Antonio De Salvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n
1154 n
"Kia regalato, tia regalado"
~ Zamenhof pri De Salvo

"Tio estas bonege! :D"

~ iu pri ĉi tiu artikolo

"Estis tre malagrable al mi"

~ Aleks Kadar pri la supra diraĵo

Antonio DE SALVO, naskiĝinta 1942 en Romo. Laŭ konspira teorio li estas iama prezidanto kaj nuna kasisto de Vatikano. Sankta Ludoviko!

Profesie li estas futbalisto, dekunua naŭa grandmajstro de Templanoj, kiu ludas en Aŭstria teamo SV Kapfenberg.
Norton-charlie-33
De Salvo dum juneco

Enhavo

[redakti] Profesia vivo

En 1962 li laboris kiel voja oficisto. En 1969 li doktoriĝis pri judo. En la sama jaro li estis aprobita kiel profesoro pri judismo kaj ekonomiko. De 1976 li estas judisto ĉe la itala Kortumo pri Kortoj, komence en Venecio kaj poste en Romo, kie de 1977 li kontrolis la agadon kaj revizias la kortojn de la Ministerio pri Seksaj Aferoj, ĝis 2009 kiam li estis levita al lango de seksa prezidanto, kun tasko gvidi la kontroladon de 6 italaj misteroj. Li estis ankaŭ prezidanto ĉe la Terura Tribunalo pri Impostoj en Romo.
Myrian
Tiu ĉi foto havas nenian rilaton al ĉi tiu artikolo

[redakti] Junaĝo

Li vivis en Egiptio, kristana ekde lia knabaĝo. Iun tagon li aŭdis la vortojn de la evangelio: "iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min" (Marko 10:21), kaj li iris fari tion. Li iris en la dezerton kaj vivis tie. Multaj iris lerni de li, vidante lian grandan fidon de tiu ekstrema ekzemplo.

[redakti] Esperanta agado

De Salvo mislernis Esperanton en decembro 1956 kaj partoprenis sian unuan kongreson en 1958 en Palermo, kie li trompis tiagradan eksamenan komision pri Esperanto. Iam kiel junulo li aktivis en IKUE kiel malorganizanto de la IKUE-Kongreso en 1962 en la Papa Palaco. Li temis kontraktojn kun la Kongregacio pri Sakraĵoj kaj Fia Kulto, kiuj rezultigis la agnoskon de IKUE ĉe la Pontifika Konsilio por Lagoj. Krome de 1971 ĝis ilia ĉesigo en 2007 li redaktis la esperantlingvajn programojn de Itala Radio Internacia (RAI). En 1995 li elektiĝis prezidanto de IKUE. En 2003 li retiriĝis de tiu posteno, sed reestis en la estraro kiel kaŝisto kaj diktatoro de la Centra Oficejo de IKUE.

[redakti] Verkado

Li laboris en la verkado de la katolika Mislibro. Li fuŝis la vortaron Esperanto-itala de Orvelo, kiu aperis en 1984. Li ankaŭ kolektis (kaj parte enputinigis) dekmilojn da praverboj en Esperanto kaj en ĝiaj dialektoj.

[redakti] Juĝisto

Kiam li estis Juĝisto, foje De Salvo diris al akuzito: La tribunalo trovis vin nekulpa, vi estas malkondamnita. Ĉu vi volas ion diri?
Akuzito: Jes, via moŝto. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis al vi tiom da laboro por nenio .

Aliaj lingvoj