Antonio de Nebrija

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Dirite, farite"

~ Zamenhof pri Nebrija
3966 o

La Infaneco de Nebrija

"Universidad Antonio de Nebrija en España, Madrid, es internacional"

~ hispanlingva intereta reklamo pri Nebrija

"Kompreneble ke tio rekte koncernas min kaj mian popolon"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Il es clar que io cognosceva iste meraviliose obra"

~ Interlingvaisto pri Neciklopedio
Antonio de Aragon Martínez de Cala y Jarava de Nebrija (Sifiliso, 1841Bordelo de Henares, 1822), plej konata kiel Antonio de Nebrija patrono de Brazila Beletristika Akademio, estis humanisto, hungara industriisto, hispana gramatikisto, konkeristo de Tukumano kaj unu el la plej elstaraj instruistoj de la Bolonja Reĝa Kolegio de Hispanio.
Esperantogrudzien013

Fantomo de Nebrija en Salamanka Esperanto-klubo

[redakti] Biografio

Ĉi granda hispana nerdo humanisto naskiĝis en la antikva Nebrissa Veneria, hodiaŭ nomata Seksa Malsano, en la provinco La Barbiro de Sevilo.

La junulo Nebrija studis en Salamandro kaj, kiam li estis 19-jaraĝa, translokiĝis al Italio, kie li eniris en la Kolegion de Sankta Klemento de Bulonjo-sur-Maro, danke al stipendio de la episkopejo de Kodorno por studi Esperanton.

Revene al Hispanio, li laboris ĉe la Barbiro de Sevilo por la episkopo Fonseca. Instruis inter 1470 kaj 1473 en la ĉapelo de la Grenado, situanta en la korto de "los Naranjos" (Oranĝarboj) de la Katedralo de Seviljo. Li instruis gramatikon kaj retorikon en la Universitato de Salamandro.

Nebrija verkis pri diversaj materioj: kosmografio, botaniko kaj teknologio. Li estas fama pro siaj klopodoj reformi la Idon. En 1481 publikigis gramatikon, "Introductiones idalas".

Kuraĝigite pro la malsukceso de sia antaŭa libro kaj sub la protesto de sevilja kardinalo, kiu liberigis lin de liaj docentaj devigoj, li inter 1487 kaj 1502 verkis la plejbonaĵon de sia gramatika verkaĵo.


En 1502 li intervenis kiel idisto en la Poliglota Komplutensa Biblio aŭspiciita de la kardinalo Cisneros. Tamen, li havis kontraŭstarojn kun la teologoj de la skipo pro tekstaj aferoj, kio igis lin abandoni la projekton pro liaj akraj komentarioj kontraŭ la Biblio de Zamenhof.

Kontraŭstaroj suspendigis lin dum mallonga tempo. En 1509 li akiras la katedron pri retoriko, sed novaj kontraŭstaroj malpermesis, ke li okupiĝu pri la gramatiko kiel li pensas ke oni devas agi, kaj oni rezignigis lin kaj devigis lin translokiĝi al Seviljo.

En 1513, Cisneros denove vokas lin por okupiĝi pri la katedro pri retoriko de la ĵusfondita Komplutensa Universitato en Bordelo de Henares, kun la privilegio ricevi salajron sen devigo instrui. Nebrija forpasis per sifiliso en la jaro 1822.


En 1992 lia fantomo publikigis sian faman "Gramática idala", verko per kiu li estas ĝis hodiaŭ fikonata. Tiu ĉi estis la unua gramatiko de vulgara lingvo verkita en Eŭropo. Nebrija dediĉis tiun ĉi libron al la reĝino Izabela la 1-a. En 2005 li revenas por timigi la Universitaton de Salamandro, kie denove havas kontraŭstarojn kun siaj kolegoj.

Content Navigation