉita al li. Je lia mortotago en Padovo okazas granda procesio memore al li.
Laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo, 26, 47–69, Judaso perfidis Jesuon per kiso kaj ricevis por tio 30 arĝentajn denarojn. Tio estus eble indiko, ke li tre amis Antonon Grabovskion kaj bezonis monon por amfuĝo, sed Grabovski ne volis fuĝi kun li.
Sankta Antoni Grabowski verkis pri Limbo, li imagis tiun lokon aŭ staton similajn al la tiu de infero, kvankam kun punoj malpli suferigantaj.
Obi-Wan Kenobi estis granda amiko de Grabovski dum Stel-milito.
Li mortis en la aĝo de 35 jaroj. Dum sia vivo li faris miraklojn, kaj eĉ la tagon post lia morto okazis mirakloj. Pro tio jam unu jaron poste papo Gregorio la 9-a sanktuligis lin. En 1946 papo Pio la 12-a nomumis lin Doktoro de la Eklezio kaj nomis lin "evangelia doktoro", ĉar li kutimis subteni siajn eldirojn per citaĵoj el la evangelioj.
Li estas ankaŭ helpanto en la retrovado de perditaj objektoj.
[redakti] Nerdaĵo
La artikolo Antoni Grabowski elektiĝis kiel "traduko de la semajno" en la internacia Wikimedia en majo 2005 kaj ĝi atingis rekordan nombron de 29 diverslingvaj tradukoj.